Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2007dua bulteno › postkongresaj ekskursoj

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio
4 - 11 de aŭgusto 2007



DUA BULTENO

Postkongresaj ekskursoj

P1 Tokio, Nikko kaj Mito

12.08 Matena forveturo de la kongresejo al Tokio, kie ni vizitos la Edo-Muzeon, la Asakusa-Kannon-Templon, Kaminarimon-Pordegon kaj Arcade-Aĉetejon, kaj krozos la riveron Sumida. Lunĉo. Enhoteliĝo en Shinjuku Washington Hotel (adreso: 3-2-9 Nishi-Shinjuku, Shinjuku-ku, Tokio; tel. +81-33-343-3111).

13.08 Ekskurso en Tokio al la Meiji-Ŝinto-Sanktejo, Tokio-Turo, Nacia Parlamento, Imperia Palaco-Placo, Akihabara kaj Ameyoko-Aĉetcentro. Lunĉo.

14.08 Vojaĝo al Nikko, kie ni vizitos la Toshugu-Sanktejon kaj Rin-Noji-Templon. Lunĉo kaj enhoteliĝo en Utsunomiya Tobu Hotel Grande (adreso: 5-12 Honcho, Utsunomiya-shi, Tochigi; tel. +81-28-627-0111).

15.08 Vojaĝo al Mito, kie ni vizitos la Mashikoyaki-Ceramikaĵejon kaj Kairakuen-Parkon. Lunĉo, forveturo, alveno al Tokio (JR Tokyo Station je la 19h00) kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 785 EUR, dulita 645 EUR.

Ekstraj noktoj en Shinjuku Washington Hotel, Tokio: unulita 95 EUR, dulita 59 EUR.

P2 Tokio

12-a - 14-a de aŭgusto, 3 tagoj/2 noktoj

12.08 Ekveturo de la kongresejo al Tokio, kie ni vizitos la Tokio-Turon, Nacian Parlamenton, Imperiestran Palaco-Placon, Akihabara kaj Ginza. Lunĉo kaj enhoteliĝo en Shinjuku Washington Hotel (adreso: 3-2-9 Nishi-Shinjuku, Shinjuku-ku, Tokio; tel. +81-33-343-3111).

13.08 Ekskurso en Tokio al la Meiji-Ŝinto-Sanktejo, Asakusa-Kannon-Templo, Edo-Tokio-Muzeo kaj Ueno-Parko. Lunĉo.

14.08 Tago libera. Fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 495 EUR, dulita 415 EUR.

Ekstraj noktoj en Shinjuku Washington Hotel, Tokio: unulita 95 EUR, dulita 59 EUR.

Reen al la enhavlisto