Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 januaro › informi pri ideo

Revuo Esperanto

Informado

Informi pri la ideo

De Andrej Grigorjevskij

Tre ofte ni informas pri Esperanto prezentante niajn atingojn, eldonitajn librojn en Esperanto, ni mencias radiostaciojn, Universalajn Kongresojn ktp. Ofte tio estas farata per tre belaj kaj amase dissendataj informiloj. Sed ial tio preskaŭ ne helpas al la movado pligrandiĝi. - Kial?

En nia historio ekzistas interesa fenomeno pri la kvanto de novaj esperantistoj kaj gravaj atingoj. Se oni analizas tiujn ciferojn, oni trovas, ke ... la plej granda kresko estis komence. Antaŭ la 26-a de julio 1887 nur Ludoviko Zamenhof parolis la de li kreitan lingvon. Iam poste frapis lian pordon Antoni Grabowski kaj okazis la unua en la historio interparolo en Esperanto. Da E-parolantoj jam estis du, aŭ, do, 200-procenta kresko! Verŝajne samtempe la lingvon ekposedis ankoraŭ kelkaj personoj... Ĉiuokaze post unu-du jaroj da E-parolantoj jam estis miloj aŭ plurmilobla kresko!

Kaj tiu kresko okazis en la situacio, kiam ankoraŭ preskaŭ neniu parolis la lingvon! Ne ekzistis literaturo, ne ekzistis Universalaj Kongresoj, IJK-oj, Pasporta Servo, eĉ lokaj kluboj kaj neniuj el la kutimaj atutoj de nia E-varbado.

Eŭropo tiam jam havis "la internacian lingvon" - la francan, kiu estis tiutempe pli disvastigita inter la kleraj homoj ol nun la angla. Ĝin parolis ĉiuj, kiuj internacie vojaĝis. Parolis ĝin diplomatoj, aristokratoj, verkistoj, poetoj, komercistoj... Parizo estis la centro de la mondo kaj la franca kulturo disvastiĝis senlime.

Kaj tamen ĉiujare la kvanto da Eparolantoj senhalte kreskis. Mondfamaj personoj anoncadis pri sia subteno al Esperanto, mem lernis la lingvon, rekomendis ĝian lernadon al aliaj, la lingvo akiradis subtenon en diversaj internaciaj organizoj, estis pridiskutata en sciencaj rondoj...

La kvanto da esperantistoj iĝis tiom granda, ke ili finfine sukcesis organiziĝi, aperis Universalaj Kongresoj, fondiĝis UEA kun la Delegita Reto, akceptiĝis verda stelo kaj verda flago... - Kaj iam tiuperiode la kvanto de E-parolantoj ĉesis kreski. Oni trovas en la historio indikojn pri tio, ke en la 20- aj jaroj rapide evoluis la laborista E-movado, amase instruis Andreo Cseh (komence ĝuste al laboristoj), sed en la historio de la ĝenerala E-movado oni ne trovas iujn gravajn atingojn. Nur la datojn de la Universalaj Kongresoj, kiuj rapide stabiliĝis je averaĝe samaj nombroj da partoprenantoj.

Kio povas esti la kaŭzo? Ĉu la ekstera mondo? Sed ĝi apenaŭ estis malpli favora al Esperanto ol fine de la 19-a jarcento. Mi inklinas al tio, ke la kaŭzo estis la esperantistoj mem. Tiuj dank'al la grandaj atingoj de la pioniroj nun povis reklami la lingvon per ĝiaj senteblaj valoroj aŭ "multnombraj" libroj, E-periodaĵoj, kongresoj, kluboj, frateco, amikeco, etoso kaj aliaj allogiloj de "la familia rondo".

Iom po iom oni komencis varbi vokante aliĝi ne al la ideo de neŭtrala internacia lingvo, sed al aparta E-mondeto, kun propra originala literaturo, kun propraj tradicioj, propra kulturo kaj bonegaj interhomaj interrilatoj. Kiu do unue venis al tiuj alvokoj? Tiuj, kiuj bezonis ĝuste tian mondeton. Kaj sekve la mondeto iĝis ĉiam pli fermita, pli aparta, pli sekta.

Ankoraŭ unu problemo de la "familia rondo" estas tio, ke ĝi ne povas esti tro vasta. Se en la rondo estas tro multaj homoj, do, ne ĉiuj konas unu la alian kaj la rondo ne plu estas tiom komforta. Ĝuste pro tio en preskaŭ ĉiu urbo, kie estas E-grupo, estas nur unu E-grupo kun maksimume 30-40 partoprenantoj. Eĉ se en la urbo loĝas 10 milionoj da homoj. Foje al tiu grupo iu venas, foje iu foriras. Averaĝe restas la sama kvanto.

Kaj ĉar E-grupoj estas la organiza fundamento de E-movado, ne kreskas ankaŭ ĝi, krom la okazoj, kiam E-grupoj aperas en novaj teritorioj. Pli da kontinentoj, pli da landoj, pli da urboj - pli da E-grupoj. La plejparto de ni estas tute kontenta pri tiu stato. En pluraj diskutrondoj, en kelkaj landoj, demandinte pri la ebleco, ke iam Esperanto iĝos tutmonda kaj ne plu ekzistos aparta Esperantujo, kie ni ĝuos nian etoson, mi ricevis respondon "Eble ni ne ŝanĝu ion?".

Ne hazarde unu el niaj plej elstaraj E-informantoj Germain Pirlot asertas, ke neesperantistoj pli bone kaj pli trafe kapablas informi pri Esperanto ol esperantistoj mem. Certe, se la idealo estas grupo, oni ne bezonas vere disvastigi la lingvon. Sufiĉas, ke venu kelkaj novaj personoj por anstataŭi tiujn kelkajn, kiuj ial foriris. Sed la neesperantistoj, kiuj kaptiĝas per la ideo, rakontas ĝuste pri la ideo.

Konklude: Por provizi lokajn aŭ internaciajn E-grupojn per kelkaj novaj membroj oni informu pri la grupaj oportunaĵoj. Por tutmonde akceptigi Esperanton necesas en la informado prezenti faktojn, en kiuj realiĝas la ideo de Esperanto, kiel internacia lingvo.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/januaro/inform.html