
91-a
Universala Kongreso de EsperantoLa antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj inkluzivas:
- restadon en hoteloj 2- aŭ 3-stelaj;
- matenmanĝon kaj vespermanĝon en la hoteloj;
- rapidan lunĉon dum la ekskurso (servita en skatoloj, kiuj enhavas 1
sandviĉon, 1 frukton, 1 dolĉaĵeton, 1 boteleton da minerala akvo);
- kun manĝoj 1 boteleton da minerala akvo, sed ne aliajn trinkaĵojn;
- transporton en altkvalitaj klimatizitaj aŭtobusoj;
- enirbiletojn por la vizitotaj lokoj;
- Esperantajn ĉiĉeronojn.
La ekskursoj ne inkluzivas:
- ekstrajn elspezojn en la hoteloj, ekz. trinkmonon;
- trinkaĵojn dum la manĝoj (escepte de 1 boteleto da minerala akvo);
- transportojn de/al la flughavenoj;
- transporton (fluge, trajne, aŭtobuse) de Palermo al Florenco (ekskurso A2);
- san-/vojaĝ-asekurojn.
Ĉiu ekskurso devas havi minimume 20 partoprenantojn. Se estos malpli ol 20 partoprenantoj en iu ekskurso, la prezo altiĝos aŭ la koncerna ekskurso estos nuligita. En tia okazo la partoprenontoj estos ĝustatempe informitaj kaj povos ŝanĝi al alia ekskurso aŭ nuligi la koncernan mendon.
Ĉiu ekskurso povas havi maksimume 45 partoprenantojn! Bv. frue mendi por certigi vian lokon.
Ekstraj noktoj por la antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj Pro lokaj cirkonstancoj ni ne ofertas en la Dua Bulteno ekstrajn noktojn por la antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj. Tamen, se vi bezonos resti pli longe antaŭ la antaŭkongresaj ekskursoj aŭ post la postkongresaj ekskursoj, ni volonte helpos vin trovi taŭgan hotelon por ekstraj noktoj. Bv. kontakti la Centran Oficejon de UEA, informante pri la alvendato kaj la urbo, se temas pri antaŭkongreso, aŭ/kaj pri forirdato kaj urbo, se temas pri postkongreso.
Retmesaĝoj estu senditaj al kongresoj@co.uea.org.