Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2009dua bulteno › programeroj dum uk
UK-2009, Bjalistoko, Pollando, 25.07-01.08.2009

DUA BULTENO

Programeroj dum UK

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA.

Dum la UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj de ILEI/UEA. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika testo, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika testo rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio, anticipa sinanonco estas konsilinda. Anoncu vin, prefere antaŭ la 15-a de junio 2009, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), s-ro Reza Torabi (torabirezaCHEgmail.com; Apt. 1, No: 65, Kh: Arian Mahmudi, Kh: Dabestan, Seyyed Khandan, IR-1631675613 Tehran, Irano), kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamenkotizon (40% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato) al UEA-konto ilek-a. Kaze de neprezentiĝo aŭ nesukceso en la gramatika testo, oni rericevos 50% de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke ĉe la ILEI-budo en dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato. Detalajn informojn pri la ekzamenoj, inkluzive de specimenaj testoj, oni trovas en la Gvidilo al Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (3-a eld., 4,50 EUR). Bazaj informoj pri la ekzamenoj kaj specimenaj testoj troviĝas ankaŭ ĉe http://www.edukado.net/ekzilei.jsp.

Lingvoekzercado kun edukado.net. Post la granda sukceso atingita dum la pasintjaraj UK-oj, edukado.net denove gvidos paroligajn kursojn por la partoprenantoj de la UK. La du paralelaj kursoj – kiuj okazos dufoje tage dum kvar tagoj el la UK-semajno, do entute ok fojojn – estas celataj por komencantoj kaj meznivelaj parolantoj de la internacia lingvo. La programojn gvidos la konataj Esperanto-pedagogoj s-ino Katalin Kováts kaj s-ro Sylvain Lelarge.

Cseh-Seminario: “Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui ĝin”, oni kutime diras en Esperantio. Jen, do, ŝanco konatiĝi kun la fama metodo iniciatita de Andreo Cseh kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Henrik Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano kaj Lidja Zamenhof. La seminario estas destinita al instruistoj, kiuj deziras lerni la metodon aŭ akiri ateston pri ĝi. La seminarianoj devas havi la libron Baza Cseh-Kurso (aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA). La partopreno estas aparte pagenda. La kotizo estas 50 EUR por loĝantoj de landoj de la A-kategorio, por B-landanoj 35 EUR. Detalaj informoj kaj aliĝiloj estas riceveblaj ĉe la organizantoj: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; iesperantoCHEversatel.nl.

reen al la enhavo