Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2005dua bulteno › hoteloj

Kongresoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



DUA BULTENO

Hoteloj kaj aliaj loĝebloj

La hoteloferto en Vilno estas tre varia, por ĉiuj buĝetoj kaj por ĉiuj plaĉoj. Tamen, ĝi ne estas senlima! Ĉefe la plej malmultekostaj loĝejoj havas malmulte da lokoj, pro tio ke temas pri etaj konstruaĵoj. Ĉiuj loĝejoj, kiuj troviĝas for de la ĉefa kongresejo (Reval Hotel Lietuva) estas atingeblaj pere de publika transporto. Kiel pasintjare, ĉi-jare eblas mendi pere de la retpaĝo de la kongreso, http://www.uea.org/kongresoj/uk_2005.html. La avantaĝo mendi pere de la retpaĝo de la UK estas, ke oni povas vidi ĉu estas liberaj lokoj en la elektita loĝejo kaj tuj rezervi lokon. Post kiam vi mendas, vi havas unu semajnon da tempo por ke la pago de la loĝejo estu plenumita. Post tiu tempo, se la pago ne atingas la Centran Oficejon de UEA aŭ la landan peranton, la mendoj estos nuligitaj! La prezo de la ĉambro inkluzivas matenmanĝon, krom se alie indikite. Pro la loka vetero, kiu estas tre milda, t.e. ne varma, nur kelkaj hoteloj havas klimatizilon. Hoteloj kun klimatiziloj estas indikitaj. Krome, por faciligi la elekton, estas indikite en kvar diversaj areoj (ĝis unu km, inter unu kaj du km, inter du kaj tri km kaj pli ol tri km) kiom for de Reval Hotel troviĝas la aliaj hoteloj/loĝejoj.

La prezoj estas en eŭroj (EUR) por unu persono por unu nokto.

1. Reval Hotel Lietuva (4), Konstitucijos av. 20. Vidu mapon
La oficiala hotelo de la kongreso. Antaŭnelonge renovigita 22-etaĝa hotelo; ĝi situas ĉe la bordo de la rivero Neris, centre en Vilno, je nur 10 minutojn piede for de la mezepoka Malnova Urbo. Ĉiuj ĉambroj havas skribotablon, telefonon kun rekta ekstera linio, kablan televidilon kun senpagaj kaj pagotaj programoj, interretkonekton, etan fridujon, hararsekigilon kaj enĉambran klimatizilon. La hotelo havas ankaŭ: enĉambran servadon, vestaĵlavadon, sekurŝrankojn, restoraciojn Riverside ternivele kaj trinkejon/kafejon Sky Bar je la 22-a etaĝo, kazinon, ekzercejon, saŭnon kaj naĝbasenon. La hotelo troviĝas je 9 km de la flughaveno, 6 km de la fervojstacidomo kaj busstacio, 2 km de la Malnova Urbo kaj 4 km de Arena Siemens.
Loko en ĉambro: unupersona 102 EUR, dulita 63 EUR.

2. Crowne Plaza Vilnius (5), M.K. Čiurlionio str. 84 (pli ol tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas apud la plej granda urba parko, Vingis-Parko. Ĉiuj ĉambroj havas skribotablon, telefonon, kablan kaj satelitan televidilon, interretkonekton, etan fridujon, hararsekigilon, pantalongladilon, teo/kafo-farilon kaj enĉambran klimatizilon. La hotelo havas ankaŭ enĉambran servadon, vestaĵlavadon, sekurŝrankojn ĉe la akceptejo, restoraciojn Seasons, kafejojn ĉe la ternivelo kaj en la 16-a etaĝo, ekzercejon, saŭnon, internan naĝejon, komunikadservan ĉambron, Jacuzzi-bankuvo kaj kunsidejojn. Transporto al Reval Hotel kostas EUR 2,00 tien kaj EUR 2,00 reen.
Loko en ĉambro: unupersona 81 EUR, dulita 46 EUR.

3. Holiday Inn Vilnius (4), Seimyniskiu str. 1, (ĝis unu km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Troviĝas en la urbocentro, apud la Malnova Urbo, la historia koro de Vilno. Ĉiuj ĉambroj havas brulizolajn fenestrojn, klimatizilon, telefonon, satelitan televidilon, hararsekigilon, etan fridujon kaj skribotablon kun diversaj komputilkonektoj. En la hotelo estas ankaŭ: ĉambra servado, vestaĵlavejo, sekurŝranko ĉe la akceptejo, kvar kunsidejoj, komunikadserva ĉambro, kafejo, eta ekzercejo, saŭno kaj restoracio Eldorado, kun granda elekto de naciaj kaj internaciaj pladoj.
Loko en ĉambro: dulita 60 EUR.

