Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 februaro › fortalezo

Revuo Esperanto

Nikola Raŝiĉ

Fortalezo konkeris parton de mia koro

Eŭropanoj ofte estas ofenditaj kiam ekstereŭropanoj kredas ke Kopenhago estas en Nederlando aŭ ne distingas inter Slovakio kaj Slovenio. Tamen ni apenaŭ konscias kiom minora estas nia propra kono de fora geografio. Ĝis antaŭ kvin jaroj mi eĉ ne aŭdis ke ekzistas Brazila ŝtato Cearao.

Ĝian ĉefurbon, Fortalezo, mi fakte ne rimarkis sur la mapo, je kelkaj gradoj sub la ekvatora linio.

Tamen dum lastaj kelkaj jaroj tiuj du terminoj - Cearao kaj Fortalezo - ĉiutage aperas en mia vivo kaj en mia vortaro. Ne pasas tago sen pluraj retmesaĝoj de tie, kaj ne pasas eĉ horo sen pensi pri tiu mondoparto. Ne nur pro mia laboro kiu ligas min kun Fortalezo kaj Cearao ĉiutage, kiel kongres-organizanto, sed ankaŭ ĉar ili konkeris apartan lokon en mia koro. Mi tute ne dubas ke tio okazos al ĉiuj kiuj vizitos Cearaon kaj Fortalezon okaze de la 87-a UK.

Mi kredas ke apenaŭ povas ekzisti loko pli simila al paradizo sur la tero ol tiu. Ideala klimato, ĉiam suno, sed neniam tro varme. Belegaj plaĝoj priondumataj de la maro, kiu neniam tro ŝtormas, ondumetas ja sed ne ekstreme.

La akvo estas de ideala varmeco kaj abundas je ĉiaj marestaAoj, kiujn oni baldaŭ trovas sur la tabloj de cearaanoj en formo de nerezisteble bongustaj manĝoj. Palmoj, ekzotikaj fruktoj ĉie ĉirkaŭ vi. Eĉ pluraj dolĉakvaj lagetoj kaj lagunoj ekzistas.

En la interno sterniĝas la monto Guaramiranga kun pluraj urbetoj kaj vilaĝoj, kaj ripozdomoj de fortalezanoj: unu el la plej ravaj lokoj kiujn mi iam ajn vidis. ii prezentas majstroverkon de kunagado inter la tropika arbarego, abunda sunlumo kaj akvoj kiuj fluas tra la rojoj, riveretoj kiuj spektakle ŝprucas el kataraktoj. Foje veninte tien oni ne volas reveni al la t.n. "civilizacio". Se mi vere "lasis mian koron" ie en tiu regiono tio estis en Guaramiranga.

Eble mi enamiĝis al Guaramiranga nur ĉar ĝi estas iom aparta en la pejzaĝoj de Cearao. La plej famaj aferoj tie tamen estas la plaĝoj: antaŭ ol mi vizitis Guaramirangan mi havis grandan problemon elekti kion mi pleje ŝatis. Ĉu estis tio la dunoj de Kumbuko kun la apuda belega Banana Lago ĉirkaŭita de arbaroj, ĉu la absolute ekstertera pejzaĝo de Jericocoara - ŝajne nenie en la mondo oni povas tiel profunde senti la malstreĉigan ripozflaron en la aero, kiel tie. Mi ankaŭ ne povas forgesi Morro Branco kun ĝia unika naturfenomeno - sabloj en diversaj koloroj kaj la apudan Praia das Fontes kun multnombregaj akvofontoj kiuj verŝiĝas al la maro. Kaj ja, Lagoinha: plaĝo kies fotoj, pro la aparta beleco de tiu loko, fakte servas kiel "la" imagoj de Cearao. Proksime al la urbo troviĝas Plaĝo de Futuro, kie oni povas pasigi tute neforgeseblajn momentojn.

