
Humphrey Tonkin
Dimanĉon la 4-an de aŭgusto okazis la unua malfermita kunsido
pri la kongresa temo, Diverseco - ŝanco, ne minaco. Ĉeestis pli
ol cent homoj. En la komenco de la kunsido, José Carlos Morales respondis
al demandoj pri lia prezento dum la inaŭguro de la UK kaj s-ro Patrick
Gallaud, reprezentanto de Unesko, faris mallongan paroladon pri la starpunkto
de Unesko koncerne la diversecon, en kiu li aludis al la signifa dokumento
Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco, akceptita de la Ĝenerala
Konferenco de Unesko en novembro 2001 (la tekston de la Deklaracio oni distribuis
en
Esperanto-traduko en posta kongrestema kunsido, legu sur p. 184). La dua
duono de la kunsido estis dediĉita, sub gvido de la reĝisoroj
pri la kongresa temo d-rino Jane Edwards kaj d-ro Humphrey Tonkin, al diskutado
pri la kongresa temo en malgrandaj grupoj, ĉe kies gvidado troviĝis
tuta eskadro da homoj kleraj pri la temo, varbitaj de la reĝisoroj.
La celo de la malgrandaj grupoj ne nepre estis atingi interkonsenton, sed
doni al la kongresanoj la eblon esprimi siajn ideojn kaj aŭdi tiujn
de aliaj - kaj en multaj kazoj la konversacioj, kiuj komenciĝis en
la diskutgrupoj daŭris neformale trans la kongresejaj manĝotabloj
kaj dum la interspacoj inter kunsidoj.
La partoprenantoj tamen konstatis, eble ne tre surprize, ke ekzistas kaj
bonaj kaj malbonaj aspektoj de la tielnomata "globaliĝa" procedo, kaj
ke ili ofte konsistigas du flankojn de la sama fenomeno. Ekzemple, novaj
teknologioj alportas siajn bonajn rezultojn: pli da informoj pri la mondo
ĝenerale, alproksimigo de la homoj, kaj facila komunikado. Tamen kelkaj
landoj ankaŭ spertas pro la novaj komunikiloj hegemonian
dominadon de la amasmedioj fare de eksterstarantoj, kaj la trudon de fremdaj
kulturaj produktoj. Tutmonda ekonomia sistemo ja alportas eblojn por evoluo
kaj disvolviĝo (kune kun la avanta ĝoj de grandskala produktado),
sed pli kaj pli ofte la grandaj entreprenoj, ignorante la landlimojn kaj
la potencon de la registaroj, faras gravajn sociajn decidojn kaj trudas
tiujn decidojn elekstere. La sano de la homaro pliboniĝas, ekzemple;
sed kiu regas la prezon de la necesaj medikamentoj? Kun ekonomia hegemonio
povas veni lingva hegemonio, kaj la ĝenerale pozitivaj novaj rimedoj
de edukado tamen povas akceli la malaperon de tradiciaj kaj lokaj kulturoj.
Monda milito estas eble pli facile evitebla, pro la komercaj ligoj inter
la landoj, sed la fortaj landoj pli facile manipulas la malfortajn, kie
ofte okazas lokaj kaj regionaj militoj.
En la dua kunsido pri la kongresa temo, kiu okazis du tagojn poste, la ĉeestantoj turnis sian atenton al la specifaĵoj de kulturaj kaj lingvaj konfliktoj aŭ dilemoj en la propraj landoj kaj kulturoj. Kvin personoj, el Brazilo, Hispanio, Luksemburgio, Venezuelo kaj Aŭstralio, prezentis podian diskuton pri tiu temo por komenci la kunsidon, kaj poste la tuta ĉeestantaro (denove pli ol cent homoj) dividiĝis en dek malgrandajn grupojn por pli intima diskutado. Ili estis petataj konsideri precipe la lingvan dimension de diverseco, kaj por antaŭenigi la diskuton oni prezentis al ili gamon de manieroj trakti lingvan diversecon en difinita socio, ekde kompleta subpremo de difinita minoritata lingvo, tra malkuraĝigo, tolero, akcepto kaj subteno, ĝis aktiva disvastigo de la koncerna lingvo.
Multaj landoj kaj mondopartoj estis reprezentataj en la diskutoj,
kaj ne eblas resumi ĉiujn opiniojn esprimitajn aŭ faktojn prezentitajn,
sed kelkaj ĝeneralaj trajtoj ja estas citeblaj: * Dum la pasinta dudeko
aŭ trideko da jaroj, en multaj landoj oni fariĝis pli konscia
pri la neceso konservi la diversecon ene de la diversaj socioj, kaj pli
tolera pri lingva kaj kultura diverseco. Ekestis konscio ekzemple pri regionaj
diferencoj kaj la rajtoj de regionoj. Tiu nova spirito manifestiĝas
ekzemple en la jam menciita Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.
* Tamen, la politikoj en la diversaj landoj restas tre variaj. En kelkaj landoj la lingvaj rajtoj de minoritatoj estas tre minimumaj, se ili entute ekzistas; kaj en diversaj aliaj la programoj, kiuj celas helpi la minoritatojn, estas neefikaj pro korupto aŭ pro forsuĉo de rimedoj por aliaj celoj.
