Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝorevuo esperanto jarkolekto 2002 › junio

Revuo Esperanto

n-ro 1148 (6) - Junio 2002

la kovrilo: partoprenintoj de la 17-a Australia E-SomerkursaroEnhavlisto kaj du rete legeblaj artikoloj kaj la kompleta retversio de la junia numero

FRONTPAĜE: Al la plej sukcesaj aranĝoj en 2001 sendube apartenis la 17-a Aŭstralia E-Somerkursaro en Melburno, Aŭstralio (legu pli en la marta pasintjara revuo). Sur la bildo estas internacia grupo dum festa manĝo: Dimitar Haĝiev (Bulgario), Miranda Lutz (Aŭstralio), Hong Hanh Trinh (Vjetnamio), Joyce Tamasee (Samoo), Teleri Holton (Aŭstralio), Stanley Iko Snam (Papua Novgvineo), Reinhard Kurz (Germanio) kaj Penny Vos (Perto, Aŭstralio). Foto: Jenifer Bishop



Vi trovos...

ke nia buso iras plu kaj eĉ rekaptis la regulan horaron.

Ŝanĝiĝis nur la ŝoforo (bv. ne timi, li ne estas absoluta novico), la karoserio ricevis novan lakon, sed el la fenestroj (kiuj ricevis nur iom aliajn kadrojn), oni plu povas admiri novajn regionojn de nia Esperantujo...

Post pensiga malfermo de nia prezidanto ni vizitos kelkajn Landajn Asociojn kun Michela Lipari, tra Faka Agado ĉiĉeronos Detlev kaj Wera Blanke, post eta miraklo (tempa retroiro al 2001 en formo de Estrara Raporto) ni pluveturos kun Stefan MacGill al interesa konferenco en Kalifornio, vizitos la UEALibroservon por vidi la novaĵojn... - Bonvolu komforte eksidi! Kantado permesita! Serĉataj estas ĉiĉeronoj por la venontaj ekskursoj!

Stano Marĉek

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/revuo_jun2002.html