
92-a
Universala Kongreso de EsperantoLa hoteloferto en Jokohamo estas tre varia kaj por ĉiaj buĝetoj. Tamen, ĝi ne estas senlima! Ĉefe la plej malmultekostaj loĝejoj havas malmulte da lokoj, ĉar temas pri etaj konstruaĵoj.
Krom per la papera mendilo sendita kun la papera Dua Bulteno, ankaŭ eblas mendi per la retpaĝo de la kongreso http://www.uea.org/kongresoj/uk_2007.html.
Por tiuj kongresanoj kiuj volas loĝi en dulita ĉambro sed ne jam havas kunĉambran(in)on ni disponigas la eblon trovi kunloĝanton pere de la kongresa retpaĝo.
Post kiam vi mendas, vi havas unu semajnon da tempo por ke la pago de la loĝejo estu plenumita. Post tiu tempo, se la pago ne atingas la Centran Oficejon de UEA aŭ la landan peranton, la mendoj estos nuligitaj.
Kelkaj hoteloj havas ĉambrojn por nefumantoj. Malgraŭ tio, ke ni provos mendi ĉiujn el tiuj ĉambroj, UEA ne garantias ke ĉiuj mendantoj ricevos ilin. Escepte de hotelo New Grand, ĉiuj hoteloj (ne la gastejoj) havas alliron al Interreto.
La matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo de la ĉambro, krom se alie indikite.
1. Yokohama Grand Intercontinental Hotel, 1-1-1 Minatomirai, Nishi-Ku.
Luksa hotelo en la sama konstruaĵkomplekso kiel la kongresejo, kun interna ligo al ĝi. Ĝia unika formo estas unu el la simboloj de la kvartalo Minatomirai. La hotelo havas i.a. ampleksajn ĉambrojn, restoracion, internan naĝejon, saŭnon kaj senfumajn ĉambrojn..
Loko en ĉambro:
unupersona 180 EUR, dulita 125 EUR.
2. Pan Pacific Hotel Yokohama, 2-3-7 Minatomirai, Nishi-ku.
Luksa hotelo ĉ. 3 minutojn piede de la kongresejo. La hotelo havas i.a. restoracion, internan naĝejon, gimnastikejon, senpagan interretkonekton kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona 170
EUR, dulita 108 EUR.
3. Yokohama Royal Park Hotel, 2-2-1-3 Minatomirai, Nishi-ku.
Luksa hotelo ene de la plej alta turo en Japanio, ĉ. 10 minutojn piede de la kongresejo. La hotelo havas i.a. restoracion, internan naĝejon, gimnastikejon kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro:
unupersona 200 EUR, dulita 150 EUR.
4. Hotel New Grand, 10, Yamashita-cho, Naka-ku.
Luksa kaj tradicia hotelo, kiu jam gastigis diversajn gravulojn tra la jaroj. Ĝi situas ĉ. 15 minutojn metroe/piede de la kongresejo. La hotelo havas restoracion kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko
en ĉambro: unupersona 160 EUR, dulita 115 EUR.
5. Navios Yokohama, 1-1, Shinko-2chome, Naka-Ku.
Ĉarma hotelo por maristoj kaj ne-maristoj ĉ. 10 minutojn piede de la kongresejo. La hotelo havas restoracion kaj koktelkafejon.
Loko en ĉambro: unupersona 82 EUR, dulita 78 EUR.
6. Yokohama Bay Sheraton, 1-3-23 Kitasaiwai, Nishi-Ku.
Luksa hotelo el fama hotelĉeno troviĝas ĉ. 15 minutojn metroe/piede de la kongresejo. La hotelo havas i.a. internan naĝejon, restoracion, gimnastikejon kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona 125 EUR, dulita 109 EUR.
7. Yokohama Sakuraghi-cho Washington Hotel, 1-1-67 Sakuragi-cho, Naka-ku.
Luksa hotelo ĉe la trajnstacio Sakuraghi-cho de JR line (linio). La hotelo situas ĉ. 20 minutojn piede de la kongresejo kaj havas, i.a., restoracion, senpagan interretkonekton kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona
84 EUR, dulita 79 EUR.
8. Yokohama Excel Hotel Tokyu, 1-1-12, Minamisaiwai, Nishi-ku.
Luksa hotelo antaŭ la trajnstacio JR-Yokohama kaj ĉ. 10 minutojn metroe/piede de la kongresejo. La hotelo havas i.a. restoracion kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona 117 EUR, dulita 94 EUR.
9. Star Hotel Yokohama, 11, Yamashita-Cho, Naka-Ku.
Komforta hotelo ĉ. 15 minutojn metroe/piede de la kongresejo. Havas restoracion kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona
87 EUR, dulita 72 EUR.
10. Yokohama Isezakicho Washington Hotel, 5-53, Chojamichi, Naka-ku.
Komforta hotelo ĉ. 25 minutojn metroe/piede de la kongresejo. Havas i.a. larĝajn litojn, restoracion kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona 79 EUR.
