Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2004dua bulteno › vizitotaj urboj

Kongresoj

89-a Universala Kongreso de Esperanto

DUA BULTENO

Vizitotaj urboj kaj vidaĵoj

Changbai-monto, unu el la ok famaj montoj de Ĉinio, rajdanta sur la landlimo inter Ĉinio kaj la Popol-Demokratia Respubliko de Koreio. Ĝi allogas per imponeco, mistereco kaj primitiveco. En la ĉirkaŭa regiono estas la Ĉiela Lago, sur la landlimo inter Ĉinio kaj la Popol- Demokratia Respubliko de Koreio. Ĝi estas la plej alta vulkana lago de Ĉinio, kun akvosurfaco kovranta 9,82 kvadratajn kilometrojn. La perimetro de la lago longas je 13,1 kilometroj. Ĝi estas la plej profunda lago de Ĉinio, kun profundeco de 373 metrojn. La akvofalo, kiu falas de pli ol 60 metroj, estas formita el la akvo de la Ĉiela Lago, kiu elfluas pli ol 1000 metrojn antaŭ ol iĝi la belega akvofalo, kies laŭtan bruon oni povas aŭdi de tre malproksime. La 13 fontoj de la samloka termofontaro, kiuj troviĝas en areo je pli ol 1000 kvadrataj metroj, havas temperaturon de pli ol 60¡C. La flukvanto, temperaturo kaj kvalito de ilia akvo restas senŝanĝaj tra la tuta jaro.

Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, nomata en antikveco "Urbo de Brokatoj". Tie la gastoj vizitos antikvan akvoreguligan konstruaĵon Dujiangyan, ekkonstruitan antaŭ 2500 jaroj kaj utiligatan ankoraŭ nun por irigacii 600 mil hektarojn da kampoj.

Chongqing, nova kaj la plej granda municipo de Ĉinio, monturbo situanta ĉe la kunfluejo de Yangzi-rivero kaj ĝia branĉo Jialing; grava industria bazo en la sudokcidento de Ĉinio. Tie oni vizitos Eling-parkon en la urbo kaj telferon super Jialing-rivero.

Dali, fama kultura urbo kun longa historio, kie vivas ĉefe baj-nacianoj. Tie la gastoj vizitos Erhai-lagon en faŭlta stratumo de altebenaĵo; urbeton Xizhou, kun multaj antikvaj loĝdomoj de bajnacianoj el diversaj dinastioj; miljaran pagodan trion en Chongsheng-templo; kaj antikvan urbon Dali, kies stratoj estis dispoziciitaj laŭ ŝaktabulo.

Dunhuang, 2000-jara urbo, mondfama arta sanktejo en la ĉina provinco Gansu. Tie la gastoj vizitos Sonantan Sablomonton, Lunarkan Fonton, kaj Mogaokavernaron, unu el la kvar famaj ĉinaj budhismaj kavernaroj de skulpturo, 25 kilometrojn sudoriente de Dunhuang, konsistantan el 492 kavernoj faritaj en la tempo de la Norda Wei-dinastio ĝis la Yuan-dinastio (386-1368).

Guilin, ege fama pro belaj montoj, rivero kaj interesa karsta kaverno. Tie la gastoj ŝipveturos sur la rivero Lijiang por ĝui la pejzaĝojn de ambaŭ bordoj, kaj vizitos Ludi-kavernon (kiu profundas 240 metrojn, longas 500 metrojn kaj havas multajn interesajn stalagmitojn kaj stalaktitojn), Monton Elefanta Rostro kaj Diecai-monton.

Hangzhou, fama turisma urbo de Ĉinio, honorata kiel "Paradizo en la Homa Mondo". Tie la gastoj vizitos la Okcidentan Lagon, kiu kun pli ol 40 vidindaĵoj kaj pli ol 30 antikvaj restaĵoj montriĝas kiel akvarelo; Lingying-templon, unu el la 10 famaj budhismaj temploj de Ĉinio; Tigro-fonton; kaj Liuhe-pagodon.

