Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2007dua bulteno › tuttagaj ekskursoj

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio
4 - 11 de aŭgusto 2007



DUA BULTENO

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 8-a de aŭgusto, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La prezoj inkluzivas lunĉskatolon. Ĉiuj ekskursaj aŭtobusoj estas altkvalitaj kaj klimatizitaj, krom se temas pri publikaj transportiloj.

E1 Tokio - Edo - Ueno - Bazaroj

Mardo kaj merkredo
Ekiro: 8h30 Reveno: ĉ. 19h30
Prezo: 58 EUR

La unua vizitata loko estas la Edo-Tokyo-Muzeo, kie la vizitantoj povos lerni pri la historio kaj kulturo de Tokio, ekkompreni la nuntempan urbon, kaj vidi la projektojn pri la estonto de la metropolo. Tie troviĝas diversaj artaĵoj, manlaboriloj kaj aliaj objektoj de diversaj epokoj, kelkaj originaloj kaj kelkaj perfektaj reproduktaĵoj. La ekskurso plu iras al la belega parko Ueno, kiu malfermiĝis al la popolo en la jaro 1873. En ĝi troviĝas multaj vidindaĵoj, interalie statuo de Saigo Takamori, grava persono de la periodo inter la fino de la Edo- kaj komenco de la Meiji-periodoj, kiu helpis starigi la Meiji-epokon en 1868. Sekve la ekskurso portos vin al du famaj lokoj por aĉetado en Tokio. La unua estas la aĉetstrato Ameyoko. La bazarstila strato estis loko de nigra merkato tuj post la Dua Mondmilito. Ameyoko estas mallongigo de Ameya Yokocho (dolĉaĵeja strato), ĉar tie vendiĝis multe da tiaj varoj. La alia loko estas Akihabara (mallonge: Akiba), konata pro siaj elektronikaj vendejoj. En la lastaj jaroj la regiono famiĝis ankaŭ pro tio, ke ĝi iĝis centro de vendado de Mangaj-historioj, komputilludoj kaj animadaj filmoj.

E2 Tokio - Tocho - Nacia Dieto - Sensoji - Nakamise - Nijubashi

Lundo kaj merkredo
Ekiro: 8h30 Reveno: ĉ. 17h30
Prezo: 55 EUR

La ekskurso unue iras al la 243-metrojn-altaj ĝemelturoj kaj apudaj konstruaĵoj, kiuj formas la metropolan registarejon de Tokio (Tocho). En la 45-a etaĝo de ambaŭ turoj troviĝas rigardejo kun belega vido al la urbego. La sekva loko vizitota estas la sidejo de la Nacia Dieto, parlamentejo finkonstruita en 1936 kaj plene farita el nur japanaj materialoj. Poste la ekskurso gvidos al la Sensoji-Templo (Asakusa Kannon), budhisma templo en la centro de la kvartalo Shitamachi (Malalta Urbo), fama pro la fakto ke la statuo de la diino Kannon, trovita de du frataj fiŝistoj en 628 en la rivero Sumida, eĉ post oftaj reĵetoj en la riverajn akvojn daŭre revenis al ili. La templo, la plej malnova en Tokio, estis finkonstruita en 645. La ekskurso pluiras al la tuj apuda aĉetstrato Nakamise, kie abundas japanaj suveniroj. Fine estos vizitata Nijubashi, la duobla ponto ĉe la imperiestra palaco. Ĝi estas la ĉefa enirejo al la imperiestra palaco kaj malfermiĝas nur en tre gravaj okazoj, kiel la imperiestra naskiĝtago kaj novjaro.

E3 Meiji Shinto - Toyota - Hamarikyu - Nijubashi

Merkredo
Ekiro: 8h00 Reveno: ĉ. 18h00
Prezo: 59 EUR

La unua vizitota loko estas la sanktejo Meiji Jingu, dediĉita al la spiritoj de la imperiestro Meiji kaj lia edzino, la imperiestrino Shoken. La ejo estis konstruita en 1920, kaj rekonstruita post sia detruo dum la Dua Mondmilito. Ĝi situas apud la bela parko Yoyogi, kaj dum la tuta jaro okazas en ĝi diversaj festoj. La ekskurso sekve iras al Odaiba Aria Toyota-Montrejo, loko kie evidentiĝas la graveco de Universala Dezajno, dezajno kiu provas minimumigi la diferencojn inter la manieroj laŭ kiuj diversaj individuoj uzas la produktojn. Poste estas tempo por iri al unu el la plej belaj ĝardenoj de Tokio, Hamarikyu. Ĝi estas la ĝardeno de feŭda sinjoro el la Edo-periodo, troviĝante apud la futurisma kvartalo Shiodome. Fine estos vizitata Nijubashi, la duobla ponto ĉe la imperiestra palaco. Ĝi estas la ĉefa enirejo al la imperiestra palaco kaj malfermiĝas nur en tre gravaj okazoj, kiel la imperiestra naskiĝtago kaj novjaro.