4. Novotel (4), Gedimino av. 16 (inter unu kaj du km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la koro de la urbo, en la historia kaj komerca centro de Vilno. Ĝiaj modernaj ĉambroj havas klimatizilon, sekurŝrankon, fridujeton, radion, satelitan kaj kablan televidilon kaj hararsekigilon. En la hotelo estas restoracio, kafejo, ekzercejo, saŭno, kunsidejoj, enĉambra servado, sekurŝranko en la akceptejo kaj komunikadserva ĉambro.
Loko en ĉambro: unupersona 81 EUR, dulita 46 EUR.

5. Citypark (4), Stuokos Guceviciaus str. 3 (inter du kaj tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la koro de la urbo, antaŭ la katedralo. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon kun rekta ekstera linio, kablan televidilon, hararsekigilon, etan fridujon kaj senpagan interretkonekton. En la hotelo estas itala restoracio Rossini, saŭno kun naĝejo, sekurŝrankoj, lavejo kaj kunvenejoj.
Loko en ĉambro: unupersona 74 EUR, dulita 44 EUR.

6. Best Western Naujasis Vilnius (3), Konstitucijos av. 14 (ĝis unu km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas ĉe la dekstra flanko de la rivero Neris, en areo nomata Nova Vilna Komercada Centro. Ĉiuj ĉambroj havas satelitan televidilon, etan fridujeton, hararsekigilon, telefonon kun rekta ekstera linio, interretkonekton kaj skribotablon. Krome en la hotelo estas enĉambra servado, lavejo, valiza stakejo, sekurŝrankoj, restoracio kaj kafejo, vintra ĝardeno, kunsidejoj, komunikadserva ĉambro, ekzercejo, saŭno kaj naĝejo.
Loko en ĉambro: unupersona 99 EUR, dulita 55 EUR.

7. Congress Hotel (3), Vilniaus str. 2/15 (ĝis unu km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas plej urbocentre en Vilno. La hotelo, kies konstruaĵo estis konstruita en la 17-a jarcento, troviĝas ĉe la bordo de la rivero Neris, ĉe la legenda verda ponto Zaliasis, tuj apud la Kongrespalaco, kie okazos ĉefe artaj aranĝoj de la 90-a UK. La hotelĉambroj enhavas satelitan televidilon, telefonon kun rekta ekstera linio, etan fridujon, interretkonekton, klimatizilon, kontraŭ-luman kurtenon kaj hararsekigilon. En la hotelo estas ankaŭ sekurŝranko ĉe la akceptejo, saŭno, restoracio, konferencejo kaj ekzercejo.
Loko en ĉambro: unupersona 75 EUR, dulita 45 EUR.

8. Sarunas (3), Raitininku str. 4 (inter unu kaj du km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la urbocentro ĉe la riverbordo de la rivero Neris. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon, interretkonekton, skribotablon, televidilon, radio-vekilon, fridujeton, hararsekigilon kaj klimatizilon. Krome, en la hotelo estas enĉambra servo, rapidlavejo, sekurŝranko, valizdeponejo, komunikadserva ĉambro, kunsidejoj, restoracio, ekzercejo kaj saŭno.
Loko en ĉambro: dulita 34 EUR, dupersona (1-lita) 34 EUR.

9. Ratonda (3), Gedimino av. 52/1 (inter unu kaj du km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas plej centre en Vilno, ĉe la Parlamentejo kaj Ministrejoj. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon, televidilon kun senpagaj kaj pagotaj programoj, fridujeton kaj interreton. Krome, en la hotelo ankaŭ estas enĉambra servo, lavejo, faksilo, fotokopiilo, kunsidekipaĵoj, sekurŝrankoj en la akceptejo, restoracio kaj kafejo.
Loko en ĉambro: unupersona 74 EUR, dulita 41 EUR.

10. Europa City Vilnius (3), Jasinskio str. 14 (inter unu kaj du km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Ekfunkciis en aprilo 2003. La hotelo situas en la urbocentro, apud la parlamentejo. Ĉiuj ĉambroj havas klimatizilon, telefonon, satelitan televidilon, hararsekigilon, etan fridujon kaj interretkonekton. En la hotelo estas restoracio, kafejo, ekzercejo, saŭno, kunsidejoj, enĉambra servado, sekurŝrankoj, rapidlavejo, komunikadserva ĉambro kaj kvar kunsidejoj.
Loko en ĉambro: dulita 34 EUR.

