
En landoj kun peranto de UEA, ni rekomendas uzi tiun plej facilan vojon por kotizoj, UK-aliĝoj ktp. Ĉiam klare indiku la celon de via pago! Jenaj rimedoj ekzistas por rekte pagi al UEA:
Poŝtobankoj: En Nederlando la konto estas nome de Universala Kongreso de Esperanto, Rotterdam. En la aliaj landoj la kontoj estas nome de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.
Bankoj: 42.69.01.444 ĉe ABN AMRO Bank, Postbus 949, NL-3000 DD Rotterdam (IBAN: NL86ABNA0426901444 BIC/SWIFT: ABNA NL2A).
(Bonvolu aldoni 7 eŭrojn pro la banka depreno. En EU kelkfoje ne plu necesas - bv. informiĝi en via banko).
Ĉekoj: Plej konvenaj estas ĉekoj en eŭroj, usonaj dolaroj aŭ britaj pundoj. Bv. aldoni 10,00 eŭrojn por bankkostoj.
Kreditkartoj: UEA akceptas Eurocard/Mastercard/Access, American Express kaj Visa/Carte Bleue/JCB. Atentu, ke se vi pagas kreditkarte libroservan fakturon aŭ kongresan mendon, UEA devas plialtigi la sumon pagotan je 5% pro administraj kostoj, tiel ke ĉe grandaj sumoj, pago per banka ĝiro aŭ ĉeko ofte kostas malpli. Se vi pagas kreditkarte UEA-membrokotizon, kotizon de Societo Zamenhof aŭ Patrono de TEJO, aliĝkotizon de Universala Kongreso, donacon al UEA, aŭ abonon al Esperanto, Kontakto aŭ TEJO-Tutmonde, debetiĝas al vi nur la kotizo aŭ donaco, sen aldono de 5%. Por pagi kreditkarte, necesas:
Ekzistas sekura servilo en la retejo www.uea.org per kiu oni povas protektite sendi la kreditkartajn informojn al la CO. La sekura pagoformularo atingeblas el la parto Aliĝoj: http://uea.org/alighoj/ kaj estas aŭtomate proponata en la retejaj aliĝ- kaj mendformularoj.
PayPal: Nun eblas uzi PayPal por pagoj al UEA (favore al la retadreso "financoj@co.uea.org"). Estas 5%-a administra aldonkosto, same kiel rilate kreditkartajn pagojn, kun la samaj esceptoj; detalojn vidu ĉi-supre.
Monbiletoj: Ne ĉiuj biletoj estas ŝanĝeblaj en Nederlando; kelkaj nur je kurzo ne simila al la oficiala kurzo en la lando de emisio.
Internaciaj respondkuponoj: Valoro en Nederlando: 0,89 eŭrojn. Nepre necesas, ke ili estu ĝustaloke (maldekstre) stampitaj.