Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 septembro 2002 › solena inaŭguro

Revuo Esperanto

Solena inaŭguro

Membroj de la LKK

Dimanĉe matene je la 10-a horo okazis en la salono

Zamenhof la Solena Inaŭguro de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto. La prezidanto de UEA Renato Corsetti bonvenigis la kongresanojn kaj salutis la eminentajn gastojn, i.a. la altan protektanton, la guberniestron de la ŝtato Ceará Beni Veras, reprezentanton de la Brazila

prezidento generalon kaj ministron Alberto Cardoso, sekretarion de turismo de la ŝtato Ceará Raimundo Viana, reprezentanton de la federacia Ministro pri Turismo Marcos Pompeu, reprezentanton de la ĉina ambasado Li Baojun, kaj reprezentanton de Unesko Patrick Gallaud, kiu tralegis

mesaĝon de Asista Direktoro de Unesko por Edukado John Daniel (legu sube). Post paroloj de la gastoj sekvis muzika paŭzo, en kiu Alvarus Moreno kantis la konatan Akvarelon de Brazil', kiu kantigis kaj aplaŭdigis la plen-plenan salonon.

Carlos Morales el Kostariko informis pri la projekto Indiĝenaj Dialogoj kaj pri la kongrueco de la kongresa temo kun la ideoj de tiu movado. Vicprezidanto de UEA Humphrey Tonkin prezentis la kongresan temon kaj invitis la kongresanojn al la debatoj. Renato Corsetti, kiu kunordigis la tutan solenaĵon, parolis en sia inaŭgura parolado (legu apude) pri la nuna stato de la E-movado. La Ĝenerala Sekretario de UEA Ivo Osibov anoncis la nomumon de kvar novaj Honoraj Membroj (legu venontnumere) kaj faris specialan omaĝon al loka pioniro prof. Paulo Amorim Cardoso, vicprezidanto de LKK, kaj s-ino Lucia Dummar. Sekvis salutoj de TEJO (Holger Boos), ILEI (Mauro La Torre), Akademio de Esperanto (Geraldo Mattos) kaj SAT (Gilbert Ledon).

La inaŭguro finiĝis per la tradicia saluto de reprezentantoj de pli ol 50 landoj (anoncis Trevor Steele) kaj per 1300-voĉa koruso kantanta la himnon La Espero, post kio la prezidanto martelbate malfermis la kongreson.

(stma)

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/septembro/inauguro.html