Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝorevuo esperanto jarkolekto 2002 › decembro

Revuo Esperanto

n-ro 1154 (12) - decembro 2002

Esperantista Kulturdomo GrezijonoEnhavlisto kaj du rete legeblaj artikoloj

 

FRONTPAĜE: Ĉi-somere esperantistoj en la franca provinco Anĵuo celebris la 50- jariĝon de nia plej konata E-domo, instalita en kastelo, Esperantista Kulturdomo Grezijono. Foto: Laurent Vignaud.



Vi trovos...

en la apuda malferma eseo de mia antaŭulo István Ertl, ke Esperanto estas invito konatiĝi kun la Alia. Ni esperu, ke en 2003 la mondo pli atente aŭskultos niajn invitojn... Dume mi invitas vin al la lasta ĉi-jara “Vojaĝo en Esperanto-lando”: ni vizitos junajn retemulojn en Svedio, “kontrolos”, kion faras nia brusela korespondanto, celebros kun francaj esperantistoj la 50-jariĝon de Grezijono, intervjuos ĉinan interlingviston, serĉos verdajn trezorojn en retaj brokantejoj, simpozios kun germanaj kaj ekzameniĝos pri Esperanto kun hungaraj universitataj studentoj, por poste serĉi malnovajn dokumentojn pri aeronaŭtiko en madrida universitato aŭ solvi plian krucenigmon...

Mi deziras al vi agrablajn jarfinajn festojn kaj sukcesan jaron 2003!

Stano Marĉek

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/revuo_dec2002.html