
90-a
Universala Kongreso de EsperantoBonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo, kaj sendu ĝin samtempe kun via pago al Roterdamo (litovoj al la litova peranto). Se en via lando estas kongresa peranto, vian mendon kaj pagon vi povas sendi al tiu. Por malmendoj validas la kondiĉoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv. ĉiam sendi la mendilon kaj pagon al la sama adreso, t.e. instanco.
Ĉar ĉiuj ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizanto rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso, kun propono de eblaj alternativoj.
Ĉi-kongrese, pro lokaj cirkonstancoj, la dumkongresaj ekskursoj havas limigitajn kapacitojn kiuj varias laŭ la ekskurso, ekde maksimume 40 partoprenantoj ĝis maksimume 120 partoprenantoj. En la retpaĝo de la kongreso eblos vidi kiuj ekskursoj ankoraŭ havas liberajn lokojn.
Ĉiuj ekskursoj startas de antaŭ Reval Hotel, kaj revenas tien. Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos E-lingvaj interpretistoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (EUR).
Kun la kongresaj dokumentoj, ĉe la aliĝo ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la menditaj ekskursaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion.
– ĉiĉeronado de loka turisma servo kaj E-lingva ĉiĉerono;
– vojaĝo per altnivelaj aŭtobusoj;
– enirbiletoj de la vizitataj lokoj (krom se alie indikite); kaj
– tagmanĝo dum la tuttagaj ekskursoj (trinkaĵoj ne estas inkluzivigitaj).
Dua Bulteno (enhavlisto)
Sekva parto >> Tuttagaj ekskursoj