
havas membrojn el 11 landoj. Kunordigas la komisionon Aime-Florent Ntoto Zola el DR Kongo. La komisionanoj estas Antoine Kouablan Kouassi (Eburbordo; eksteraj rilatoj), Emile Malanda (DR Kongo; rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj), François Hounsounou (Benino; Afrika Oficejo, TEJO, ILEI), Jeremie Sabiyumva (Burundio; informado al ne-esperantistoj), Adje Adjevi (Togolando), Charles Alofa (Benino), kaj Jean Codjo (Benino/Kanado).
Ekzistas, krome, relativa kvanto da helpantoj kaj en Afriko kaj ekster Afriko. Por administri la Afrikan Agadon estis fondita la Afrika Oficejo de UEA.
La laboro por Esperanto en Afriko estas financata pere de la Afrika Fondaĵo. Se vi volas sendi kontribuojn, kontaktu UEA info@uea.org.
TTT-ejoj:
Retpaĝaro de la Afrika Oficejo
en UEA.ORG
Retejo pri Afrika Agado
La ĉeesto en ĉi tiu listo celas havi nur informan valoron. La statuso de ĉiu asocio listigita dependas de la decidoj de la kompetentaj organoj.)