Enhavlisto
kaj du rete legeblaj artikoloj
FRONTPAĜE: Al la ĉi-jara UK en Fortalezo UEA ne povis alporti tiom da libroj kiel kutime. Tamen la gastigantoj de la kongreso regalis la kongresanojn per multaj novaj titoloj. Tiujn vi nun povas trovi ankaŭ en la Libroservo de UEA.
ke
inter ni ekzistas homoj, kiuj faras ion konkretan por plifortigi nian movadon.
Unu el ili decidis zorgi pri niaj posteuloj, la komencantoj (bv. legi apude).
En la novembra revuo vi trovos ankaŭ asertojn, ke Esperanto kaj interreto
estas bona paro kaj ke ili favoras sin reciproke; daŭrigon de la rubriko
Landaj Asocioj, satiron, lingvan angulon (rifuzita, perdita, retrovita post
54 jaroj, sed daŭre aktuala letero al legantoj de Literatura Mondo);
inviton al Esperantujo en formo de aktuala Kalendaro, kaj retrorigardon
al la ĵus okazintaj aranĝoj; vi ekscios, kiuj libroj furoris en
Fortalezo kaj kiuj aperis poste... Agrablan legadon deziras kaj je persona
renkontiĝo kun tiuj, kiuj venos al la novembra Malferma Tago ĝojas
Stano Marĉek