Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 julio-aug › malferme

Revuo Esperanto

malferme

Memreflektoj spegule de lingvojaro

Anna Margareta Ritamäki

Pasis eŭropa lingvojaro, formala kampanjo subtenata de komisionoj, ministrejoj, organizaĵoj kaj, almenaŭ teorie, de minimume 45 eŭropaj ŝtatestroj - ja organizis la jaron la interŝtataj organizaĵoj, la tuteŭropa Konsilio de Eŭropo kaj la potenca Eŭropa Unio.

Kiel tio ĉio rilatas al ni? Kiel kunordiganto de la retlisto por esperantistaj kunlaborantoj jaro-de-lingvoj-2001 la demando pri nia rolo kiel esperantistoj okupis min dekomence, unue instige al ekago, dume kaj nun poste, pritaksafaze, ĝi restas same esenca. Kion la lingvojaro signifas por Esperanto, por la esperantistoj kaj por la mondo ĉirkaŭ ni? Mi same povus demandi pri iu ajn socia tendenco. La lingvojaro estas nur unu ekzemplo de socia fenomeno, kiu povas influi la pensomondon de la esperantlingva komunumo kaj kiun ni povas reciproke influi per nia agado.

La eŭropa temjaro inspiris multajn inter ni. Okazis 16 lingvofestivaloj kunordigitaj de la TEJO-komisiitino Jekatarina Jevlampieva, inter ili12 organizitaj de la partoprenantoj de la trejnseminario La lingvo ĉielarko okazigita de TEJO kadre de la Eŭropa Junulara Centro (KdE). Naciaj kaj internaciaj Esperantokongresoj traktis la jarajn temojn, pinte la Zagreba UK, kiu estis oficiala lingvojara evento. Dissendiĝis gazetaraj komunikoj, eldoniĝis broŝuroj, lerniloj kaj temaj numeroj.

Esperantistoj aktivis en interretaj diskutejoj. Eble preskaŭ ĉio okazus ankaŭ pli-malpli same sen ia lingvojara kadro, sed ĝi estis pli instigilo, iaspeca ekstera rekono. Ni partoprenis en io pli vasta.

Inter ni okazis diskutoj pri la temo rekono, ekstera akceptiĝo, kaj pri niaj fortoj kaj malfortoj. La lingvojaro donis kuntekston. Ĝi ofertis socian spegulon, kiu helpas vidi nin mem pli bone. Ni havas kaj bezonas multajn tiajn spegulojn, ĉiu videbliganta iujn facetojn de nia ekzisto, malkaŝanta la limojn de niaj kapabloj, sed ankaŭ iom de tio mistera, kion oni povas nomi interna ideo aŭ motiviga forto.

Eventuale la lingvojaro ne estis historia turnopunkto. Eble ni ne parolos pri la jaro 2001 kiel la tempo kiam okazis la evolua transiro for de la anglalingva lingvoreĝimo direkte al la internacilingva. Tamen ĝi sendube havas valoron kiel simbolo pri sia tempo. Ial ĝuste nun Eŭropo, eĉ la mondo, estis preta tagordigi niajn temojn, almenaŭ la temojn de tiuj inter ni kiuj subskribis la Pragan manifeston de 1996.

Kvin jarojn poste tiuj temoj estis jam seriozaj, politike eblaj, ne plu tabuaj. Subite la ridoj pri la strangaj esperantistoj estis malmultaj.

Esperanto estis menciita en sciencaj konferencoj kaj en la Eŭropa parlamento - de parlamentantoj kaj, ne malpli grave, parolata de junaj Euroscola-partoprenantoj. Ankaŭ en la plej alta poltika nivelo io okazis. La EU-komisionanino Vivianne Reading, repondeca pri kulturo, menciis Esperanton en sia enkonduka parolado, ekrane montrita en la nacia malferma evento, kiun mi ĉeestis por Esperanto-Asocio de Finnlando. (Angle parolis la multlingva luksemburganino kaj supozeble la ĉeestantaro ŝin komprenis. Subteksto ne aperis ekrane. Eble nur mi, esperantisto, cerbumis pri la lingvoelekto.) Ĉu komisionanino Reading laŭdis la nunancoriĉon de nia lingvo kaj ĝian transnacian kulturon? Nu, ne. Ŝi menciis Esperanton kiel nedezirindan alternativon al multlingveco.

Nur tion ni povas atendi ĝis ni sukcesos videbligi nin pli nuance. Por tion fari ni bezonas memkonon, memrespekton kaj sekve sanan memfidon. Ni devas ankoraŭ pli konatiĝi kun niaj facetoj diversspegule, serĉi la komprenon pri la valoro de la lingvo, kies heredantoj ni estas. Nur ni esperantistoj estas la ĉi-momentaj portantoj de la lingvo Esperanto, de la kulturo, de la fenomeno. Ni portas ankaŭ la respondecon pri ĝi.

En la pritaksa enketo al KdE mi taksis ke UEA/ TEJO-organizaĵoj okazigis sepdekon da lingvojaraj eventoj. Verŝajne - jes vere - la esperantistoj estis la plej aktivaj antaŭenigantoj de la temoj. Ĝoje kaj nature ni kunagadis. Ni multon lernis pri la mondo en kiu ni vivas kaj pri nia situo en ĝi. Ankaŭ aliaj ion lernis de ni.

Verŝajne ni ankaŭ estos inter la plej aktivaj festantoj de la patrinlingva tago deklarita de UNESKO, la 21-an de februaro ĉiujare kaj de la Eŭropa lingvotago deklarita de KdE , la 26-an de septembro ĉiujare. (Interrete informoj ĉe http://groups.yahoo.com/group/ Lingvotagoj/links.) Ja ni volas plu kunagadi pri niaj temoj, altigi ilian prestiĝon kaj mem pli bone kompreni la mondon de la lingvoj.

Tian etoson mi sentis lingvojare. Tian etoson mi spertas ankaŭ nun.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/jul-aug/malferme.html