Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2006dua bulteno › utilaj informoj

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio
29 de julio - 5 de aŭgusto 2006



DUA BULTENO

Utilaj informoj pri Italio kaj Florenco

Loĝantaro: En la lando vivas ĉirkaŭ 57 890 000 loĝantoj (22-a lando en la mondo laŭ kvanto de loĝantaro), en Florenco ĉirkaŭ 369 000.

Areo: 301 323 kvadratkilometroj (69-a en la mondo laŭ areo).

Loĝateco: 192 homoj/km2. 67% de la loĝantoj vivas en urboj. Italio situas en okcidenta Eŭropo, 42° 50' No, 12° 50' Or. Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj); 51,51% de la loĝantoj konsistas el virinoj kaj 48,49% el viroj.

Klimato: Averaĝaj temperaturoj: en julio, 17 C°-32 C°; en aŭgusto, 22 C°- 35 C°. En julio kaj aŭgusto la vetero estas, plejofte, suna, kaj iom humida.

Pluvoj maloftas.

Lingvoj: Krom la itala, estas agnoskitaj kiel oficialaj lingvoj la germana kaj la ladina en la provincoj Bolzano kaj Trento, la slovena en Friulo-Julia kaj Venecio, kaj la franca en la regiono Aosta Valo. Ekzistas aliaj minoritatoj en lokaj delonge loĝataj komunumoj (albanaj, slovenaj, ladinaj, katalunaj, provencaj kaj franc-provencaj) kun diversaj protekto-niveloj. La plej instruata fremda lingvo (ekde la 70-aj jaroj) estas la angla, tamen parolata, ĝenerale, ne tre altnivele. Pli aĝaj homoj lernis en lernejo la francan.

Mono: La oficiala mono estas eŭro, dividita en 100 cendoj. Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj. Monbiletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 eŭroj. Ĉiuj hoteloj, restoracioj, vendejoj (krom la malgrandaj) akceptas kreditkartojn (Visa, Eurocard, American Express estas la plej uzataj) kaj eŭropajn debitkartojn (ekz. Maestro). Monŝanĝado okazas laŭ reguloj de libera merkato. Aŭ kun fiksa servo-sumo je ordinara kurzo, aŭ sen fiksa servo-sumo sed je iom pli alta kurzo (kiu konsilindas nur por ŝanĝado de etaj sumoj).

Loka tempo: UTC +1 horo (+2 horoj somere, kaj specife dumkongrese).

Trinkakvo: La akvo estas bonkvalita. Italaj mineralaj akvoj (kun aŭ sen gaso) estas tre diversspecaj kaj altkvalitaj. Kunporti proprajn trinkaĵojn aĉetitajn (multe malplikoste) ĉe superbazaroj decas en hotelojn sed ne decas en restoraciojn.

Laborhoro: Vendejoj laboras proksimume de la 8-a ĝis la 22-a horo.

Elektro: La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj (taŭgaj por la konektoŝtopilo "Europlug", la plej disvastiĝinta en Eŭropo).

Transporto: La plejparto de la hoteloj estas ne tre foraj de la kongresejo.

Urban transportadon (per oranĝkoloraj busoj) efektivigas la firmaoj Ataf kaj Linea. Biletoj kaj abonoj aĉeteblas ĉe rajtigitaj vendejoj (trinkejoj, tabakvendejoj, ĵurnalbudoj), kaj ĉe la Ataf-budo situanta en la Stacidomo- Placo ("Piazza Stazione"). La biletojn oni validigu per la tiucelaj aparatoj en la aŭtobusoj. Inter la 21h kaj la 6h, ordinaraj biletoj aĉeteblas en la aŭtobusoj je pli alta kosto (e1,5 anstataŭ e1). Disponeblas diverstipaj biletoj, kun malsama valideco-daŭro: 1 hora bileto: e1,00; 3-hora: e1,80; 24-hora: e4,50; 2-taga: e7,60; 3-taga: e9,60; 4-taga e10,90; 5-taga e12,70; 7-taga: e16,00; 8-taga: e17,90; 9-taga: e19,20; 10-taga: e20,50; 15-taga: e27,50. Plurobla (4 biletoj validaj po 60 minutoj): e3,90.

"VolaInBus"-bileto por veturado de la Florenca flughaveno "Amerigo Vespucci" al la urbo-centro, aŭ inverse: e4,00. Karto "Agile": elektronika karto ekvivalenta al pluraj unuhoraj biletoj. Disponeblas 2 specoj: Agile e10,00 - por 12 unuhoraj biletoj (oni pagas por 10); Agile e20,00 - por 25 unuhoraj biletoj (oni pagas por 20). Mapo de trafikiloj troveblas ĉe www.ataf.net (premu sur "Mappe" en la vico supre); ĝia ero 1 mapas la kongresejon kaj ĉefajn monumentojn.

Taksioj: Minimuma kosto ĉe la starto: e2,54 (nokte, inter 22h kaj 6h: e5,49; festotage: e4,31). Ĉiu pakaĵero: e0,59; servo kun ĉiuj kostoj inkluzivigitaj flughaveno-urbocentro (aŭ inverse): e15. Por voki taksiojn: 055 4390 aŭ 055 4499 (firmao CoTaFi); 055 4798 aŭ 055 4242 (firmao SoCoTa).

Medikamentoj: Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina. Apoteko malfermita tage kaj nokte: ene de la ĉefa stacidomo ("Santa Maria Novella"), 055 216 761.

Sanservoj: Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. Por eniri Italion ne estas necesa vakcinado. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Telefonado: Prefikso por telefoni de eksterlando al Italio: +39 kaj kompleta telefonnumero (inkluzive de la nulo de la regiona kodo); Prefikso por telefoni de Italio al eksterlando: 00. Eblas telefoni el ĉiuj telefonbudoj rekte al eksterlando. La telefonbudoj uzas telefonkartojn aĉeteblajn en diversaj butikoj (plej ofte: tabakvendejoj, gazetvendejoj). Ĝenerale, telefonadoj el la hoteloj estas pli multekostaj ol tiuj el budoj. Informservoj pri telefonnumeroj, i.a.: 1245, 1254, 1255, 1256, 1287, 1290. La sistemo de poŝaj telefonoj estas GSM (900/1800 MHz) kaj UMTS/3G (nur en plej grandaj urboj).

Telefonnumeroj por urĝaĵoj:
Polico: 112, 113.
Medicina helpo: 118.
Fajrobrigado: 115.
Urbotrafikaj policanoj: 055 328 3333.
Naturaj katastrofoj: 800 015 161.
Aŭto-paneoj (aŭtomobila klubo): 803 116.
Kontraŭ-venena centro: 055 427 7819.
Kontraŭ-brulvunda centro: 055 566 2478.
Ĉefpolicejo: 055 49 771.
Florenca flughaveno "Amerigo Vespucci": 055 30615.

Sekureco: Konsilindas ordinara singardemo kontraŭ poŝo- kaj mansako- ŝteloj k.s., kiel en ĉiuj grandaj urboj. Ĉiuj forlasitaj (forgesitaj) sakoj, mansakoj, valizoj ktp estos forportitaj de la polico, pro sekureckialoj.

Memoraĵoj: La plej tipaj memoraĵoj el Florenco estas meti-artaĵoj (plej tipaj: fajencoj, brodaĵoj, ledaj produktoj, oraj kaj arĝentaj metiaĵoj). Plej favorpreze oni aĉetas (kelkfoje modere marĉandante) en bazaroj (ekzemple tiu de San Lorenzo aŭ Porcellino).

Reen al la enhavlisto