11. Atrium (3), Pilies str. 10 Vilnius (inter du kaj tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en ĵus renovigita konstruaĵo de la 16-a jarcento en unu el la plej malnovaj stratoj de Vilno, ĉirkaŭita de diversaj monumentoj el la pasinteco. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon, satelitan televidilon, interretkonekton, fridujeton, hararsekigilon, sekurŝrankon kaj enĉambran klimatizilon. Krome en la hotelo estas argentina restoracio El Gaucho Sano, kunvenejoj, kafejo, saŭno kaj Jacuzzi-bankuvo.
Loko en ĉambro: unupersona 69 EUR, dulita 48 EUR.

12. Baltpark Vilnius Hotel (3), Ukmerges str. 363 (pli ol tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Estas nova mezkategoria hotelĉeno en la baltaj landoj. Kun internacia kvalito, la hotelo ofertas puran kaj freŝan etoson. Ĉiuj ĉambroj havas televidilon, radio-vekilon, telefonon kaj ekskluzivan ĉambran lumigadon. En la hotelo estas kunsidejoj, kafejo, sekurŝrankoj kaj vestaĵlavejo. Transporto tien/reen al Reval Hotel estas senpaga.
Loko en ĉambro: dulita 27 EUR, dupersona (1-lita) 27 EUR.

13. City Gate (3), Bazilijonu str. 3 (pli ol tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la Malnova Urbo, apud la Pordego de la Sunleviĝo. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon, interretkonekton, televidilon kaj klimatizilon. En la hotelo estas kunvenejoj, restoracio, interna ĝardeno, enĉambra servo, lavejo kaj sekurŝranko ĉe la akceptejo.
Loko en ĉambro: dulita 38 EUR, trilita 33 EUR.

14. Acappella (3), Dariaus ir Gireno str. 61 (pli ol tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas apud la Internacia Flughaveno de Vilno. Ĉiuj ĉambroj havas satelitan televidilon kaj telefonon. En la hotelo estas lavejo, enĉambra servo kaj restoracio Acappella. Transporto tien/reen al Reval Hotel estas senpaga.
Loko en ĉambro: dupersona (1-lita) 33 EUR.

15. Ecotel Vilnius (2), Slucko str. 8 (ĝis unu km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Estas la plej granda ekonomi-klasa hotelo en Litovio. Ĝi situas en la urbocentro, ĉe la dekstra flanko de la rivero Neris. La ĉambroj estas modernaj kun satelitaj televidiloj kaj telefono. En la hotelo ankaŭ estas interretkonekto, kafejo kaj du konferencejoj.
Loko en ĉambro: unupersona 49 EUR, dulita 27 EUR, trilita 23 EUR.

16. Ad Astrum (2), Seimyniskiu str. 21 (inter unu kaj du km for de Reval Hotel). Vidu mapon
La hotelo estas reklamata kiel ekonomi-klasa hotelo, situanta en la centro de Vilno. La necesejoj kaj duŝejoj estas komunaj por ĉiuj du/tri ĉambroj. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon kaj kablan televidon. En la hotelo estas ankaŭ restoracio, saŭno, naĝejo kaj kunsidejo.
Loko en ĉambro: unupersona 52 EUR, dulita 27 EUR.

17. Ambassador (2), Gedimino av. 12 (inter unu kaj du km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la ĉefa strato de Vilno, apud la operejo, drama teatro, katedralo kaj ŝtata palaco. La ĉambroj havas kablan televidilon kaj telefonon. En la hotelo estas sekurŝrankoj, rapidlavejo kaj kafejo. Tuj apude estas interretkafejo.
Loko en ĉambro: dulita 39 EUR.

18. Domus Maria Guest House (2), Ausros vartu str. 12 (inter du kaj tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la vera koro de la Malnova Urbo de Vilno, en la 15-a-jarcenta arkitektura grupiĝo kiu inkluzivas la Pordegon de Sunleviĝo, frubarokan Sankta-Teresas-Preĝejon kaj la eks-Karmelitan Monaĥejon. La ĉambroj estas aranĝitaj en la renovigitaj eks-monaĥejaj dormoĉambroj. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon, interretkonekton kaj televidilon. En la hotelo estas sekurŝranko, valizdeponejo, internĝardena kafejo kaj konferencejoj. La akceptejo funkcias 24 horojn tage.
Loko en ĉambro: unupersona 50 EUR, dulita 33 EUR, trilita 28 EUR, kvarlita 22 EUR.

19. Micotel Comfort (2), Geliu str. 5 (pli ol tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Estis inaŭgurita en majo 2004. Ĝi situas en la Malnova Urbo. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon kaj satelitan televidilon. La hotelo havas ankaŭ vestaĵlavejon kaj senpagajn sekurŝrankojn.
Loko en ĉambro: unupersona 44 EUR, dulita 32 EUR, dupersona (1-lita) 32 EUR.

