
Isabella Spång
Tie
ĉi logas Peppe. Li estas malgranda rato. Li havas fridujon, librobreton,
bildon, fenestron, tapiŝon kaj liton. Li havas florojn apud la fenestro.
Ekstere brilas la suno. En la fridujo trovigas fruktosuko, fromaĝo, glaciaĵo, kukoj, ovoj kaj fruktoj. Sur la bildo troviĝas unu kato.
Ĝi estas la plej bona amiko, Vilfred, de Peppe.
Peppe legas multajn librojn pri faktoj kaj diversaj fromaĝoj. Li havas unu lampon, kiu lumigas la tutan ĉambron hele. Tiu ĉi estas eta prezento pri malgranda rato.
2003, marto 19.
Ariadna Garcia Gutierrez
Mi parolos al vi de miaj bestoj, kiujn mi havas hejme. Mi komencas dirante ke mi havas koketon kaj ĵikoteon. Estas tre agrable por mi prizorgi pri tiuj bestoj ĉar mi amas multe la naturon. Tiuj animaloj manĝas multajn aferojn, la koketo manĝas vegetaĵojn, farunon, panon malsekan, tiujn ĉi aferojn manĝas mia koketo, kaj mia ĵikoteo manĝas fiŝon kaj multajn aliajn viandojn. La manĝaĵo kiun mi donas, ili ŝatas multe, ĉar tio estas kion ĝenerale ili manĝas. Tiuj animaloj kreskas multe dependante de l'manĝaĵo kiun mi donas kaj la bredado. Tiuj du bestoj faras nenion ĉar estas ne danĝeraj, ili faras nenion ĉar estas tre trankvilaj. Vi kredos ke mi estas stulta kiam vi legos ĉi tiun leteron sed mi preskaŭ ĉiam parolas kun mia koketo kaj mia ĵikoteo kaj mi faras tion ĉar mi sentas min feliĉa, ĉar de iu manero ili respondas al mi, mi ankaŭ ludas kelkfoje kun la du.
Tutkore salutas: Ariadna
Mi estas SIGMOND Rita kaj mi naskigis en Kluĵo, Rumanio, la 18-an de aŭgusto 1990.
Mi aŭdis pri Esperanto de mia baptopatrino, kiu estas esperantistino de pli ol 40 jaroj. De ŝi mi komencis lerni la Internacian Lingvon antaŭ du jaroj.
Mi estas hungara knabino en la sesa klaso kaj krom mia gepatra lingvo mi lernas en mia lernejo la rumanan, la anglan kaj la germanan lingvojn. Laŭ mia opinio Esperanto estas pli facila lingvo ol la aliaj, pro tio mi ekŝatis ĝin.
Multajn korespondamikojn mi havas, kun kiuj mi korespondas, ekzemple el Japanio kaj Aŭstralio.
Mi esperas, ke kiam mi iros al Svedio kaj mi partoprenos la IIK-n, mi renkontiĝos kun kelkaj korespondamikoj, sed mi esperas, ke mi akiros novajn amikojn kaj amikinojn.
Kluĵo, 2003 SIGMOND RITA
Mi havas novan domon de Playmobil. En la domo estas banĉambro, dormoĉambro, manĝoĉambro, kaj ĉambro de bebo.
En nia antaŭa domo, mi kaj Florian bredis helikojn. Ili faris multajn bebojn. Ni reliberigis ilin al la naturo, kaj ili foriris rapide. Mi estas kontenta ke ni faris tion por la helikoj. Ni havis multajn familiojn de helikoj.
Kiam mi estis 7-jara, mi rompigis mian piedon. Kun mia rompita piedo, mi marŝis ankoraŭ 5 km. kaj poste mi havis gipson dum 6 semajnoj.