Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto › jarkolekto 2003 › aprilo › malferme

Pri la milito

Renato Corsetti

Ne estas facile skribi pri ĉi tiu temo en ĉi tiu revuo. Aliflanke la redaktanto tute prave rimarkis, ke ni ne povas ŝajnigi ke la milito ne okazas kaj pluparoli pri niaj ĉiutagaj temetoj. Estas ankaŭ vere, ke UEA estas neŭtrala pri politikaj demandoj, kaj certe milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj, kiel diris famulo en la pasinteco. Ĉu tamen mi, kiel individuo, ne povas diri ion al multaj individuaj esperantistoj, kiuj en ĉi tiu momento estas trafitaj de angoro kaj atendas eble vorton pri la afero, por reakiri iom da espero pri la estonteco? Estas tre malfacile diri ion ekvilibran.


Mi serĉis, laŭ mia ĉiama praktiko, pecon el parolado de Zamenhof, aŭ el liaj verkoj, pri la sama temo. Kun granda bedaŭro mi devis rezigni, ĉar Zamenhof estis tre malneŭtrala pri milito kaj pri la instigantoj al milito kaj malamo inter la gentoj. Se li vivus nun, li apenaŭ povus esti prezidanto de UEA. Fakte la plej profunda motivo por lia agado estis justa paco inter la popoloj, kaj por tio li ankaŭ provizis lingvon (sed ne inverse). La saman celon de Zamenhof havis generacioj post generacioj de esperantistoj, kiuj per sia "misiisma" sinteno sukcesis vivteni la lingvon, grandigi la komunumon, produkti kulturon, en kiu la ideoj pri paco kaj egaleco tenas centran rolon.

Tio signifas, ke, malgraŭ tio ke UEA ne rajtas doni juĝon pri la nuna milito, ni certe rajtas doni juĝon pri ĉiuj militoj. Ni rifuzas ilin, aŭ almenaŭ mi kaj multaj aliaj esperantistoj rifuzas ilin. Neniu estas devigata samopinii kun ni, sed ni estas fieraj samopinii kun granda parto de la Esperantokulturo kaj de la Esperanto-tradicio.

Kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn la milito ĵus komenciĝis kaj la novaĵoj pri morto kaj detruoj nur komencis time aperi en la televidaj informoj. Mi esperas ke mortintoj kaj vunditoj estos malpli multaj ol oni atendas, kaj ke kiam vi legos ĉi tiun artikolon tiam almenaŭ la unua pli batala fazo de la milito estos jam finiĝinta sen grandaj suferoj de la koncernatoj.

Post la milito, kiam la kanonoj ĉesos bleki, ni devos ree okupiĝi pri multo. Laŭ niaj ridinde malgrandaj kapabloj ni certe faros nian eblon por kontribui al la materia rekonstruado de Irako. La Agado Espero de UEA, kaj ĝia branĉo Lingvo de Paco, fakte okupiĝas pri tiaj situacioj.

Krome ni devos kune kun multaj aliaj pli potencaj ol ni okupiĝi pri alia grava vundito, pri Unuiĝintaj Nacioj kaj ties rolo. Ni ne povas en ĉi tiu decida momento perfidi niajn tiel ofte disanoncatajn Konsultajn Rilatojn, ni ne povas rezigni pri nia ĉefa ideo: la malsamaj popoloj devas interkompreniĝi en paco kaj egaleco. En la nuna epoko la nura tutmonda loko, kie la popoloj (ankoraŭ nur pere de siaj registaroj) renkontiĝas kaj diskutas estas Unuiĝintaj Nacioj. Helpi ilin estas helpi nin, ĉar finfine ni sur la lingva-kultura kampo, kiel ili pli ĝenerale, volas nur starigi mondan ordon en kiu interkompreniĝo laŭgrade prenos la lokon de perforto, kaj prenos la lokon de gvidantaj landoj kaj gvidataj landoj.

Inter ĉiuj aferoj, kiujn mi legis lastatempe, unu aparte trafis min. Ĵurnalisto konstatis, ke kiam la tiamaj potencaj landoj komencis malatenti la tiaman Ligon de Nacioj, oni tre rapide ekmarŝis en la direkto de la dua mond-milito. Ni ne volas, ke tio reokazu nun. Tial mi diras al la legantoj: Ne timu, la milito baldaŭ finiĝos, sed ĝi ne solvos ion. Nia laboro por paco, justeco kaj interkompreniĝo estos eĉ pli bezonata.

Ni fermu ĉi tiun mallongan artikolon per la vortoj de alia "ekstremulo", Kálmán Kalocsay, kiu invitas nin per sia Kongresa Runo:

Luktu firme, fajre, forte
kaj sufoke kaptu kole tiun urson ulno-ungan
monstron de la Mortolando la militon malicegan.

Surfote: Protesto de esperantistoj en Dublino. foto: Garbhan MacAoidh

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/aprilo/malferme.html