Kunming, honorata kiel "Printempa Urbo" kaj "Flora Urbo", kun agrabla klimato, ĉiamverda flaŭro kaj floroj tra la tuta jaro. Tie la gastoj vizitos la Drakan Pordegon sur la Okcidenta Monto, 15 kilometrojn sudokcidente de Kunming, de sur kies belvidejo oni povas vidi la tutan urbon; la bronzan taoisman konstrua ĵon Ora Kiosko; kaj karstan Ŝtonan Arbaron kun areo de 30 mil hektaroj.

Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, kun historio de 1300 jaroj, en absoluta alto de 3600 metroj, konata kiel "Suna Urbo". En julio la averaĝa temperaturo estas 14,9¡C, kaj la loko estas bona somerumejo.

Tie la gastoj vizitos Potala-palacon, la plej grandan konstruaĵaron de Tibetnacio; la parkon Norbu Lingka, rezidejon de Dalai-lamao de multaj generacioj; Zhaibung-templon, plej grandan budhisman monaÍejon en Tibeto, konstruitan en Ming-dinastio (antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj); Sera-templon, konstruitan en Ming-dinastio; Jokhang-templon, miljaran templon enkorpigintan Han- kaj Tibet-naciajn arkitekturojn; kaj Bajiaostraton, movoplenan komercan lokon proksiman al Jokhang-templo.

Lijiang, antikva urbo sub neĝa monto, loĝata de Nashi-nacio. Tie oni vizitos neĝkovritan Yulong-monton en absoluta alteco de 5595 metroj, kie oni vidas modernan oceanan glaciriveron ĉe la suda fino de la norda latitudo; lamaan Yufeng-templon, en kies korto kreskas kamelio de pli ol 500 jaroj; Freskon de Bajsha de antaŭ pli ol 400 jaroj, en pikturaj stiloj de Han-, Tibet- kaj Nashinacioj; antikvan urbon Lijiang, riverriĉan urbon sur altebenaĵo, aperintan antaŭ pli ol 1000 jaroj, kie oni povas aprezi ĝiajn antikvajn brikajn domojn; kaj muzikoludon de Nashi-nacia orkestro.

Longjing, la plej frua kaj plej dense loĝata loko de kore-nacianoj en Ĉinio.

Shenyang, ĉefurbo de Liaoning-provinco, estas unu el la pezindustriaj urboj de Ĉinio. Tie troviĝas la alia Imperiestra Palaco de Ĉinio (krom tiu en Pekino).

Ĝia konstruado komenciĝis en 1625 kaj finiĝis en 1636. Ĝi estis konstruita kaj uzata de imperiestroj Nurhach kaj Huangtaiji de la Qing-dinastio. Kun 20 kortoj kaj 300 ĉambroj, ĝi havas areon je 60 mil kvadrataj metroj. La Norda Maŭzolearo (tombejo de imperiestro Huangtaiji kaj lia edzino), konstruita en 1651, havas areon je 4,5 milionoj da kvadrataj metroj. Kaj la domo de Marŝalo Zhang Zuolin, loĝejo de tiu militaristo antaŭ 70 jaroj, kovras 16 mil kvadratajn metrojn. Ĝia dika ĉirkaŭmuro el grizaj brikoj altas je pli ol tri metroj; ĝi konsistas el orienta kaj okcidenta kortoj.

Suzhou, unu el la plej gravaj turismaj urboj de Ĉinio. En la urbo estas multaj riveroj kun abundo da ŝtonaj pontoj. Oni nomas la urbon "Hejmloko de Silko". Aparte famaj estas ĝiaj privataj ĝardenoj antikvecaj kaj delikatstilaj, el kiuj la gastoj vizitos Zhuozheng-ĝardenon.

Ŝanhajo, la plej granda industria kaj komerca bazo kaj havenurbo de Ĉinio kaj ankaŭ paradizo de butikumado.La gastoj vizitos Yuyuan-ĝardenon, privatan ĝardenon de mandareno konstruitan antaŭ ĉirkaŭ 500 jaroj; Templon de Jada Budho, unu el la plej famaj monaÍejoj de Ĉinio, kie estas statuo de kuŝanta Ŝakjamunio kaj sidanta budho el jado; kaj Bordopromenejon ĉe Huangpu-rivero.

Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, 192-kilometra parto de Yangzi-rivero ekde la turisma loko Bajdicheng de Fengjiegubernio en Sichuan-provinco, ĝis Nanjin- pasejo ĉe Yichang, Hubei-provinco. La tri gorĝoj estas Qutang, Wŭia kaj Xiling, kies unikaj belaj pejzaĝoj ege ravas la vizitantojn.

Tumen, urbo ĉe la malsupra parto de Tumen-rivero, la plej granda landlima urbo de Jilin-provinco. Tie oni povas ĝui pitoreskan pejzaĝon de Tumen-rivero, kiu fluas en Ĉinion el la Popol-Demokratia Respubliko de Koreio.

Turpan, 2000-jara urbo sur la Silka Vojo, en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, la plej varma urbo de Ĉinio. Tie la gastoj vizitos la ruinon de urbo de la antikva regno Gaochang, kiu estis konstruita en la unua jarcento a.K. kaj malaperinta en la oka jarcento p.K.; Milbudhan Kavernon de Pazkrik, budhisman sanktejon de la antikva regno Gaochang; antikvan tombejon de Astana; la ruinon de malaperinta urbo Jiaohe, ĉefurbo de antikva regno Cheshiqian; subteran puton aperintan antaŭ pli ol 2000 jaroj por liveri akvon al la ĉiutaga vivo kaj irigacio; Fajran Monton, 100 kilometrojn longan kaj 9 kilometrojn larĝan, surhavantan neniun herbon; kaj Vinberan Valon en la okcidenta kanjono de la Fajra Monto, produktejon de bongustaj senkernaj blankaj vinberoj.

Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kie vivas multaj nacimalplimultoj. Tie oni vizitos Nanshan- paŝtejon kaj Ĉielan Lagon, kiu kun neĝaj montoj, prosperaj abioj kaj pinoj kaj herbotapiŝoj estas honorata kiel "Perlo sur Tianshan-montaro".

Xi`an, startpunkto de la Silka Vojo kaj ĉefurbo de 12 dinastioj de Ĉinio. Tie la gastoj vizitos la Terakotajn Militistojn kaj Ĉevalojn ĉe la maŭzoleo de la Unua 12 Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a.K.), kiu estas konata kiel unu el la mondaj mirakloj; antikvan urbomuron konstruitan antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, unikan grandan kaj bone konservatan urbomuron en Ĉinio; Dayan-pagodon 64-metran en sep etaĝoj, konstruitan en la sepa jarcento; ruinon Banpo de vilaĝo de tipa matriarka komunumo de la primitiva socio en la baseno de la Flava Rivero antaŭ 6000 jaroj; kaj la Provincan Historian Muzeon.

Xishuangbanna, en la Taj-nacia Aŭtonoma Subprovinco en la sudo de Yunnan- provinco, najbara al Birmo kaj Laoso. Tie estas rezervejo de primitiva tropika arbaro. La gastoj vizitos la Olivan Ebenaĵon, plej malaltan ebenaĵon en Xishuangbanna, kovritan de tropika flaŭro; Ok-angulan Kioskon de Jingzhen, centran templon de suda sekto de budhismo ekkonstruitan en 1701; Drakan Pagodon de Manfei konstruitan en 1204; kaj Arbaran Parkon.

Yanji, ĉefurbo kaj politika, ekonomia kaj kultura centro de la Yanbian-a Korenacia Aŭtonoma Subprovinco de Jilin. La urbo havas 380 mil enloĝantojn, 59% el kiuj estas kore-naciaj.

Zhouzhuang, urbeto 38 kilometrojn sudoriente de Suzhou, havas historion de pli ol 900 jaroj. En la urbeto estas interkruciĝantaj riveretoj en formo de "#". Ambaŭflanke de la riveroj estas vicoj da domoj de urbanoj. Sur la riveroj kuŝas 14 pontoj konstruitaj en la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing (1206-1911). Oni nomas la lokon "Unua Akvolando de Ĉinio".

Lasta ŝanĝo:
2004-02-21
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2004/vizitotaj_urboj.html