Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2005dua bulteno › utilaj informoj

Kongresoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



DUA BULTENO

Utilaj informoj pri Litovio kaj Vilno

Kongresejoj. La ĉefa kongresejo estas en Reval Hotel Lietuva, Konstitucijos av. 20, la oficiala hotelo de la kongreso. Tie okazos ĉiuj fakaj kunsidoj, prelegoj, Interkona Vespero kaj kelkaj artaj aranĝoj. En la Kongresa Palaco, Vilniaus Kongresu Rumai, Vilniaus str. 6/14, trans la rivero ĉirkaŭ 500 metrojn for de Reval Hotel, okazos la artaj aranĝoj, kaj eventuale iuj grandaj renkontiĝoj. La Solena Inaŭguro, Nacia Vespero, Internacia Arta Vespero kaj Fermo de la kongreso okazos en Siemens Arena, Ozo str. 14a.

Loĝantaro. En la lando loĝas ĉirkaŭ 3 500 000 homoj, en Vilno – 542 000. Litovoj konsistigas 83,5%, poloj 6,7%, rusoj 6,3%. Litovio okupas areon de 65 300 km2, en kvadrata kilometro loĝas 53,4 homoj. Du trionoj de la loĝantoj estas urbanoj, unu triono vilaĝanoj. Averaĝa vivodaŭro de viroj estas 65, de virinoj 77 jaroj. Virinoj konsistigas 53,2%, kaj viroj 46,8%.

Klimato. La klimato estas inter la kontinenta kaj mara. En julio la meza temperaturo de la aero estas +17 gradoj laŭ Celsio, humido 78%. Foje pluvas. Altklasaj hoteloj, restoracioj kaj vendejoj estas bone klimatizitaj.

Lingvoj. La litova lingvo estas la sola ŝtata lingvo. Ĝi estas la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo, uzanta adaptitan latinan alfabeton el 32 literoj. En Vilno vi facile interkomunikiĝos ruse, kaj iom malpli facile pole. Kun junaj homoj vi povos interparoli angle.

Mono. Lido (Lt aŭ LTL) estas la sola valida mono. 1 lido egalas al 100 cendoj. 1, 2, 5 lidoj estas moneroj, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 lidoj estas monbiletoj. Estas ebleco ŝanĝi vian valuton (eŭrojn, dolarojn, ktp) en bankoj kaj monaŭtomatoj. La kurzo de eŭro ĉiam estas konstanta: 1 eŭro = 3,45 Lt; la kurzo de la usona dolaro kaj de la aliaj valutoj ofte ŝanĝiĝas. En januaro 2005 unu usona dolaro egalis al ĉ. 2,70 lidoj. Multaj hoteloj, restoracioj, vendejoj akceptas kreditkartojn (VISA, Eurocard, American Express).

Loka tempo. Litovio estas en centra-eŭropa tempozono: UTC + 2 horoj (somere + 3 horoj).

Trinkakvo. Bonkvalita akvo kompare kun trinkakvo en aliaj landoj de EU. Vi povas aĉeti gasakvon aŭ mineralan akvon en vendejoj, sed tio ne estas nepra. Vendejoj laboras proksimume de la 8-a horo ĝis la 22-a horo.

Elektro. La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj.

Transporto. La ĉefa publika transporto en multaj urboj estas busoj, trolebusoj, minibusoj kaj taksioj. Bus/trolebus-biletoj por unu veturo kostas 80 cendojn; ili estas vendataj en gazetaj kioskoj. Se vi aĉetos bileton en buso/trolebuso, vi devos pagi 1 lidon. Eblas aĉeti specialajn biletojn por unu, tri aŭ dek tagoj. Estas ebleco lui aŭtomobilon.

Medikamentoj. Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.

Sanservoj. Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. Por eniri Litovion ne estas necesa vakcinado. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Telefonado. El eksterlando al Vilno: +370-5-[7-cifera numero]. El aliaj litovaj urboj al Vilno: 8-5-[7-cifera numero]. Por voki eksterlanden el Litovio vi devas scii la kodon de la lando. Eblas telefoni el ĉiuj telefonbudoj rekte al eksterlando. La telefonbudoj uzas telefonkartojn aĉeteblajn en poŝtoficejoj kaj diversaj butikoj, gazetaj kioskoj. Gravaj telefonnumeroj: Polico, fajrobrigado kaj urĝa medicina helpo 112, informoj pri enlandaj telefon-numeroj 118 (en Vilno).

Sekureco. Vilno estas ĝenerale tute sekura urbo, tamen estu atentema pri dokumentoj, mono, poŝtelefonoj k.s.

Memoraĵoj. La plej bonaj memoraĵoj el Litovio estos faritaĵoj el sukceno (malmola flava fosilia rezino), teksaĵoj el lino, diversaj argilaĵoj kaj skulptitaj lignaj pecoj.


Dua Bulteno (enhavlisto)

Sekva parto >> Loĝado en Vilno

Lasta ŝanĝo:
2005-02-24
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/db_utilaj_informoj.html