
Ĝenerale
Limdatoj
Organizantoj
Aliĝo kaj aliĝilo
Kotizoj: kategorioj, rabatoj
Konfirmilo
Kiel kaj al kiu pagi?
Reguloj kaj kondiĉoj pri kongresaj mendoj kaj pagoj
UK okazas ĉiujare en alia lando, kaj ĝin organizas UEA. Por partopreni
necesas aliĝi ĉe la landa peranto aŭ rekte ĉe la Centra
Oficejo de UEA en Roterdamo. Aliĝoj sen kotizpagoj ne validas. La
kotizo kovras nur la rajton partopreni la kongresan programon, sed neniun
el la servoj: transporto, asekuro, loĝado, manĝoj k.s., pri kio
zorgas la partoprenantoj mem. UEA kaj LKK proponas oferton de elektitaj
loĝejoj kaj ekskursoj (foje ankaŭ de transporteblecoj, manĝo-aranĝoj
kaj aliaj servoj). La kongresanoj povas mendi ĉe UEA aŭ mem zorgi
pri siaj vojaĝaj kaj loĝigaj aranĝoj, laŭ propra elekto.
Ĉiuj aliĝintoj ricevas broŝuron Dua Bulteno, kun detala oferto
de loĝigo, ekskursoj kaj aliaj servoj. Ekde januaro de la kongresa
jaro la oferton oni povas konsulti ankaŭ rete ĉe http://www.uea.org/kongresoj.
UEA kaj LKK klopodas kunmeti la plej konvenan, plej kvalitan kaj laŭeble
la plej malmultekostan oferton sed ja povas garantii liveron nur de la servoj
priskribitaj kaj ofertitaj en la Dua Bulteno. UEA ne povas ĉiam garantii
ke la oferto en la Dua Bulteno estos ankaŭ la plej avantaĝa el
ĉiuj vidpunktoj por ĉiuj kongresanoj, interalie pro tio ke oni
ja devas kunmeti ĝin relative frue (post kio povas okazi diversaj ŝanĝoj
en la merkato).
supren
Aliĝoj: Limdato por aliĝi estas
la 15-a de junio de la kongresa jaro. Post tiu dato oni aliĝu
surloke, dum la unua tago de la Kongreso. Mendoj:
Por mendi loĝejon aŭ ekskursoj oni faru siajn mendojn antaŭ
la 1-a de majo de la kongresa jaro. Kiel dato de aliĝo aŭ
mendo validas la dato de la ricevo de pago ĉe UEA.
supren
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas la plej granda, la plej kompleta
kaj la plej impona manifesaĵo de Esperanto-kulturo dum la jaro. Ĝi
okazas ĉiujare en alia lando, kaj ĝin organizas UEA, asiste de
lokaj E-instancoj: Landa Asocio de UEA aŭ ĝia regiona filio. La
preparojn kunordigas Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, dungita oficisto
deĵoranta ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Surloke, do
en la kongresa lando kaj urbo mem, pri la organizado zorgas LKK - Loka Kongresa
Komitato, korpo nomita de la Estraro de UEA kaj respondeca al ĝi.
La centra administrado de UK okazas en la CO en Roterdamo, kaj tial ĉiujn
korespondaĵojn necesas direkti al Roterdamo, neniam al LKK.
Oni nepre ne skribu al la adreso de la Kongresejo, tie kutime ne troviĝas
esperantistoj.
supren
Por povi partopreni en UK necesas unue aliĝi. Por tio ekzistas apartaj
formularoj, nomataj aliĝiloj. La aliĝiloj estas distribuataj tra
tuta Esperantio. Ilin ricevas ĉiuj Individuaj membroj de UEA (IM),
oficialaj perantoj de UEA (vidu la adresojn en la Jarlibro, Unua Bulteno
kaj la Dua Bulteno. La aliĝiloj estas konsulteblaj ankaŭ rete.
supren
Kelkfoje ekzistas apartaj aliĝiloj por diversaj aliĝkategorioj,
depende de la kotiztarifoj. UEA tradicie distingas inter du aŭ tri
kategorioj de landoj: A - ekonomie evoluintaj landoj de Okcidenta Eŭropo,
Usono, Japanio, Koreio, Aŭstralio k.s.; B - subevoluintaj landoj de
Orienta Eŭropo kaj la cetero de la mondo; C - la kongreslando mem kaj
(eventuale) samregionaj landoj. (Kategorio C ne ĉiam ekzistas, sed
nur laŭ aparta decido de la Estraro en kazoj kiam tio montriĝas
necesa). Ekzistas specialaj rabatoj por IM de UEA, gejunuloj, komitatanoj,
handikapitoj kaj kunuloj/partneroj. La detalojn oni povas vidi sur la dorsflanko
de la aliĝilo. La alteco de la kotizo ankaŭ dependas de frueco
de la aliĝo: ju pli frue, des pli avantaĝe.
supren
La aliĝintoj ricevas konfirmon pri sia aliĝo. Temas pri kolora
poŝtkarto, kiu de unu flanko havas tekston kun gravaj bazaj informoj
pri la aliĝo (vd. flanko
1, flanko 2) kaj ĉe
la adresa flanko gravas noti la etikedan supran dekstran angulon, kiu indikas
la Kongresan Numeron (kvarciferan).
supren
Estas pluraj manieroj pagi, kaj ili estas menciitaj sur la aliĝiloj
kaj en la koncerna sekcio de la Dua Bulteno. Gravas noti ke ekzistas du
grupoj de kontoj: la kongresaj kaj tiuj de UEA. Pagante al la kongresaj
kontoj (ABN-AMRO Banko kaj Poŝtbanko), al la kongresaj
perantoj aŭ al LKK (nur loĝantoj de la kongresa lando en iuj
jaroj) vi certigas rapidan trakton de via pago kaj mendo. Simile estas se
vi pagas pere de via UEA-konto. Pagante al iu el la kontoj de UEA en Nederlando,
Belgio, Svedio, Germanio aŭ Svislando, per kreditkarto, ĉeko aŭ
alia maniero bv. konsideri ke la alveno kaj traktado de via pago/mendo povas
iom prokrastiĝi pro administraj kialoj. Se eblas kaj konvenas, ni konsilas
pagi per UEA-kontoj aŭ tra la kongresaj kontoj. Pli da detaloj pri
pagoj vidu en la Jarlibro kaj en la koncerna ekscio de la Dua Bulteno, kaj
rete ĉe www.uea.org
supren
Ekzistas diversaj reguloj, kondiĉoj kaj utilaj detaloj sciendaj pri la kongresaj mendoj, kiujn oni konsultu antaŭ ol fari la kongresajn mendojn. Vidu pdf-dosieron.