Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2006dua bulteno › dumkongresaj ekskursoj

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio
29 de julio - 5 de aŭgusto 2006



DUA BULTENO

Dumkongresaj ekskursoj

Kiel mendi ekskursojn?

Bonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo, kaj sendu ĝin samtempe kun via pago al Roterdamo. Se en via lando estas kongresa peranto, vian mendon kaj pagon vi povas sendi al ŝi aŭ li. Por malmendoj validas la kondiĉoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv. ĉiam sendi la mendilon kaj pagon al la sama adreso.

Ĝeneralaj kondiĉoj

Ĉar ĉiuj ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizanto rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso, kun propono de eblaj alternativoj.

Ĉiuj ekskursoj startas de antaŭ la kongresejo, kaj revenas tien. Klopodu veni 15 minutojn antaŭ la indikita starthoro. Ĉiujn ekskursojn akompanos E-lingvaj interpretistoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.

Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Okaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj.

Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion.

Servoj inkluzivigitaj

- ĉiĉeronado de loka turisma servo kaj E-lingva ĉiĉerono;
- veturo per altnivelaj aŭtobusoj (kiam ne temas pri piedira ekskurso!);
- enirbiletoj de la vizitataj lokoj (krom se alie indikita); kaj
- tagmanĝo dum la tuttagaj ekskursoj (ne inkluzive de trinkaĵoj).

Ni rekomendas al la partoprenantoj de la dumkongresaj ekskursoj porti komfortajn ŝuojn, leĝerajn vestaĵojn, sunprotektan kremon kaj sunŝirmilon (ĉapon, sunombrelon k.a.).

Reen al la enhavlisto