* Necesas distingi inter la rajtoj de, kaj respondecoj antaŭ, indiĝenaj grupoj, kaj la rajtoj de, kaj respondecoj antaŭ, enmigrintaj grupoj. Oni povas argumenti, ke ĉe indiĝenaj grupoj ekzistas certaj teritoriaj rajtoj al lingvo kaj kulturo, kiuj ne ekzistas ĉe enmigrintoj.
* Tamen povas ekesti certa konflikto inter la demokrata principo kaj la teritoria principo, en tio, ke difinitaj popoloj povus esti traktataj diversmaniere depende de la geografia situo kaj sekve ne ĝui rajtojn egalajn al tiuj de aliaj civitanoj.
* Ĉe enmigrintoj, la registaroj malmulton faras por konservi la scion de la gepatraj lingvoj, ĉar ili favoras integriĝon aŭ asimiliĝon. Ili eventuale tiel perdigas al si lingvosciajn rimedojn valorajn por la evoluigo. Aliflanke, la emo de enmigrintaj grupoj ne integriĝi lingve kaj kulture foje kaŭzas reziston kontraŭ enmigrantoj.
* Eĉ la plej belaj garantioj pri minoritataj rajtoj malmulton signifas se infanoj ne havas aliron al edukado en la gepatraj lingvoj kaj pri la gepatraj kulturoj, aŭ al edukado entute.
* En la moderna mondo, apenaŭ eblas ignori la diverslingvecon eĉ ene de unuopaj ŝtatoj. Nepras, ke ĉiu ŝtato havu klaran politikon pri tiu demando, kiu ne estu limigita al nura unulingvismo, kaj kiu agnosku kaj apogu iun gradon de lingva diverseco.
En la tria kunsido, ĵaŭdon, la partoprenantoj, kiuj laboris preskaŭ la tutan tempon en malgrandaj grupoj, estis petataj ligi la pli vastan demandon pri lingva kaj kultura diverseco specife al Esperanto. Kion la Esperanto-movado povus fari, kaj kion ili individue povus fari, por antaŭenigi la spiriton de komprenemo pri diverseco - do samtempe trovi komunajn ecojn inter la homoj kaj konservi la pozitivajn aspektojn de diverseco? Kelkaj parolis pri la neceso plifortigi la Esperanto-movadon mem, ĉar Esperanto estas ideala rimedo por transponti diversecon kaj unuecon, ĉar ĝi trovas ekvilibron inter la du. Iuj aludis al la neceso, ke ni trovu aliancanojn en aliaj similcelaj organizaĵoj, kiuj strebas por la konservado de kultura diverseco, kaj kelkaj menciis la programon Inidiĝenaj Dialogoj, kiu uzas Esperanton kiel komunan lingvon de la gvidantoj de indiĝenaj popoloj tra la mondo. La intensa engaĝiĝo de multaj homoj en la diskutado en ĉiuj tri kongrestemaj sesioj pruvis, ke ekzistas granda soifo inter la esperantistoj al pli bona scio pri la kultura kaj lingva diverseco, kaj multaj partoprenantoj aludis al tiu deziro.
Esperanto povus esti modelo ne nur de unueco en diverseco sed ankaŭ de ekvilibra informiĝo pri la tuta demando. Ĝi estas, kiel diris unu partoprenanto, "neangla solvo" - solvo ne per la hegemonio de unu granda lingvo, sed per la kreo de demokratia reto de komunikado.
En vendreda kunsido de la gvidantoj de la kongrestemaj kunsidoj, oni decidis jam nun iniciati unu signifan projekton, nome dosieron pri la monda lingva situacio.
Tiu dosiero kolektos en unu esperantlingvan lokon la ĉefajn faktojn kaj informojn pri la lingva diverseco, utiligante nacilingvajn fontojn laŭbezone. La dosiero povus havi sian lokon en la retpaĝaro de UEA kaj ankaŭ formi bazon por papera manlibro pri lingva diverseco.
Ĝi ankaŭ povus liveri utilan materialon por la venontjara (Gotenburga) kongresa temo, "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj." Laborgrupo konsistanta el Edvige Tantin- Ackermann (Italio), Michela Lipari (Italio), Brian Moon (Luksemburgio), Ana Montesinos de Gomis (Hispanio/ Britio), Esteban Mosonyi (Venezuelo), Jorge Mosonyi (Venezuelo) kaj Humphrey Tonkin (Usono) estis starigita por komenci la laboron.
Oni esperas ankaŭ pretigi konsilaron kun sugestoj pri kunlaboro de esperantistoj en la klopodoj konservi lingvan diversecon.
La kongresan rezolucion oni devis pretigi jam antaŭ la fino de la pritrakto de la kongresa temo, ĉar ĝi devis esti aprobita de la Komitato.
Sekve, ĝi respegulas nur parton de la laboro ĉirkaŭ la kongresa temo.