
91-a
Universala Kongreso de EsperantoĈiuj duontagaj ekskursoj estas piedaj krom D8, kiu estas busa.
Tagoj: dimanĉo posttagmeze (16h00-19h00), lundo kaj marde matene (09h30-12h30) Prezo: 36 EUR
La ekskurso konigos vin kun la plej imponaj konstrua ĵoj de Florenco. Il Duomo en la koro de la urbo, ĝiaj Baptisterio kaj sonorilturo impresas ĉiujn vizitantojn. Tiu ĉi katedralo, de Sankta Maria del Fiore, havas sian faman kupolon starigita de Filippo Brunelleschi, dum la sonorilturo estas verko de Giotto. La politika centro de la urbo estas la placo de la Signoria, kie troviĝas la Palazzo Vecchio, la urbodomo de Florenco, kaj ankaŭ originalaj statuoj (Perseo, Neptuno, la Rabo de la Sabeninoj, k.a.) kiuj faras ĝi veran subĉielan muzeon. La 14-a jarcenta Ponte Vecchio, kun ĉiuj siaj juvelvendejoj estas alia mondkonata monumento de Florenco. De Ponte Vecchio vi iras al Piazza della Repubblica, 19-a jarcenta placo situanta tie, kie la romia kolonio Florentia havis sian centron. La loko estas konata pro siaj subĉielaj kafejoj. Dum la ekskurso vi ekscios multajn detalojn, anedoktojn kaj kuriozaĵojn de la vizitotaj lokoj.
Tagoj: mardo kaj vendredo matene (09h30-12h30) Prezo: 44 EUR
Dank' al la tricentjara regado de Florenco fare de la Medici-dinastio, la urbo ricevis majstroverkojn kiel la tomboj de la Medici-familio fare de Michelangelo aŭ la preĝejo de Sankta Lorenzo fare de Brunelleschi. La unua rezidejo de la Medici-familio estis la Palaco Medici-Riccardi, kiu ankaŭ estis la unua palaco de la Renesanco. Ilia privata kapelo ankoraŭ staras tie, kun siaj belegaj pentraĵoj fare de Benozzo Gozzoli.
Tagoj: sabato, mardo kaj ĵaŭdo posttagmeze (16h30-18h30) Prezo: 42 EUR
La Galerio Uffizi estas unu el la plej gravaj muzeoj en la mondo. Ĝi estis fondita en 1581 fare de Francesco I de Medici, kiu kolektis diversajn artverkojn en la konstruaĵo dezajnita de Vasari. Nuntempe Uffizi havas majstroverkojn de italaj kaj eksterlandaj artistoj de la 13-a ĝis la 18-a jarcento, kiel ekzemple Cimabue, Giotto, Masaccio, Beato Angelico, Leonardo da Vinci, Botticelli, Michelangelo, Piero Della Francesca, Raffaello, Caravaggio, same kiel de Rubens, Rembrandt, Dðrer, Goya kaj multaj aliaj.
Tagoj: mardo kaj ĵaŭdo posttagmeze (16h30-18h30) Prezo: 41 EUR
Davido, de Michelangelo, celebris 500 jarojn en 2004. Por tiu okazo la statuo estis purigita kaj restaŭrita, tiel ke nun viziti ĝin estas pli interese ol iam antaŭe. Tamen, en Galerio Accademia troviĝas ne nur Davido, sed ankaŭ aliaj verkoj de Michelangelo, kiel ekzemple la nefinitaj statuoj La kaptitoj. Vi trovos tie ankaŭ interesan kolekton de pentraĵoj de la 13-a ĝis 16-a jarcentoj.
