Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2006dua bulteno › loĝado en florenco

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio
29 de julio - 5 de aŭgusto 2006



DUA BULTENO

Loĝado en Florenco

Ĝeneralaj kondiĉoj de mendoj. La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno.

Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Estas konsilinde legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.

Loĝdatoj. Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Eniro kaj eliro. Principe, eblas okupi ĉambrojn post la tagmezo de la unua mendita dato kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago.

Hoteloj estas normale flekseblaj pri tio. Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni kutime nuligas la rezervon, kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!

Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio dulitajn ĉambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi al homoj kiuj nepre volas loĝi en dulitaj (aŭ plurlitaj) ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, ĉe la retpaĝo de la kongreso (www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html) troveblas anonctabulo por tiu celo. Ĉi-jare estas aparte konsilinde loĝi en dulita ĉambro pro la kosto de unulitaj ĉambroj!

Frueco de la mendo kaj alternativaj mendoj. Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo ĉiam laŭ la preciza deziro de la mendanto. Tial ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. En la retpaĝo de la kongreso eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.

Pagoj. La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Ofertataj servoj. La ĉambroj de la menciitaj hoteloj (ne de la gastejoj/ studentejoj) havas telefonon, televidilon, duŝejon (kelkaj ankaŭ bankuvon) kaj necesejon. La prezo inkluzivas la matenmanĝon, krom se menciite alie.

Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas la 1-a de majo 2006. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ aparta krompago (40 eŭroj). Pri malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.

Loĝkonfirmo. Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

La prezoj estas en eŭroj (EUR) por unu persono por unu nokto.

Reen al la enhavlisto