
DUA BULTENO
La plejmulto de la hoteloj ofertataj al la kongresanoj troviĝas je promendistanco de la kongresejo, en agrabla moderna kvartalo. Tiuj kiuj preferas loĝi en unu el la hoteloj kiuj troviĝas iom for de la kongresejo, povas atingi la kongresejon pere de publika transporto, aŭ pere de la ekstreme malmultekostaj pekinaj taksioj. Ĉi-jare estas granda oferto de 3-stelaj hoteloj kun tre favoraj prezoj. Ankaŭ la 4- kaj 5-stelaj hoteloj havas allogajn prezojn.
Handikapitoj kun apartaj bezonoj en la ĉambro bv. kontakti la Centran Oficejon antaŭ ol mendi. Bv. noti ke la nombro de ĉambroj en la hoteloj ne nepre egalas al la nombro de ĉambroj kiujn UEA ofertas!
1. Continental Grand
Hotel (4 steloj), la oficiala Kongresa hotelo, ĵus renovigita,
situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno. Kun areo de 89 mil kvadrataj
metroj, ĝi konsistas el 17-etaĝa kaj 13-etaĝa domoj kaj estas
interligita kun la kongresejo per interna koridoro. Luksaj ĉambroj
kun ĉiuj facilaĵoj de hotelo en tiu kategorio. Ĝi havas pli
ol mil ĉambrojn kaj 20 restoraciojn, kie oni povas ĝui ĉinajn,
eŭropajn, japanajn kaj koreajn pladojn.
Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu 8.
Loko en ĉambro: unupersona 89 EUR, dulita
45 EUR.
2. Crown Plaza Park View Wuzhou
Beijing (5 steloj) situas je kvin minutoj piedire de la kongresejo.
Ĝi havas 478 luksajn ĉambrojn kaj kompletan komercan servaron.
Tie estas ankaŭ drinkejoj, restoracioj ĉin- kaj eŭrop-stilaj,
kaj granda festenejo kun mil sidlokoj. Krom tio en la hotelo estas ankaŭ
naĝejo, masaĝa saŭno, beligejo kaj diversaj amuzejoj.
Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuanzhonglu 8.
Loko en ĉambro: unupersona 93 EUR, dulita
48 EUR.
3. International
Hotel (5 steloj) situas en la komerca parto ĉe Chang`anstrato,
Pekino kaj troviĝas je 15 km de la kongresejo, je 20 minutoj taksie.
De la Pekina Fervoja Stacio al la hotelo oni bezonas piediri nur dek minutojn.
La hotelo, 29-etaĝa, havas luksajn apartamentojn dekoraciitajn laŭ
malsamaj stiloj orientaj kaj okcidentaj. Ĝi havas 1049 ĉambrojn
unulitajn kaj dulitajn, ĉiuj klimatizitaj. En la hotelo estas televido
en fermita cirkvito, bufedo, fridujo ktp.
Adreso: Beijing, Jianguomennei 9.
Loko en ĉambro: unupersona 85 EUR, dulita
43 EUR.
4. Catic Plaza Hotel (3
steloj) situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, je kvin minutoj piedire
al la kongresejo. La hotelo havas diversajn restoraciojn kaj amuzejojn.
Ĝi ankaŭ prizorgas konfidatajn infanojn kaj donas kuracan servon.
Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu 18.
Loko en ĉambro: unupersona 77 EUR, dulita
38 EUR.
5. Tibet Hotel (3
steloj), je 15 minutoj piedire de la kongresejo. Ĝi havas 206 apartamentojn
ekipitajn per centra klimatizado, satelita televido, kaj televido en fermita
cirkvito. Tie funkcias diversaj restoracioj, kie ĝueblas ankaŭ
tibetaj naciaj kantoj kaj dancoj.
Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuandonglu 118.
Loko en ĉambro: unupersona 61 EUR, dulita
30 EUR.
6. Ya Yun Cun Hotel (3 steloj)
situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, je dek minutoj piedire de
la kongresejo. Ĝi konsistas el 400 apartamentoj ekipitaj per televidilo
kaj komputilo kun altrapida konekto. En la ĉambroj oni povas ĝui
satelitajn televidajn programojn.
Adreso: Beijing, Beisihuanzhonglu 8.
Loko en ĉambro: unupersona 51 EUR, dulita
25 EUR.
7. Beijing Foreign Experts Building
(4 steloj), je 20 minutoj piedire de la kongresejo, havas 192 apartamentojn
(kun sidĉambro, dormoĉambro, kuirejo, necesejo kaj duŝejo)
kaj 122 hotelĉambroj. Tie estas saŭno, masaĝejo, naĝejo,
kafejoj, restoracioj ĉin- kaj eŭrop-stilaj, vendejo, beligejo
kaj aliaj servoj.
Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuanzhonglu Huayanbeili
8.
