
90-a
Universala Kongreso de EsperantoRumšiškés, subĉiela etnografia muzeo je 20 km de Kaunas. En teritorio de 175 ha estas 140 bone konservitaj, originalaj konstruaĵoj datantaj de ekde la 18-a jarcento el diversaj etnografiaj regionoj de Litovio. Inter la konstruaĵoj troviĝas loĝejoj, grenejoj, draŝmaŝinoj, brutejoj ktp, ĉiuj en harmonio kun la belega loka naturo.
Kaunas, la dua urbo de Litovio, inter la riveroj Némunas kaj Neris. Unuafoje oficiale menciita en 1030. La postrestinta labirinto de stratetoj en la malnova urboparto atestas pri la signifa pasinteco de Kaunas kiel komerca centro. Ĝi estis provizora ĉefurbo en la komenco de la 20-a jarcento. Vizitotaj lokoj: Kaunas-Kastelo, Urbodomo (konata kiel la Blanka Cigno), Vytautas-preĝejo, Domo de Tondroj, Katedralo (fondita en 1408), parko de la Militmuzeo kaj promenstrato Laisves aleja (avenuo de Libereco). Krome eblos viziti la artgalerion de la bone konata litova pentristo kaj komponisto, M.K. Čiurlionis.
Palanga, la plej populara kaj disvolvita ripozejo ĉe la maro en Litovio. Vizitotaj lokoj: Botanika ĝardeno, Sukcena muzeo, Palaco de Grafo Tyszkiewicz kaj la fama Palanga marponto.
Šiauliai, Monteto de krucoj, unika religia esprimiĝo de la litova religia sento. Neforgesebla loko kun pli ol 50 mil krucoj sur du etaj montoj.
Klaipéda, ofte nomita “Vojo al la maro” pro sia marhaveno, la ĉefa en Litovio. La urbo estis fondita en 1252 fare de la vic-mastro de la Litova Ordeno, Eberhardt von Sein. Vizitotaj lokoj: Malnova Poŝtoficejo, historia Malnova Urbo kun siaj manartaĵaj vendejoj, Malnova Teatro, placo Simon Dach.
Kurŝa terlango, nacia parko antaŭnelonge akceptita en la Unesko-listo de Mondheredaĵoj pro sia impresa naturo.
Nida, la plej malnova setlejo en Neringa. La nuna Nida ekestis kiam enloĝantoj de la Malnova Nida, apud la Granda Duno, translokiĝis pro la sablo kiu kovris la lokon, en la komenco de la 18-a jarcento.
Monteto de sorĉistinoj, komikaj popolskulptaĵoj liniiĝantaj sur vojo trans la monteto.
Trakai, malnova ĉefurbo de la Granda Duklando de Litovio, 27 km okcidente de Vilno; perfekta loko por ekstera promenado. La kastelo en Trakai, situanta sur insulo en la mezo de la Lago Galve, estas la plej fama kaj fotata loko en Litovio. La kvin-etaĝa, ruĝŝtona fortikaĵo estis konstruita laŭ ordono de la Granda Duko Vytautas en la dua duono de la 14-a jarcento. Li ankaŭ invitis siajn korpgardistojn, Tataroj el Krimeo, ekloĝi ĉirkaŭ la kastelo. Iliaj posteuloj, la karaimoj, tjurka etna grupo, ĝis hodiaŭ donas specialan etoson al la reĝa urbo.
Tallinn, la estona ĉefurbo, kie oni vizitos la Malnovan Urbon, la turojn “Longa Hermann” kaj “Dika Margarete”, la Urbodomon, Sanktaj Olav- kaj Nikolaan preĝejojn, Pirita-n monaĥejon, Olimpikan jaĥtcentron kaj la grandan Kanonvalon.
“Rocca-al-Mare”, subĉiela muzeo elmontranta la riĉan estonan kamparan arkitekturon, kun ĉirkaŭ 70 konstruaĵoj. Inter ili estas domoj de bonhavaj kaj malriĉaj homoj.
Gauja Nacia Parko apud Sigulda. La ĉirkaŭoj de la parko estas ofte nomataj la Svisio de Latvio. Tri famaj kasteloj situis sur la apudaj montetoj, el kiuj de unu ni vizitos la ruinojn. Tiu kastelo, de la Ordeno de Kavaliroj, estis konektita kun apudaj konstruaĵoj pere de subteraj vojoj. Vizitoj ankaŭ al la Parko de Skulptaĵoj, dediĉita al la latva folkloro, al la Kastelo de la Episkopo kaj al la Gutmann-a Groto.
Cesis, belega mezepoka hansa urbo en la koro de Vidzeme, Latvio.
Rīga. La Malnova Urbo de Rīga situas inter la rivero Daugava kaj la urba kanalo. En la mezepoko ĝi estis centro de komercado, kaj oni tion rimarkas. La domoj de la komercistoj, gildoj kaj preĝejoj aparte montras la klason kaj bonhavon. Inter la historiaj konstruaĵoj de la Malnova Urbo estas la mezepokaj urbaj muroj el la 13-a jarcento, la Turo de Pulvoro, unu el la plej malnovaj en Rīga, la Sveda Pordego, Rīga-Kastelo, la domo de la Tri Fratoj, la preĝejo de Sankta Jakobo kaj la Katedralo. En aŭgusto 2001 Rīga iĝis 800-jara.
Rundale. La Rundale-Palaco estas baroka, rokoka kaj franc-stila parko, dezajnita de B.F. Rastrelli, ital-rusa arkitekto. Li dezajnis ankaŭ la Vintran Palacon kaj aliajn grandajn konstruaĵojn en Sankt-Peterburgo kaj la Catharine-kastelon en Tallinn.
Sankt-Peterburg. La ekskurso konatigos vin kun la arkitekturo, historio kaj nuntempa vivo de la malnova Rusa Imperio kaj kun la historio de la Romanov-a dinastio. Ni vizitos, interalie, la Palacan Placon kun la Vintra Palaco, la Placon de Artoj kun la Rusa Muzeo, la Smolny-monaĥejon, la faman Nevsky-avenuon, la Someran Ĝardenon, la Marsan Kampon, la Senatan Placon kun la famaj Bronzaj Kavaliroj, la sablolangon de Basil-insulo, la Fortikaĵon de Petro kaj Paŭlo, la unuan konstruaĵon de Sankt-Peterburgo, la Katedralon de Isako, kaj la Ermitejon (Hermitage) kun ĝia tri milionoj da kolektopecoj. Boata krozo sur la rivero Neva kaj kelkaj aliaj el la 66 riveretoj kaj kanaloj ebligos al vi havi kompletan trarigardon de la “Venecio de la Nordo”.
Dua Bulteno (enhavlisto)
Sekva parto >> Antaŭkongresaj ekskursoj