Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2005dua bulteno › postkongresaj ekskursoj

Kongresoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



DUA BULTENO

Postkongresaj ekskursoj

P1 Ora baltmara strando

31.07 – 02.08, aŭtobuse, 3 tagoj/2 noktoj

31.07 Vilno – Kaunas – Klaipéda (310 km). Matena ekveturo de Vilno al Kaunas. En Kaunas ekskurso tra malnova urboparto. Ebleco viziti artgalerion de M.K. Čiurlionis. Lunĉo en Kaunas kaj ekveturo. Alveno kaj tranokto en Klaipéda.

01.08 Klaipéda – Nida (100 km). Matene ekskurso tra Klaipéda kaj lunĉo. Posttagmeze veturo al Kurŝa terlango, ĝis Nida, vizito de tieaj vidindaĵoj. Reveno al Klaipéda kaj tranokto.

02.08 Klaipéda – Palanga – Vilno (360 km). Post matenmanĝo forveturo al Palanga, mara banurbo. Vizito al Botanika Parko kaj Muzeo de Sukceno. Dum reveturo halto ĉe la Monteto de Krucoj. Lunĉo en Šiauliai. Vespere reveno al Vilno kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 350 EUR, dulita 285 EUR.


P2 Vilno – Rīga – Tallinn – Vilno

31.07 – 04.08, aŭtobuse, 5 tagoj/4 noktoj

31.07 Vilno – Rīga (300 km). Post la matenmanĝo forveturo al Rīga kun halto survoje en Rundale. Vizito de baroka-rokoka palaco kaj franc-stila parko. Lunĉo en Rundale. Alveno al Rīga kaj tranokto.

01.08 Rīga. Matena ekskurso tra la belega Malnova Urbo de la latva ĉefurbo. Lunĉo. Posttagmeze libera tempo. Dua tranokto en Rīga.

02.08 Rīga – Tallinn (300 km). Post matenmanĝo forveturo al Tallinn. Survoje vizito al Estonia Etnografia Subĉiela Muzeo en Rocca-al-Mare. Posttagmeze alveno al Tallinn, enhoteliĝo kaj vespermanĝo.

03.08 Tallinn – Cesis (220 km). Matene ekskurso tra la estona ĉefurbo. Posttagmeze forveturo al Cesis (en Latvio). Vespermanĝo kaj tranokto en Cesis.

04.08 Cesis – Sigulda – Vilno (380 km). Post matenmanĝo forveturo al Sigulda. Vizito al Nacia Parko Gauja kie troviĝas, interalie, la 13-a-jarcenta Kastelo de la Kavalira Ordeno, kiu konektiĝas kun apudaj konstruaĵoj per subteraj vojoj. Lunĉo en Sigulda. Vespere reveno al Vilno kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 695 EUR, dulita 550 EUR.


P3 Vilno – Rīga – Tallinn

31.07 – 05.08, aŭtobuse, 6 tagoj/5 noktoj

31.07 Vilno – Kaunas – Klaipéda – Nida (360 km). Matena forveturo de Vilno al Kaunas. En Kaunas ekskurso tra malnova urboparto. Ebleco viziti artgalerion de M.K. Čiurlionis. Lunĉo en Kaunas. Alveno al Klaipéda kaj mallonga ekskurso tra la havenurbo. Vespere forveturo al Nida kaj tranokto.

01.08 Nida – Šiauliai – Rīga (370 km). Ekskurso tra Nacia parko de Kurŝa terlango kaj lunĉo. Posttagmeze forveturo al Rīga; survoje vizito de Monteto de Krucoj. Vespere alveno al Rīga kaj tranokto.

02.08 Rīga – Rundale – Rīga (170 km). Matene ekskurso tra Rīga. Lunĉo. Posttagmeze forveturo al Rundale, vizito de la palaco kaj parko. Vespere reveno al Rīga, tranokto.

03.08 Rīga – Nacia Parko de Gauja – Tallinn (350 km). Post matenmanĝo forveturo al Tallinn. Survoje vizito de Gauja Nacia Parko. Lunĉo en Sigulda. Alveno al Tallinn kaj tranokto.

04.08 Tallinn. Ekskurso tra la urbo. Lunĉo. Posttagmeze vizito al Estonia Etnografia Subĉiela Muzeo en Rocca-al-Mare. Dua tranokto en Tallinn.

05.08 Tallinn. Matenmanĝo kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 840 EUR, dulita 660 EUR.

Ekstraj noktoj en Reval Hotel Olumpia (4), Tallinn: Unulita EUR 115,00, dulita EUR 63,00. Adreso: Liivalaia 33, 10118 Tallinn, Estonio; tel.:+372 631 5333.


P4 Sankt-Peterburgo

30.07 – 03.08, trajne, 5 tagoj/4 noktoj

30.07 Vespere transporto de Reval Hotel al la Fervoja Stacidomo kaj forveturo per trajno al Sankt-Peterburgo (700 km).

31.07 Matene alveno al Sankt-Peterburgo. Vizito de urbaj vidindaĵoj, inter ili placoj, palacoj kaj muzeoj, kaj konatiĝo kun la historio de la Romanov-oj. Enhoteliĝo kaj vespermanĝo en la hotelo.

01.08 Vizito al Ermitaĝo matene kaj perŝipa ekskurso laŭ riveroj kaj kanaloj posttagmeze. Vespermanĝo en la hotelo.

02.08 Vizito al parko kaj palaco en Puŝkin. Lunĉo. Posttagmeze libera tempo. Fruvespere forveturo al Vilno (per trajno).

03.08 Matene alveno al Vilno, transporto al Reval Hotel kaj fino de la servoj.

Avertoj:

Partoprenantoj devas mem akiri vizon por Rusio!

Oni vojaĝas en kvarpersona kupeo kun lito (sendepende ĉu estis mendita unu- aŭ dulita ĉambro)!

Ne estas inkluzivigita matenmanĝo en la trajno. Eblas aĉeti la matenmanĝon dum la trajnvojaĝo.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 755 EUR, dulita 615 EUR.

P1 + P2 + P4 Ekstraj noktoj en Reval Hotel Lietuva (4) en Vilno: Unupersona 102 EUR, dulita 63 EUR. Adreso: Konstitucijos pr. 20, Vilnius, Litovio; tel.:+370 5 272 62 00.


Dua Bulteno (enhavlisto)

Sekva parto >> Dumkongresaj ekskursoj

Lasta ŝanĝo:
2005-02-26
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/db_pk.html