Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2005 › mendo de anoncoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



MENDO DE ANONCO EN LA KONGRESA LIBRO DE LA 90-a UK

AL ESPERANTO-ELDONEJOJ KAJ ALIAJ INTERESITOJ

Estimataj, la Kongresa Libro estas inter la plej grandnombraj eldonaĵoj en la internacia lingvo ĉiujare. Ni invitas vin fari viajn anoncojn en tiuj publikaĵoj. Profitu tiun ĉi unikan ŝancon por fari vian reklamadon!

TARIFO (eŭroj) Formato MOVADAJ INSTANCOJ NE-MOVADAJ INSTANCOJ
Tuta paĝo 108 x 165 mm 225 450
Duona paĝo 108 x 83 mm 125 250
Kvarona paĝo 108 x 42 mm 70 140
Interna kovrilo 108 x 165 mm 300 600

VARBINTOJ DE NE-MOVADAJ ANONCOJ RICEVAS 30%-an MAKLERAĴON.

Eldonkvanto: ĉ. 2500 ekzempleroj

Limdatoj: 1-a de aprilo 2005

Aperdatoj: julio 2005

Bv. nepre indiki la manieron de la pago. Anoncoj estas publikigotaj en la nigre-blanka tekniko.

Dumkongresaj reklamoj: Alia reklamebleco estas enmetado de via propra reklamilo en la kongresan dokumentujon por distribuado al ĉiuj kongresanoj.

Se tio interesas vin, bv. sendi al la Kongresa Administracio specimenon de la disdonota reklamilo (aŭ, se ĝi ankoraŭ ne estas produktita, ĝian projektitan tekston kaj sciigon pri ĝia amplekso). Tio kostas EUR 275 por unu reklamilo (limdato 01.05.2005).

Dumkongresaj budoj: kostos EUR 320 kaj oni povas jam mendi ilin ĉe la konstanta kongresadreso (limdato 01.03.2005).

Lasta ŝanĝo:
2004-09-04
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/db_anoncoj.html