
La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 29-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La prezoj inkluzivas enirbiletojn kaj tagmanĝon. Ĉiuj ekskursaj aŭtobusoj estas altkvalitaj kaj klimatizataj.
E1 La regiono de Narew
Merkredo 8h00 – 18h00 Prezo: 44 EUR
Dum la ekskurso oni vizitos: la imponan 18a-jarcentan barokan palacon, somerdomon de la familio Branicki en Choroszcz; la Nacian Naturparkon de Narew, kiu kovras la marĉan valon de la rivero Narew nomatan Pola Amazonio; la sidejon de la Naturparko, en vilao en Kurowo. La programo inkluzivas mallongan promenon sur pas-tabuloj konstruitaj super la marĉa surfaco kaj viziton al la unua Eŭropa Vilaĝo de Blankaj Cikonioj – Pentowo (en unu el la bienoj troviĝas 27 cikoniaj nestoj). Posttagmeze oni vizitos Tykocin, nomatan la Perlo de la Pola Baroko. Monumentoj bonstate konservataj estas atestantoj, ke judoj estis pli ol duono de la loĝantaro. Tie estas la dua plej malnova sinagogo en Pollando.
E2 La Valo de Biebrza
Merkredo kaj vendredo 8h00 – 17h00 Prezo: 44 EUR
Por naturŝatantoj.Tiu ĉi loko estas unika en Eŭropo pro siaj marĉoj, torfejoj kaj ege diversspeca faŭno, ĉefe birdoj. La naturparko estas oficiale akceptita kiel unika marĉaro en monda skalo kaj protektata per la Konvencio de Ramsar. La Biebrza Valo rolas ankaŭ kiel ŝirmejo por birdaj specioj unikaj en Eŭropo: proksimume 270 specioj estis rimarkitaj, kaj inter ili 181 sin reproduktadas en la valo. Ĉiuprintempe la rivero Biebrza disfluas sur proksimajn kampojn kaj herbejojn, kreante grandajn lagojn. La plej granda simbolo de la Biebrza Naturparko estas la alko, sed la loko estas same ŝatata de kastoroj. Inter la vidindaĵoj estas la iama rusa fortikaĵo en Osowiec.
E3 Sur la Tatara Vojo
Merkredo kaj ĵaŭdo 8h00 – 18h00 Prezo: 44 EUR
La Podlaĥia Tatara Vojo trairas la areon, iam multnombre loĝatan de polaj tataroj. Dum la ekskurso la partoprenantoj ekscios pri naciaj minoritatoj en Pollando. Ĝi komenciĝos en la belege situanta Supraśl, en la koro de la Arbaro de Knyszyn. Tie unu el la plej interesaj celoj de la ekskurso estos la moderna plurrimeda Muzeo de Ikonoj. Arbo-kolekto en Kopna Góra kaj la arbo-ĝardeno en Poczopek videbligos ekzemplojn de la flaŭro de la Arbaro de Knyszyn. Sekve, la vojo gvidas al Krynki – tipa urbeto de Podlaĥio. En Kruszyniany, fine de la ekskurso, oni proponos al la partoprenantaro tradiciajn tatarajn pladojn kaj viziton al la moskeo kaj al la islama tombejo (mizar). Bv. atenti ke por eniri en la moskeon la kruroj devas esti kovritaj, kaj virinoj devas kovri ankaŭ la kapon!
E4 Laŭ la rivero Bug
Mardo kaj merkredo 8h00 – 20h00 Prezo: 47 EUR
La ekskursa vojo iras tra pitoreska verda pejzaĝo el Bjalistoko al la sudo de Podlaĥio. La urbeto Drochiczyn, ĉe la bordo de Bug, estis la unua ĉefurbo de Podlaĥio. Survoje oni vidos kelkajn interesajn katolikajn kaj ortodoksajn preĝejojn kaj monaĥejojn, la restaĵojn de mezepokaj kvartaloj de kelkaj urboj, la aparte belan riverbordan urbeton Mielnik, kaj la plej gravan ortodoksan sanktejon en Pollando: la Sanktan Monton Grabarka kun krucoj. Por tiu ĉi ekskurso estas antaŭviditaj tagmanĝo kaj krozo laŭ la rivero Bug.
E5 Sur la Ekumena Vojo
Merkredo 8h00 – 18h00 Prezo: 42 EUR
La Podlaĥia Vojevodio estas fama pro sia kultura kaj religia diverseco. Tiun ĉi ekskurson ni rekomendas al tiuj, kiuj interesiĝas pri la religia arkitekturo. La partoprenantoj vizitos kolorplenajn lignajn ortodoksajn preĝejojn kaj katolikajn konstruitajn laŭ variaj stiloj. La ĉiĉerono prezentos la kulturan abundecon de la iama Bjalistoko, la ikono-metiejon, kaj la Landon de Malfermaj Fenestro-Kovriloj, arkitekture unikajn vilaĝojn disĵetitajn en la Valo de Narew, en kiuj abundas riĉe ornamitaj fenestroj, pitoreskaj anguloj, kaj fenestro-kovriloj de la lignaj domoj, preĝejoj kaj kapeloj.
E6 Lando de bizonoj
Lundo kaj merkredo 8h00 – 18h00 Prezo: 57 EUR
Dum la ekskurso la partoprenantoj vidos la unikan lignan arkitekturon de la podlaĥiaj vilaĝoj kadre de la Lando de Malfermaj Fenestro-Kovriloj, kaj la ortodoksan katedralon kun impona akustiko en Hajnówka, kiu famiĝis kiel loko de la Ortodoksa-Religia Muzikfestivalo. Oni vojaĝos per mallarĝaŝpura trajno el Hajnówka al Topiło. Poste, per vizito al la Bestorezervejo kaj al la moderna Naturmuzeo, la partoprenantoj ekkonos la lastan praarbaron en Eŭropo: la Arbaron de Białowieża, lando de eŭropaj bizonoj.