20. Victoria (1), Saltoniskiu str. 56 (inter unu kaj du km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la historia kvartalo Zverynas. Ĉiuj ĉambroj havas telefonon kaj satelitan televidilon. En la hotelo estas faksilo, fotokopiilo, komputilo kun interretkonekto, kafejo Tropic kaj kunsidejoj.
Loko en ĉambro: unupersona 43 EUR, dulita 27 EUR.

21. Hostel Jnn, Konstitucijos av. 25 (ĝis unu km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Konstruita en 1985 kiel junulcentro, ĝi estas ĉiam plena de gejunuloj. La du- kaj kvarlitaj ĉambroj estas puraj kaj modernaj, kun propraj necesejoj kaj duŝejoj. Ne estas matenmanĝo.
Loko en ĉambro: dulita 23 EUR, kvarlita 19 EUR.

22. Hostel Vpu, Studentu str. 41 kaj Studentu str.47 (ĝis unu km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Troviĝas en la urbocentro, ĉe la dekstra flanko de la rivero Neris. Estas ofertataj du- kaj trilitaj ĉambroj. Ĉiuj etaĝoj komune uzas la kuirejon, necesejojn kaj lavejojn. Duŝejoj, apartaj por viroj kaj virinoj, estas en la kelo de la konstruaĵo. Ne estas matenmanĝo.
Loko en ĉambro: trilita 9 EUR.

23. Hostel Uzupio, Paupio str. 31a (inter du kaj tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la Malnova Urbo, apud St.-Annes-preĝejo kaj rivero Vilnelé. En la gastejo estas du-, tri- kaj kvarlitaj ĉambroj. Duŝejoj kaj necesejoj estas komunaj por ĉiu etaĝo. Krome, la gastoj povas uzi la kuirejon, lavejon, interreton kaj spekti la komunan televidilon. Matenmanĝo ne estas provizata.
Loko en ĉambro: dulita 16 EUR, trilita 15 EUR, kvarlita 14 EUR.

24. Hostel Jtc, Polocko str. 7 (inter du kaj tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la Malnova Urbo, apud St.-Annes-preĝejo kaj la rivero Vilnelé. En la gastejo estas tri- kaj kvarlitaj ĉambroj. Duŝejoj kaj necesejoj estas komune uzataj laŭ etaĝoj. Matenmanĝo ne estas provizata.
Loko en ĉambro: trilita 11 EUR, kvarlita 10 EUR.

25. Hostel Filaretai, Filaretu str. 17 (inter du kaj tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas ĉe la verdaj bordoj de la Malnova Urbo de Vilno. En la gastejo estas du-, tri-, kvar-, kvin-, ses-, sep- kaj oklitaj ĉambroj. La gastoj rajtas komune uzi la kuirejon, manĝoĉambron, televidil- kaj radiĉambron kaj lavejon. La necesejoj kaj duŝejoj estas por komuna uzo laŭ etaĝoj. Matenmanĝo ne estas provizata. Surloke en la gastejo estos sciate en kiu ĉambro oni dormos kaj kiuj estos la kunloĝantoj!
Loko en ĉambro: 13 EUR.

26. Studenta/Junulara Gastejo 4, Sauletekio av. 4 (pli ol tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la kvartalo Antakalnis kaj havas du-, tri- kaj kvarlitajn ĉambrojn. Duŝejoj kaj necesejoj estas komunaj por ĉiu etaĝo. La kuirejo, kun ĉiuj necesaj kuiriloj, kaj la televidilĉambro, kiu estas en la tria etaĝo, estas por komuna uzo. Ne estas matenmanĝo.
Loko en ĉambro: dulita 9 EUR, trilita 8 EUR, kvarlita 7 EUR.

27. Studenta/Junulara Gastejo 39, Sauletekio av. 39 (pli ol tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la kvartalo Antakalnis kaj havas du- kaj trilitajn ĉambrojn. Po du ĉambroj komune uzas necesejon kaj lavabon. La duŝejoj kaj kuirejoj estas komune uzataj por ĉiu etaĝo. Ne estas matenmanĝo.
Loko en ĉambro: dulita 9 EUR, trilita 8 EUR.

28. Studenta/Junulara Gastejo 59, Didlaukio str. 59 (pli ol tri km for de Reval Hotel). Vidu mapon
Situas en la kvartalo Baltupiai kaj havas du- kaj trilitajn ĉambrojn. Po du ĉambroj komune uzas necesejon, lavujon kaj duŝejon. Ne estas matenmanĝo.
Loko en ĉambro: dulita 9 EUR, trilita 8 EUR.


Dua Bulteno (enhavlisto)

Sekva parto >> Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

Lasta ŝanĝo:
2005-02-24
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/db_hoteloj.html