E4 Kawasaki

Merkredo
Ekiro: 8h00 Reveno: ĉ. 18h00
Prezo: 62 EUR

Tiu ĉi ekskurso iras al Nihon Minka-En, fascina subĉiela muzeo kun amasoj da tradiciaj popolaj domoj kiuj aĝas inter 200 kaj 300 jarojn. Ĝi estas unu el la plej grandaj muzeoj de popolaj domoj en Japanio. Inter la 25 konstruaĵoj en la parko, 7 estas konsiderataj kiel grava kultura propraĵo fare de la japana registaro. Sekve la ekskurso iras al la Taro Okamoto-Muzeo, kie estos montrataj la diversaj artaĵoj faritaj de Okamoto, kaj pere de ili eblos kompreni la proceson uzatan de li por kompletigi la pentraĵojn ene de sia mempensita temo "Kompreni la trajtojn de la vivo ene de si mem". Fine estos vizitata la Parko Yamashita, de kie eblas havi romantikan vidon al la havena ponto kaj haveno kun la diversaj ŝipoj kiuj trairas ĝian akvon. En la parko videblas ankaŭ kelkaj interesaj kulturinterŝanĝoj, kiel ekzemple la statuoj "La knabino kun la ruĝaj ŝuoj" kaj "La akvogardisto", tiu ĉi lasta donacita de urbo San Diego en Usono, kaj la "Hinda akvofontano".

E5 Kamakura

Merkredo kaj ĵaŭdo
Ekiro: 9h00 Reveno: ĉ. 19h00
Prezo: 65 EUR

La unua vizitota loko estas la templo Engakuji, kiu estas la plej granda Engakuji-skola templo de la sekto Rikai de Zen-budhismo. Ĝi estas la dua templo el la kvin plej grandaj temploj de Zen en Kamakura. La templo estis fondita en 1282, unu jaron post kiam la dua invado de la mongoloj estis haltigita. Sekve la ekskurso iras al la plaĝoj de Yuigahama, kiuj, belaj kaj famaj, pleniĝas dum la somero. Daŭrige estos vizitata la Granda Budho de Kamakuro, amida bronza Budho, la dua plej granda budha statuo en Japanio, kiu altas 13,35 metrojn. Ĝi troviĝas en la templo Kotokuin. Poste la ekskurso iras al la Hase-Templo, kie en la ĉefa konstruaĵo troviĝas la plej granda ligna statuo en Japanio, la statuo de la diino de indulgo Kannon, kun siaj 9,18 metroj. La statuo havas dek unu kapojn, kiuj reprezentas po unu la trajtojn de la dieco. Fine estos vizitata la sanktejo Tsurugaoka Hachimangu, la plej grava sanktejo en Kamakura. Ĝi estis fondita fare de Minamoto Yoriyoshi en 1063 kaj pligrandigita kaj translokita al sia nuna loko en 1180 laŭ peto de Minamoto Yoritomo, la fondinto kaj unua ŝoguno de la Kamakura dinastio.

E6 Hakone

Merkredo
Ekiro: 8h00 Reveno: ĉ. 19h30
Prezo: 78 EUR

La ekskurso iros al Hakone Sekisho-ato, loko kie la vojaĝantoj estis kontrolataj en la Edo-erao por eviti kontrabandon de armiloj kaj virinoj. La kontrolejo estas rekonstruita kun pupoj por montri la tiaman etoson. Poste la ekskurso iros al la lago Ashi (Ashinoko), kiu formiĝis antaŭ tri mil jaroj post la lasta erupcio de la vulkano Hakone. La plej belaj vidaĵoj de la lago kun la Fuĵi-Monto kiel fono estas el Moto-Hakone, el la Hakone Palaca Ĝardeno kaj el la boatoj kiuj krozas sur la lago. Ankoraŭ ĉe la monto estos vizitata Owakudani, loko kun varmaj fontoj kaj riveroj kaj sulfuraj gasoj. La sanigaj efikoj de ovoj boligitaj en tiuj sulfuraj akvoj laŭdire plilongigas la vivon je sep jaroj.

E7 Fuĵi-Monto

Merkredo kaj vendredo
Ekiro: 7h30 Reveno: ĉ. 20h00
Prezo: 66 EUR

Tiu ĉi ekskurso iras al la famega Fuĵi-Monto, la simbolo de Japanio. Unue ni iras al Kawaguchiko, termobaneja restadejo, la plej facile atingebla loko survoje al la Kvin Lagoj de Fuĵi. De tie ni prenas la linion Fuĵi-Subaru, kiu iras ĝis la kvina nivelo de la monto, je 2305 metroj, en 40 minutoj. Dum la 30-kilometra vojaĝo ni raviĝas pri la ĉirkaŭa naturo, la lagoj, alpoj, kaj la okpinta monto Yatsugatake.

Reen al la enhavlisto