Loko en ĉambro: unupersona 50 EUR, dulita
25 EUR.
Loko en apartamento: unupersona 61 EUR, dulita
31 EUR.
8. Grand Hotel Yuanshan
(3 steloj) situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, sude de la kongresejo
kaj de la Ĝardeno de Ĉinaj Etnoj, je kvin minutoj aŭtoveture
de la kongresejo. Tie estas sep restoracioj kun ĉinstilaj kaj eŭropstilaj
pladoj. La hotelo havas ankaŭ tenisludejojn, sanigan centron, naĝejon,
saŭnojn ktp.
Adreso: Beijing, Xicheng-distrikto, Deshengmenwai, Yumindongli
20.
Loko en ĉambro: unupersona 46 EUR, dulita
23 EUR.
9. Cheng Hong Hotel (3
steloj) situas oriente de la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, je 20 minutoj
piedire de la kongresejo. Ĉambroj kun normalaj individuaj litoj kaj
ankaŭ grandmezuraj litoj. Ĝi havas salonon kun 300 sidlokoj kaj
kvar kunvenejoj, taŭgaj por komercaj intertraktadoj kaj artaj prezentoj.
La restoracio liveras ĉefe Hubei-stilajn pladojn.
Adreso: Beijing, Yayuncun, Anhuidongli 17.
Loko en ĉambro kun normalaj litoj: unupersona
46 EUR, dulita 23 EUR.
Loko en ĉambro kun unu grandmezura lito: unupersona
44 EUR, dupersona 21 EUR.
10. Wenbo Plaza (3 steloj)
situas ĉe la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, je 15 minutoj piedire
de la kongresejo. Tie la publika trafiko estas facila. La hotelo havas 84
ĉambrojn, ekipitajn per centra klimatizado, televido en 7 fermita cirkvito,
kaj internacia telefono. En la 17-a etaĝo estas salono kun 150 sidlokoj,
kaj en la 5-a kaj 8-a etaĝoj estas po unu kunvenejo kun 30 sidlokoj.
Prezo ne inkluzivas matenmanĝon.
Adreso: Beijing, Beisihuandonglu, Gaoyuanjie 2 (A).
Loko en ĉambro: unupersona 31 EUR, dulita
15 EUR.
11. Shengli Hotel (3
steloj) situas ĉe la norda akso de Pekino. Ĝi havas 252 ĉambrojn,
inter ili normalaj dulitaj hotelĉambroj kaj ankaŭ kvinlitaj apartamentoj
(ĉambro kun du kaj alia kun tri litoj, plus necesejo/duŝejo).
En la hotelo estas salono kun 500 sidlokoj, 11 mezgrandaj kaj malgrandaj
kunvenejoj, kaj naŭ restoracioj. Unu- kaj dulitaj ĉambroj kun
matenmanĝo, kvinlitaj apartamentoj sen matenmanĝo.
Adreso: Beijing, Deshengmenwai, Beishatan 3.
Loko en ĉambro: unupersona 28 EUR, dulita
14 EUR, kvinlita apartamento 9 EUR.
12. Ya Cheng Hotel
(3 steloj), situas sudoriente je 30 minutoj piedire aŭ dek minutoj
aŭtomobile de la kongresejo. La hotelo povos liveri 20 normajn ĉambrojn
kaj 50 tri-litajn ĉambrojn (ekstra lito aldonita al dulita ĉambro),
entute 190 litojn. Ĉiuj ĉambroj estas ekipitaj per tualetejo,
klimatizilo, televido en fermita cirkvito, kaj fridujo. La hotelo havas
restoraciojn ĉinstilan kaj eŭropstilan, komercan centron, kegloludejon
kaj kunvenejon. Prezo ne inkluzivas matenmanĝon.
Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Huixindongjie 21.
Loko en ĉambro: unupersona 21 EUR, dulita
11 EUR, trilita 9 EUR.
13. Huiyuan Apartment
situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno. Ĝi distancas de la kongresejo
je kvin minutoj piedire. Ĝi konsistas el tri 13-etaĝaj, tri 17-etaĝaj
kaj du 14-etaĝaj domoj. Tie estas apartamentoj ekipitaj per kuirejo
kaj diversaj hejmaj aparatoj. Eblas mendi nur kvar- aŭ sespersonajn
apartamentojn, ĉiuj kun individuaj litoj. Proksime de ĝi estas
hospitalo, vendejoj kaj amuzejo. Prezo ne inkluzivas matenmanĝon.
Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu 8.
Loko en apartamento: kvarpersona 16 EUR, sespersona
13 EUR.
14.
Nova Dadu Junulara Turisma Servo
situas en la okcidenta distrikto de Pekino kun ties facila trafiko. La servo
havas klimatizatajn ĉambrojn kun ses kaj ok litoj respektive, entute
320 litoj. Tie estas publikaj duŝejoj, klozetoj, memservaj kuirejoj,
vestolavejoj, amuzejoj, publikaj telefonoj ktp. Prezo ne inkluzivas matenmanĝon.
Adreso: Beijing, Xicheng-distrikto, Chegongzhuangdajie
21.
Loko por persono: 8 EUR.