
Nia filino demandis telefone el Usono: Ĉu ne estas al vi tro varmege en tropikoj? - Ne, - ni respondis. - Tropikoj estas nun en Usono. Sed en Fortalezo tage-nokte estas agrabla varmo kaj deoceana venteto. Aĥ, Fortalezo! Senfina bluverda oceano borderita de senfinaj plaĝoj el ora sablo.
Palmoj kaj aliaj ekzotaj arboj. Niaj altaj hoteloj en laŭoceana promena
strato.
Temperamentaj, gajaj, amikiĝemaj, bonvolemaj brazilanoj. Ŝoforoj, zigzagantaj inter aŭtoj kaj mirakle sukcesantaj tuŝi neniun.
Bazarego de manartaĵoj, mirinde malmultekostaj, kreitaj de lokaj lertuloj.
Fiŝoj, fritataj por ni sur la oceana bordo. Aĥ, tropikaj fruktoj! Aĥ, brazila kafo! Aĥ, brazilaj vinoj!
En kiu Universala Kongreso gejunuloj konsistigas trionon de la partoprenantaro?
En kiu Universala Kongreso oni povas vidi dekojn da knaboj kaj knabinoj, junuloj kaj junulinoj en verdaj ĉemizoj kun la kongresa emblemo, ĉiam pretaj por helpo?
Kie troveblas tiom da entuziasmaj kaj idealismaj esperantistoj? Kie lokaj esperantistoj salutas konatajn kaj ekkonatajn homojn per kiso kaj brakumo?
En kiu Universala Kongreso oni ne kontrolas kongresanecon antaŭ la vesperaj koncertoj, tiel ke ilin povas viziti tutaj familioj, inkluzive bebojn kaj grandaĝajn avinjojn?
En kiu Esperanto-aranĝo eblas spekti dum koncerto spirhaltigan kaj dancigan karnavalon?
En kiu Universala Kongreso la publiko reagas al kantoj per aplaŭdegoj, aprobaj fajfoj kaj krioj, kvazaŭ en futbala matĉo? Kie gitarantaj kanzonistoj sukcesas kunkantigi milopan aŭskultantaron?
En Fortalezo, ĉi-jara ĉefurbo de Esperanto-lando. Neforgesebla Fortalezo. Neforgesebla Brazilo.
Boris Kolker
porĉiama fortalezano enanime