
90-a
Universala Kongreso de Esperanto18-22-a de julio, aŭtobuse, 5 tagoj/4 noktoj
18.07 Alveno al Vilno, tranokto en Hotelo Reval Lietuva.
19.07 Vilno – Rumšiškés – Kaunas – Šiauliai (250 km). Vizito de etnografia Muzeo de Popola Vivmaniero en Rumšiškés. Lunĉo en Kaunas, ekskurso tra malnova urboparto de Kaunas, promeno laŭ Laisvés aléja, ebleco viziti art-galerion de M.K. Čiurlionis. Posttagmeze forveturo al Šiauliai kaj tranokto tie.
20.07 Šiauliai – Palanga – Klaipéda (180 km). Survoje de Šiauliai al Palanga halto ĉe Monteto de Krucoj. Palanga estas la ĉefa litova ĉemara banurbo; ĉi tie oni vizitos la Muzeon de Sukceno kaj promenos tra Botanika Parko kaj sur Mara Ponto. Alveno al Klaipéda, tagmanĝo kaj tranokto.
21.07 Klaipéda – Nida – Klaipéda (100 km). Ekskurso tra Klaipéda kaj posttagmeze veturo al Kurŝa terlango tra la 100-km-longa poŝta strato kiu trairas la Nacian Parkon, antaŭnelonge akceptitan en la Unesko-listo de Mondaj Heredaĵoj. Oni promenos sur sablaj dunoj, post lunĉo vizitos dometon de la germana verkisto nobelpremiita T. Mann, aliajn loĝlokojn de la terlango, monteton de sorĉistinoj k.a. Reveno al Klaipéda kaj tranokto.
22.07 Klaipéda – Trakai – Vilno (320 km). Revenante oni vizitos la antikvan ĉefurbon Trakai kaj surinsulan kastelon. Lunĉo en Trakai. Reveno al Vilno kaj fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 570 EUR, dulita 455 EUR.
17-22-a de julio, aŭtobuse, 6 tagoj/5 noktoj
17.07 Alveno al la estona ĉefurbo Tallinn kaj tranokto en Reval Hotel Olumpia.
18.07 Ekskurso tra Tallinn dum la tuta tago al, interalie, la Malnova Urbo, Urbodomo, turoj “Longa Hermann” kaj “Dika Margarete”, preĝejoj kaj muzeoj. Lunĉo. Dua tranokto en Tallinn.
19.07 Tallinn – Nacia Parko Gauja – Rīga (350 km). Matene forveturo el Tallinn. Survoje vizito al Nacia Parko en Gauja (Latvio). Lunĉo en Sigulda. Alveno al Rīga kaj tranokto.
20.07 Rīga – Rundale – Šiauliai (160 km). Ekskurso tra Rīga; lunĉo. Posttagmeze veturo al Rundale kaj vizito de la palaco. Survoje al Šiauliai halto ĉe Monteto de Krucoj (en Litovio). Alveno al Šiauliai kaj tranokto.
21.07 Šiauliai – Klaipéda – Nida (220 km). Mallonga ekskurso tra Klaipéda kaj lunĉo. Forveturo al Kurŝa terlango, konatiĝo kun vidindaĵoj de Nacia Parko. Tranokto en Nida.
22.07 Nida – Kaunas – Vilno (360 km). En Kaunas ekskurso tra malnova urboparto, konatiĝo kun ĝiaj vidindaĵoj, ebleco viziti artgalerion de M.K. Čiurlionis. Lunĉo en Kaunas. Forveturo al Vilno kaj fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 790 EUR, dulita 620 EUR.
Ekstraj noktoj en Reval Hotel Olumpia (4
),
Tallinn: Unupersona 115 EUR, dulita 63 EUR. Adreso:
Liivalaia 33, 10118 Tallinn, Estonio; tel.: +372 631 5333.
18-22-a de julio, trajne, 5 tagoj/4 noktoj
18.07 Alveno al Vilno. Vespere transporto de Reval Hotel al la Fervoja Stacidomo kaj forveturo per trajno al Sankt-Peterburgo (700 km).
19.07 Matene alveno al Sankt-Peterburgo. Vizito de urbaj vidindaĵoj, inter ili placoj, palacoj kaj muzeoj, kaj konatiĝo kun la historio de la Romanov-oj. Enhoteliĝo kaj vespermanĝo en la hotelo.
20.07 Vizito al Ermitaĝo matene kaj perŝipa ekskurso laŭ riveroj kaj kanaloj posttagmeze. Vespermanĝo en la hotelo.
21.07 Vizito de parko kaj palaco en Puŝkin. Lunĉo. Posttagmeze libera tempo. Fruvespere forveturo al Vilno (per trajno).
22.07 Matene alveno al Vilno, transporto al Reval Hotel kaj fino de la servoj.
Avertoj:
Partoprenantoj devas mem akiri vizon por Rusio!
Oni vojaĝas en kvarpersona kupeo kun lito (sendepende ĉu estis mendita unu- aŭ dulita ĉambro)!
Ne estas inkluzivigita matenmanĝo en la trajno. Eblas aĉeti la matenmanĝon dum la trajnvojaĝo!
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 755 EUR, dulita 615 EUR.
A1 + A3 Ekstraj noktoj en Reval Hotel Lietuva (4
)
en Vilno: Unupersona 102 EUR, dulita 63 EUR. Adreso: Konstitucijos pr. 20,
Vilnius, Litovio; tel.: +370 5 272 62 00.
Dua Bulteno (enhavlisto)
Sekva parto >> Postkongresaj ekskursoj