11. Mandarin Hotel, 4-170, Noge, Naka-ku.
Komforta azistila hotelo ĉ. 25 minutojn piede de la kongresejo. Restoracio.
Loko en ĉambro: unupersona
77 EUR, dulita 68 EUR.
12. Hotel Cosmo Yokohama, 9-1 Kitasaiwai 2 chome, Nishi-ku.
Turisma kaj komforta hotelo ĉ. 20 minutojn metroe/piede de la kongresejo. La hotelo havas i.a. restoracion, senpagan interretkonekton kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona 77 EUR, dulita 63 EUR.
13. Camelot Japan, 1-11-3, Kitasaiwai, Nishi-ku.
Komforta hotelo ĉ. 20 minutojn metroe/piede de la kongresejo. Restoracio kaj senfumaj ĉambroj.
Loko en ĉambro: unupersona
77 EUR, dulita 63 EUR.
14. San Ai Yokohama, 3-95 Hanasaki-cho, Naka-ku.
Komforta hotelo ĉ. 20 minutojn piede de la kongresejo. Restoracio kaj senfumaj ĉambroj.
Loko en ĉambro: unupersona
69 EUR, dulita 61 EUR.
15. Heiwa Plaza Hotel, 5-65, Ohtacho, Naka-ku.
Komforta hotelo ĉ. 10 minutojn metroe/piede de la kongresejo. Restoracio kaj senfumaj ĉambroj.
Loko en ĉambro: unupersona 66 EUR, dulita 62 EUR.
16. Apa Hotel Yokohama Kannai, 3-37-2 Sumiyoshi-cho, Naka-ku.
Komforta hotelo ĉ. 15 minutojn metroe/piede de la kongresejo. Ĝi havas i.a. restoracion, saŭnon, senpagan interretkonekton kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona 78 EUR.
17. Comfort Hotel Yokohama Kannai, 3-33 Sumiyoshi-Cho, Naka-Ku.
Komforta hotelo ĉ. 15 minutojn metroe/piede de la kongresejo. Ĝi havas i.a. restoracion, senpagan interretkonekton kaj senfumajn ĉambrojn.
Loko en ĉambro: unupersona 65 EUR, dulita 53 EUR.
18. Escale Yokohama, 184 Yamashita-cho, Naka-ku.
Simpla, sed komforta marista hotelo kun japanstilaj (tatama ĉambro, privata necesejo kaj komuna duŝejo - viroj kaj virinoj aparte!) kaj okcidentstilaj ĉambroj (enĉambraj duŝejo kaj necesejo). Matenmanĝo ne inkluzivigita. Ĝi situas ĉ. 15 minutojn metroe/piede de la kongresejo.
Loko en ĉambro okcidentstila: unupersona 56 EUR, dulita 48 EUR.
Loko en ĉambro japanstila: dulita 36 EUR, kvarlita 31 EUR, kvinlita 35 EUR.
19. Kanagawa Junulargastejo, 1 Momijigaoka, Nishi-ku. La junulargastejo situas je 150 metroj de la Gubernia Muzikhalo, kie okazos artaj aranĝoj, kaj ĉ. 20 minutojn piede de la kongresejo. Viroj kaj virinoj dormas kaj duŝas sin aparte (komunaj duŝejoj). En la junulargastejo ne estas klimatiziloj kaj ne estas servata matenmanĝo. Tie estas interretkonekto. Ne estas permesate resti en la ejo inter la 10h00 kaj la 15h00 pro purigado. Je la 23h00 la eksteraj pordoj fermiĝas kaj malfermiĝas je la 7h00 en la sekva tago.
Loko en plurlita ĉambro: 21 EUR.
20. Jokohama Gasteja Vilaĝo (Yokohama Hostel Village), 3-11-2 Matsukage-cho, Naka-ku. La vilaĝo, kiu iam gastigis havenlaboristojn, konsistas el tatamo-dormĉambroj en kelkaj konstruaĵoj, transformitaj en turistajn dormĉambrojn. La etaj ĉambroj (4-5 m2) havas klimatizilon, televidilon kaj faldeblan matracon surplanke. La duŝejoj (aparte pagotaj), necesejoj kaj kuirejoj estas komunaj en ĉiuj konstruaĵoj. La enregistriĝo devas okazi inter la 15h00 kaj la 20h00 - ne eblas enregistriĝi post la 20h00! Post la enregistriĝo la ĉambroj restas 24 horojn/tage alireblaj. Ne estas servata matenmanĝo. La vilaĝo situas ĉ. 25 minutojn trajne/piede de la kongresejo. Eblas mendi nur ekde la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto, minimume 5 tagojn.
Loko en ĉambro: unupersona 21 EUR, dupersona 16 EUR.
21. Amasloĝejo. Por ricevi informojn pri la amasloĝejo, bv. kontakti la loĝigan servon de LKK: retadreso logxejo92@gmail.com; poŝtadreso SUZUKI Keiichiro, Hutoo-cho 405, Kouhoku-ku, Yokohama, 222-0031, Japanio.