Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2006dua bulteno › programeroj dum uk

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio
29 de julio - 5 de aŭgusto 2006



DUA BULTENO

Programeroj dum UK

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. Dum la UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio, anticipa sinanonco estas konsilinda. Anoncu vin, prefere antaŭ la 15-a de junio 2006, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), P.O. Box 36, Powhatan VA 23139, Usono; fakso +1 804 598 5608, bmaxey@visi.net, kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamenkotizon (40% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato) al UEA-konto ilek-a. Kaze de neprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto, oni rericevos 50% de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke ĉe la ILEI-budo en dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato.

Oni aparte atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA-ekzameno pri instrukapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA." Detalajn informojn pri la ekzamenoj, inkluzive de specimenaj testoj, oni trovas en la Gvidilo al Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (2-a eld., elĉerpita). Bazaj informoj pri la ekzamenoj kaj specimenaj testoj troviĝas ankaŭ ĉe www.edukado.net/ekzilei.jsp.

Lingvoekzercado kun edukado.net. Post la granda sukceso atingita dum la pasintjaraj UK-oj, edukado.net denove gvidos paroligajn kursojn por la partoprenantoj de la UK. La du paralelaj kursoj - kiuj okazos dufoje tage dum kvar tagoj el la UK-semajno, do entute ok fojojn - estas celitaj por komencantoj kaj meznivelaj parolantoj de la internacia lingvo. La programojn gvidos la konataj Esperanto-pedagogoj s-ino Katalin Kovats kaj s-ro Sylvain Lelarge.

Cseh-kurso: "Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui ĝin", oni kutime diras en Esperantio. Jen, do, ŝanco konatiĝi kun la fama metodo iniciatita de Andreo Cseh kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Henrik Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof ktp. La kurso estas destinita al komencantoj kaj ĝin gvidos Yas Kawamura el Japanio. La partopreno en la kurso estas aparte pagenda. La kotizo por la kurso estas 50,00 EUR por enloĝantoj en landoj de A-kategorio, por B-landanoj 37,50 EUR. Detalaj informoj kaj aliĝiloj estas riceveblaj ĉe la organizantoj: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; iei001@tiscali.nl.

Reen al la enhavlisto