Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2004 › flugoj pere de star alliance

89-a Universala Kongreso de Esperanto

Pekino, Ĉinio
24 - 31 de julio 2004


La flugkompania reto por la Tero
ALIANCO STELO KONGRESOJ PLUS

Ĉu vi iras al kongreso?

(Traduko de oficiala letero)

La flugkompanioj de Alianco Stelo (Star Alliance) estas kontentaj esti via oficiala flugkompania reto.

Voku al iu ajn el niaj 15 membro-kompanioj* kaj simple citu la eventan kodon (event code) SK401S4 por ricevi detalojn kaj kondiĉojn pri la tarifoj Alianco Stelo Kongresoj Plus (Star Alliance Conventions Plus) kaj la partoprenantaj flugkompanioj. Por informoj pri niaj membro-kompanioj kaj aliaj produktoj, vizitu nian TTT-ejon ĉe www.staralliance.com.

Atentigo.

La flugkompania alianco Star Alliance funkcias kiel la oficiala transportisto de la Pekina UK. Laŭ kontrakto kun UEA, ĝi donas pli avantaĝajn prezojn al la kongresanoj por flugi al la UK. Kadre de la kontrakto UEA transdonas al Star Alliance la adresojn de la kongresanoj por eventualaj rektaj kontaktoj kun la kongresanoj lige kun la UK. UEA ne transdonos la adresojn de tiuj, kiuj skribe malpermesis tion ĝis la 31-a de marto 2004 (bv. skribi al la adreso de la CO poŝte aŭ rete).

*Air Canada, Air New Zealand, ANA, Asiana, Austrian Airlines, bmi, Lufthansa, SAS, Thai, United, VARIG kaj aliaj.

Lasta ŝanĝo:
2004-02-16
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2004/flugado.html