
91-a
Universala Kongreso de EsperantoLa hoteloferto en Florenco estas tre varia, por ĉiuj buĝetoj kaj por ĉiuj plaĉoj. Tamen, ĝi ne estas senlima! Ĉefe la plej malmultekostaj loĝejoj havas malmulte da lokoj, pro tio, ke temas pri etaj konstruaĵoj.
Kiel por pasintjaraj kongresoj, ĉi-jare eblas mendi pere de la retpaĝo de la kongreso www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html. La granda avantaĝo mendi pere de la retpaĝo de la UK estas, ke oni povas elekti en kiu hotelo loĝi (kio ne eblos ĉi-jare por la mendantoj kiuj uzos la paperan mendilon).
Ĉar la 3- kaj 2-stelaj hoteloj en Florenco estas malgrandaj, ni devas oferti pli grandan kvanton da ili ol kutime. Por tiuj, kiuj mendas per la papera mendilo ni proponas la 3- kaj 2-stelajn hotelojn nur laŭ ilia distanco de la kongresejo kaj laŭ prezo. Difinitan 3- aŭ 2-stelan hotelon eblas elekti nur se oni mendas per la reta mendilo.
Por tiuj kongresanoj kiuj volas loĝi en dulita ĉambro sed ne jam havas kunĉambran(in)on, ni disponigas la eblon trovi kunloĝanton pere de la retpaĝo www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html.
Farinte la mendon, oni devas pagi ĝin ene de unu semajno. Post tiu tempo, se la pago ne atingas la Centran Oficejon de UEA aŭ la landan peranton, la mendo estos nuligita!
Matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo de la ĉambro, krom se alie indikite.
La 4-stelaj hoteloj estas klimatizitaj, havas kafejon, sekurŝrankon, interretan servon, vestaĵlavejon kaj satelitan televidilon. Kelkaj havas kromajn servojn, notitajn ĉe la hotela priskribo.
1. Baglioni Grand Hotel, Piazza Unità Italiana 6.
Ekipita por handikapitoj. Servas manĝojn. 350
metrojn de la kongresejo.
Loko en ĉambro:
unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.
2. Astoria Boscolo Hotel, Via del Giglio 9.
Ekipita
por handikapitoj. Servas manĝojn. 500 metrojn de
la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 148
EUR, dulita 74 EUR.
3. Londra Hotel, Via J. da Diacceto 18.
Kun saŭno kaj gimnastikejo. Servas
manĝojn kaj havas parkejon. 700 metrojn de la kongresejo.
Loko en ĉambro:
unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.
4. Santa Maria Novella Hotel, Piazza Santa Maria Novella 11.
Ekipita por
handikapitoj kaj havas gimnastikejon. 800 metrojn de la kongresejo.
Loko
en ĉambro: unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.
5. Brunelleschi, Piazza S. Elisabetta 3.
1 km de la kongresejo.
Servas
manĝojn.
Loko en ĉambro: unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.
6. Starhotel Michelangelo, Viale Fratelli Rosselli 2.
1,2 km de la kongresejo. Servas manĝojn.
Loko en ĉambro: unupersona 125 EUR, dulita 63 EUR.
7. Starhotel Tuscany, Via di Novoli 59.
Kun parkejo. 2,8 km de la
kongresejo. Servas manĝojn kaj havas parkejon.
Loko en ĉambro: unupersona
114 EUR, dulita 57 EUR.
Ĉiuj 3-stelaj hoteloj havas almenaŭ klimatizilon, sekurŝrankon kaj kafejon.
8. 3-stelaj hoteloj de 100 metrojn ĝis 2 km for de la kongresejo.
Loko en
ĉambro: unupersona 102 EUR, dulita 51 EUR.
9. 3-stelaj hoteloj de 300 ĝis 800 metrojn for de la kongresejo.
Loko en
ĉambro: unupersona 99 EUR, dulita 50 EUR.
10. 3-stela hotelo 700 metrojn de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona
97 EUR, dulita 49 EUR.
La 2-stelaj hoteloj havas almenaŭ klimatizilon.
11. 2-stelaj hoteloj de 200 metrojn ĝis 2,5 km for de la kongresejo.
Loko en
ĉambro: unupersona 81 EUR, dulita 41 EUR.
12. Studenta loĝejo, Via Maragliano ĉe via Lulli.
Komfortaj dormoĉambroj
kun bazaj mebloj kaj kuirforneto, sed sen kuiriloj. 1,5 km de la kongresejo. Matenmanĝo ne inkluzivigita! Necesas mem kunporti ban- kaj lit-tukojn.
Loko en ĉambro: unupersona 45 EUR, dulita 28 EUR.
13. Amasloĝejo.
Por ricevi informojn pri la amasloĝejo kaj mendi tranoktojn,
bv. kontakti LKK-aninon Cristina de Giorgi, Via Filippi 22, IT-56010
Caprona, Italio; amasloghejo@hotmail.com.