Tagoj: lundo posttagmeze (15h00-18h00) kaj vendredo matene (09h30-12h30) Prezo: 35 EUR
Oltrarno-areo estas ĉarma, tradicia kvartalo de Florenco, plena je atelieroj, kies artistoj tenas viva la Florencan artmetion. En tiu kvartalo troviĝas ankaŭ la preĝejoj: de Santa Felicita, kiu enhavas unu el la plej gravaj majstroverkoj de la Manierismo, la Deposizione dalla Croce fare de Pontorno; tiu de Sankta Spirito, konstruita en la 15-a jarcento far Brunelleschi, estas ekzemplo de Renesanca arkitekturo kaŝita malantaŭ simpla fasado. Krome ĝi ankaŭ enhavas diversajn pentraĵojn, kiuj estis origine faritaj por dekoracii la preĝejon - tre rara afero. La preĝejo Sankta Maria del Carmine estis origine 13-a-jarcenta Romanikstila, sed, en 1771 ĝi incendiiĝis. De la restantaj kapeloj, Cappella Brancacci havas la plej belajn monumentojn de Renesancaj pentraĵoj: la freskojn de Masaccio. La ekskurso inkluzivas halton ĉe tipa kafejo sur la placo Sankta Spirito por glaciaĵo aŭ trinkaĵo.
Tagoj: mardo kaj vendredo posttagmeze (16h30-18h30), ĵaŭdo matene (09h30-12h00) Prezo: 40 EUR
La Palaco Pitti estis la tria kaj lasta rezidejo de la Medicifamilio.
Poste ĝi iĝis rezidejo de la Aŭstraj Grandaj Dukoj kaj de la Reĝoj de Italio, tiel ke ĝi iĝis ĉiam pli kaj pli riĉa en sia dekoracio kaj modelo por la aliaj eŭropaj reĝaj kasteloj. La Palaco Pitti estas vere tre impresa. Plene dekoraciita kaj meblita ĝi ankaŭ estas la sidejo de Galerio Palatina, kun verkoj de Raffaello, Tiziano, Rubens kaj aliaj grandaj majstroj.
Tagoj: lundo kaj ĵaŭdo matene (09h30-13h00) Prezo: 39 EUR
En la 13-a jarcento la Dominikanaj monaĥoj decidis havi sian sidejon en tiu loko kaj ekkonstruis la pure gotikan preĝejon de Florenco. Masaccio, Ghirlandaio, Filippino Lippi kaj multaj aliaj artistoj beligis ĝin per ekstazaj artverkoj. La monaĥoj produktis en sia apoteko esencojn de herboj kaj floroj, kiuj famiĝis tutmonde tra la jarcentoj. Tiu tradicio ankoraŭ vivas dank' al la nunaj posedantoj, kiuj, laborante en la ĉambroj dekoraciitaj per skulptaĵoj kaj pentraĵoj, daŭre produktas ilin. Post la vizito al la apoteko vi promenos laŭ la kvartalo por admiri la elegantan eksteran parton de la Palaco Rucellai, sidejo de familio Rucellai, kiu financis la finkonstruon de la fasado de la preĝejo Santa Maria Novella, en 1470. La ekskurso inkluzivas donaceton de la apoteko, por memori la viziton al tiu speciala loko.
Tagoj: dimanĉo kaj lundo posttagmeze (15h00-18h00), ĵaŭdo matene (09h30-13h00) Prezo: 49 EUR
La placo Piazzale Michelangelo situas laŭlonge de la "Avenuo de la Montetoj" kaj havas neforgeseblan panoramon al la urbo Florenco, sed, la vido el la preĝejo San Miniato estas eĉ pli bela. Tiu ĉi preĝejo, kun siaj verdaj kaj blankaj marmoraj fasadoj, estas unu el la plej gravaj ekzemploj de la romanika Florenca arkitekturo, ĉirkaŭita de la tipa toskana kamparo. Ĉe la montetoj trarigardante Florencon, norde, troviĝas la historia urbeto Fiesole, origine etruska, poste romia. Vi certe neniam forgesos la panoramon de Florenco, Arno-rivera valo kaj la toskanaj montetoj.