

UN proklamis la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj, rekonante, ke "vera plurlingvismo antaŭenigas unuecon en diverseco kaj internacia interkompreno".
Koïchiro Matsuura, ĝenerala direktoro de Unesko, siavice parolis pri la "decida graveco" de lingvoj por "la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj". Li vidas strategian rolon por lingvoj en la antaŭeniro al "daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka". La identeco-donan funkcion de lingvoj li nomas nepra por la paca kunekzisto de individuoj kaj homgrupoj.
Ĉio ĉi eĥas la valorojn de la E-komunumo, kiujn oni trovas ekz. en la Praga Manifesto, i.a. la celojn de lingva demokratio, efika multlingva edukado, savtenado de lingva diverseco, kaj la pli ambicia celo de homa emancipiĝo. Tiel, la temo de nia UK, "Lingvoj: trezoro de la homaro", akordiĝas kun la Jaro de Lingvoj.
Laŭ Matsuura, "en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7 000 lingvoj de la mondo povos malaperi. Nun malpli ol kvarono el ili estas uzata en lernejoj kaj interreto, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero." Li emfazas la bezonon de lingvopolitiko kiu ebligu "la uzon de [la] gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo." Multaj el ni konsentas kun li, ke alfrontas la homaron katastrofa kultura malriĉiĝo. Sekve ni invitas vin pripensi tiun ĉi temon, i.a.:
A. Giridhar Rao
agiridhar.rao
gmail.com