Enhavlisto
kaj du rete legeblaj artikoloj
FRONTPAĜE: Junaj LKK-anoj de la 87-a UK en Fortalezo.
Foto: James Rezende Piton
Mortis la reĝo - vivu la reĝo! Ankoraŭ reeĥas rememoroj pri la fascina brazila UK - kaj jam aperis la Unua Bulteno pri la venonta, Gotenburga. Vi trovos nun pliajn informojn en la 1-a Kongresa Komuniko. En la oktobra vi krom aktualaĵoj trovos ankaŭ tion, kio ne trovis lokon en la septembra numero. Sed ve! Intertempe amasiĝis tiom da artikoloj kaj fotoj pri elstaraj E-aranĝoj, ke eblus eldoni tri numerojn. Ne estis facile pesi ilin kaj decidi kio aperu nun kaj kio eble poste. Mi do pardonpetas se mi ne uzis vian pesilon. Vi trovos ankaŭ novan kampanjon: Membro-Membron! kaj ekscios, ke membro povas alian membron ne nur estimi, respekti, ami... - sed ankaŭ - akiri! Kaj tiel vastigi ne nur nian komunumon, sed ankaŭ sian bibliotekon...
Bonan legadon!
Stano Marĉek