Nu, plaĝoj, plaĝoj - ĉu tio ne tedas foje? - Mi ja aŭdis tiun demandon, sed tion povas diri nur homoj kiuj ne konas Brazilon. Ili ne povas kompreni kial ekz. oni ofte mencias plaĝojn kiel Kopakabano aŭ Ipanemo... en Rio, aŭ Iracemo en Fortalezo, ĉar la eksteruloj ne komprenas kiel gravan rolon plaĝoj ludas en la socia vivo de brazilanoj. Ĉio, ja preskaŭ ĉio grava okazas tie. Kaj kiam cearaanoj ne ĝuas siajn plaĝojn ili ja promenas matene aŭ vespere sur Beira Mar, tiu nepriskribebla apudmara ĉefvejno de Fortalezo. Aparte vespere oni ne rajtas foresti de tie.

Kaj fine, la urbo Fortalezo mem. Oni ja devas almenaŭ foje en la vivo viziti ĝin. Ĝi donas alian bildon pri Brazilo ol estas kutime en mia lando. Oni tuj pensas pri Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo aŭ BrazilioE sed apenaŭ iu pensas pri preskaŭ anonima landeto Cearao. Nu, landeto! Ĝi ja estas granda kiel kvar Belgioj aŭ Nederlandoj, kiel tri Danlandoj, aŭ proksimume kiel Irlando. Landeto ĝi ne estas! Kun siaj pli ol 7 milionoj da loĝantoj ankaŭ en Eŭropo ĝi estus serioza geografia nocio. Interne iom seka, la lando estas akvumata per ŝvito de siaj diligentaj kamparanoj, sed en la marbordo floras la turismo. Hoteloj kreskas tie pli rapide ol la palmoj, investoj pluvas, kaj ĉie oni konstruas, konstruas. Regas optimismo kaj la homoj ŝajne vidas bonajn perspektivojn. La turismo bone kongruas kun ĉefe agrikultura interno, kiu provizas nutraAon por la kreskanta marborda turismo.

,io tio, apud la tradicia afableco de brazilanoj, kreis karakteron de cearanoj, konataj kiel malstreĉaj kaj elkoraj simpatiuloj kiuj tuj konkeras la korojn de siaj gastoj. Ili fakte estas la plej granda kapitalo de tiu belega urbo kaj la plej granda garantio ke la turismo tie havas brilan futuron. La nivelo kaj kvalito de servoj tie apenaŭ estas renkontebla aliloke. Rapida, digna, neta, kaj la fakturoj kaj la ŝanĝmono ĉiam precizas. Neniam mi spertis ian ajn malkorektaĵon pri tio, sed ja krome, ekstran esceptan afablecon ja ĉie. Gastojn oni traktas tie preskaŭ intime.

Fortalezo kreskas ĉiutage ankaŭ kiel internacia kongresurbo, kaj nia kongreso estas nur unu el la multaj kiuj nun celas tien. Tamen la esperantistoj ricevis escepte fortan subtenon de la lokaj aŭtoritatoj. Tion oni povas danki unuavice al la multjara kaj altkvalita laborego de niaj samideanoj. Ĉie, ĉie tra la urbo oni aŭdas pri E-o, oni komentas pri ĝi kaj ĝi estas ordinare traktata kiel bonega afero. Jen alia kialo veni al Fortalezo: por senti sin tie tute hejme kiel esperantisto kaj por renkonti tiujn senlacajn semantojn. Ni ĉiuj povus lerni de ili.

Jen nur kelkaj el multaj nombreblaj kialoj viziti Fortalezon. Baldaŭ en la kongresa numero de la revuo vi povos legi multe pli. Ni ja ofte aŭdas plendojn ke la movado estas tro eŭropeca, sed kiam venas la okazo amase maleŭropumi oni aliĝas modeste. Venu amase al la 87-a UK por subteni Esperanton kaj subteni niajn samideanojn en tiu granda kaj admirinda lando. Se vi venos vi estos ekstre premiita diversmaniere.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/februaro/fortaleza.html