Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2005dua bulteno › antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

Kongresoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



DUA BULTENO

Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj ebligos al la partoprenantoj havi unikajn kaj ravajn spertojn. Ĉiuj ekskursoj profunde konatigos vin kun la lokaj naturoj, historioj kaj kulturoj. Unika okazo konatiĝi kun la baltaj landoj kaj Sankt-Peterburgo.

La ekskursoj inkluzivas:

– restadon en hoteloj minimume 3-stelaj (la ekskurso al Sankt-Peterburgo inkluzivas du tranoktojn en trajno, en kupeo kvar-persona);

– matenmanĝon en la hoteloj

– unu tag- aŭ vespermanĝon tage;

– transporton dum la ekskurso en altkvalitaj klimatizitaj aŭtobusoj;

– enirbiletojn por la vizitotaj lokoj (krom se alie indikite);

– Esperantajn ĉiĉeronojn.

La ekskursoj ne inkluzivas:

– ekstrajn elspezojn en la hoteloj (ekz. trinkmono);

– trinkaĵojn dum la manĝoj;

– transportojn de/al la flughavenoj;

– tnu tag- aŭ vespermanĝon tage.

Ĉiuj ekskursoj devas havi minimume 20 partoprenantojn. Se estos malpli ol 20 partoprenantoj en iuj ekskursoj, la prezoj altiĝos aŭ la koncernaj ekskursoj estos nuligitaj. En tiaj kazoj la partoprenontoj estos ĝustatempe informitaj pri tio kaj povos ŝanĝi al alia aŭ entute malmendi la ekskurson.

Pro lokaj cirkonstancoj ĉiuj ekskusoj povas havi maksimume 40 partoprenantojn! Se vi interesiĝas pri iu ekskurso kaj nepre volas partopreni en ĝi, tiam ni konsilas vin rapide mendi ĝin.

Por la tag- aŭ vespermanĝoj kiujn la prezo ne inkluzivas, la ĉiĉerono konsilos pri taŭgaj manĝejoj.


Dua Bulteno (enhavlisto)

Sekva parto >> Vizitotaj urboj kaj vidaĵoj

Lasta ŝanĝo:
2005-02-24
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/db_ak_pk.html