Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio

starta paĝokongresoj iik 2003 › bazaj informoj

Kongresoj

Internacia Infana Kongreseto 2003

Ĉar ni kredas ke…

…okazas la 35a Internacia Infana Kongreseto en Lerum, Svedio, de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2003

Infanoj atendataj en la nordo

Du jarojn post la grandega Infana Kongreseto en Zagrebo, okazos denove IIK. Ĝi realiĝos en apudlaga feria centro Knappekulla, en la komunumo Lerum, 18 kilometrojn oriente de Goteburgo. Loĝigo okazos en seso da lignaj dometoj, en ĉambroj kun inter 1 kaj 8 litoj. Aparta domo provizas manĝsalonon kaj kunvenejon. Ĉiuj domoj estas apudaj, kaj situas nur cent metrojn for de la lago Lilla Stamsjöm (eta balbut-lago), kie eblas naĝi.

La lago havas sablan fundon kaj puregan akvon. Apude estas arbaro, kie eblas trovi kaj pluki bongustajn mirtelojn kaj diversajn fungojn (kantarelojn). Apude troviĝas farmbienoj kun ĉevaloj. Estas ekstere tabloj, benkoj, kradrostejo kaj sporta tereno. Ĝi estas trankvila loko, sed ne tute izolita. La loĝigo estos konvena sed modesta. Infanoj devos kunporti proprajn lit-tukojn kaj ban-tukojn. Ekskurs-planoj estas en preparo.

Inter eblaj programeroj estas manlaboroj, muzikado, kukbakado, paperfaldado, kvizoj kaj skeĉumado, dum ekstere estos sportoj, promenoj kaj akvo-ludoj. Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por ĉiu kvino da infanoj, kun almenaŭ unu sveda lokulo). En la kuirado eblos atenti la dietajn bezonojn/dezirojn de infanoj.

La kotizo kovras kostojn de transporto, restado, tri manĝoj tage kaj programo de la vespero de la 26a de julio ĝis la mateno de la 2a de aŭgusto. Ĝi inkluzivas neniun asekuron, kiun la gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antaŭpago de 149 eŭroj al la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies alvendato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda plejlaste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso.

Pagmanieroj (pere de UEA)
La listo de UK-IIK-perantoj

La kotizoj en eŭroj:

A- kaj B-landoj laŭ la UK-difino:

Limoj A-landoj B-landoj
31-jan 2003 195 165
31 mar 2003 225 195
31 majo 2003 245 215
poste 275 245

Ni akceptas nur infanojn, kiuj jam komprenas kaj parolas Esperanton; tiuj povas veni el E-familioj aŭ lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas aŭtomatan kaj senpagan aliĝon al la UK. Estas je dispono nur kvardek lokoj.

Reta aliĝilo

Elŝutebla aliĝilo (PDF)

Kontakt-adresoj:

Stefan MacGill
Pannonia u. 30 / I / 6
HU-1136 Budapest,
Hungario
tel. (+36 1) 349-5207
<stefan.macgill@galamb.net>

Centra Oficejo:
Nw. Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam, Nederlando
<uea@uea.org>

Malaliĝoj:

Kaze de skriba malaliĝo al la komisiito aŭ la CO antaŭ 31 majo 2003, la pagita sumo estos redonita minus 30 EUR por ĉiu infano. Aliĝo estas, sub certaj kondiĉoj kaj post interkonsento, transigebla al alia infano.

Lasta ŝanĝo:
2003-05-01
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/iik2003/index.html