
90-a
Universala Kongreso de Esperanto61-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), en urbo Zakopane
(Pollando), 31 julio – 7 aŭgusto 2005. Aliĝoj kaj informoj ĉe
TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel.:+31
10 436 1044, f+31 10 436 1751; oficejo
tejo.org.
Vizitu ankaŭ la TTT-ejon: http://www.tejo.org/ijk/2005/.
38-a ILEI-Konferenco. La 38-a ILEI-Konferenco okazos de
la 30-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2005 en Kaunas,
kun la temo “Interkultura komunikado en edukado”. La konferenco
sesios en la Universitato Vitautas la Granda. Estas diversnivelaj tranokteblecoj
en la ĉirkaŭaĵo de la universitato, situanta en la urbocentro
mem de Kaunas. La kotizo varias inter EUR 24,00 kaj EUR 88,00 depende de
la kategorio kaj loĝlando de la aliĝinto. Kadre de la konferenco
estos diskutataj diversaj aspektoj de la interkultura komunikado, okazos
lingva festivalo kaj, interalie, sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA.
Informoj pri la konferenco kaj aliĝilo estas havebla ĉe la ILEI-sekretario
Atilio Orelana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando;
iei001
tiscali.nl.
36-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), apud Vilno, 23-30
julio 2005. Denove ni invitas infanojn inter 6- kaj 13-jaraj kun bona rego
de Esperanto al neforgesebla semajno. La IIK okazos apud lago en arbaro,
36 kilometrojn nordoriente de Vilno. Dormlokoj estas en 5-6 apudaj dometoj
kun ĝis 8 dormlokoj por ĉambro. Ĉiu dometo havas duŝejojn
kaj necesejojn. Ni havos ekskluzivan uzon de la ripozejo, do ni povos krei
unikan Esperantan etoson. En la ripozejo troveblas infana ludejo, sporta
tereno por i.a. korbopilko, retpilko kaj futbalo. Apude estas lago kun observanto
por kontroli la sekurecon de la naĝantoj. Ĉe la lago eblas uzi
boatojn kaj akvo-biciklojn. Estas eksterdomaj tabloj kaj seĝoj, kaj
subĉiela rostejo, ekzemple por baki ŝaslikojn kaj similaĵojn.
Pliaj informoj kaj aliĝiloj troveblas en la retpaĝo de la UK kaj
ĉe la komisiito pri IIK, s-ro Stefan MacGill, Pannonia u. 30/I/6, HU-1136
Budapest, Hungario; +36 1 349-5207; stefan.macgill
galamb.net
kaj s_macgill
yahoo.co.nz.
Dua Bulteno (enhavlisto)
Sekva parto >> Ĝeneralaj informoj