
92-a
Universala Kongreso de Esperanto1-a - 3-a de aŭgusto, 3 tagoj/2 noktoj
01.08 Alveno al Kansai-Flughaveno, kie la ekskurso komenciĝos. Renkontiĝo je la 10h00 en la kvara etaĝo de la flughaveno, ĉe la akceptejoj numeroj 29 kaj 30 de grupaj ekskursoj (inter la giĉetovicoj D kaj E). Je la 12h15 la aŭtobuso prenos ĉe la hotelo tiujn ekskursanojn kiuj mendis ekstra(j)n nokto(j)n. Ekskurso en Kioto al la Kiyomizu-Templo, Kioto Studio-Parko kaj lunĉo. Restado en Kyoto Shin-Hankyu Hotel (adreso: Shiokoji-dori Shimogyou-ku, antaŭ la stacio Kyoto, 2 minutoj de la stacio JR Kyoto; telefono 81-75-343-5300).
02.08 Ekskurso al Nara, kie ni vizitos Todaiji-Templon, Daibutsuden, Nigatsu-do-Halon, Wakakusayama-Monteton, Kasuga-Sanktejon kaj lunĉos. Reveno al la hotelo en Kioto.
03.08 Ekskurso en Kioto al la Kinkakuji-Templo (Ora Pavilono), Ginkakuji-Templo, Arashiyama, Tenryuji-Templo. Lunĉo. Ekvojaĝo al Jokohamo pere de la tre altrapideca "kugla" trajno Shinkansen. Alveno je la 19h00. Fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 650 EUR, dulita 590 EUR.
Ekstra nokto en Kyoto Shin-Hankyu Hotel: unupersona 77 EUR, dulita 55 EUR.
31-a de julio - 3-a de aŭgusto, 4 tagoj/3 noktoj
31.07 Alveno al la internacia flughaveno de Tokio, Narita, renkontiĝo je la 7h10 en terminalo 1, suda alo, kvara etaĝo ĉe giĉetvico K, numeroj 12 kaj 14. Vojaĝo al Hiroŝimo pere de la altrapideca "kugla" trajno Shinkasen. Enhoteliĝo en Sunroute Hotel Hiroshima (adreso: 3-3-1 Ote-machi, Naka-ku; tel. +81-82-249-3600) kaj ekskurso en Hiroŝimo al la Pacmemor-Parko kaj -Muzeo. Lunĉo.
01.08 Ekskurso al la insulo Miyajima, kie ni vizitos la Itsukushima-Sanktejon kaj lunĉos. Poste ni iros al la urbo Kurashiki. Enhoteliĝo ĉe la Kurashiki Ivy Square Hotel (adreso: 7-2 Honmachi; tel. +81-86-422-0011).
02.08 Ekskurso al Himeji-kastelo en Himeji kaj la Korakuen-parko en Kurashiki, lunĉo kaj ekvojaĝo al Kioto. Enhoteliĝo ĉe Kyoto Shin-Hankyu Hotel (adreso: Shiokoji-dori Shimogyou-ku, antaŭ la stacio Kyoto; tel. +81-75-343-5300).
03.08 Ekskurso en Kioto al la Kinkakuji-Templo, Ginkakuji-Templo kaj Kiyomizu-Templo. Lunĉo. Vojaĝo al Jokohamo per Shinkansen. Alveno je la 19h00. Fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 961 EUR, dulita 890 EUR.
Ekstraj noktoj en Narita, Narita Airport Rest House (Narita International Airport, Narita-city, Chiba; v0476-32-1212): Unupersona 73 EUR, dulita 53 EUR.
1-a - 3-a de aŭgusto, 3 tagoj/2 noktoj
01.08 Alveno al la internacia flughaveno de Tokio, Narita, renkontiĝo je la 8h00 en terminalo 1, suda alo, kvara etaĝo ĉe giĉetovico K, numeroj 12 kaj 14. Ekveturo al Utsunomiya kaj vizito al la Otani Kannon-Templo. Lunĉo kaj daŭrigo al Nikko, enhoteliĝo en Nikko Lakeside Hotel (adreso: 2482, Chugushi; tel. +81-28-855-0321). Vespermanĝo.
02.08 Ekskurso en Nikko al la Toshogu-Sanktejo, Rin-Noji-Templo, Chuzenji-Lago kaj Kegon-Akvofaloj. Lunĉo kaj vespermanĝo.
03.08 Ekskurso en Nikko al Ryuokyo kaj Edo-Mirlando. Lunĉo kaj transporto al Jokohamo. Alveno je la 19h00. Fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 720 EUR, dulita 640 EUR.
Ekstraj noktoj en Narita, Narita Airport Rest House (Narita International Airport, Narita-city, Chiba; tel. 0476-32-1212): unupersona 73 EUR, dulita 53 EUR.