Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto › jarkolekto 2003 › februaro › malhobie

Revuo Esperanto

Malhobie tra hobioj

Gbeglo Koffi

Gbeglo KoffiLa Esperanto-movado iras glate sian vojon. Ĝi neniam haltos, eĉ se momente oni ie observas relativan stagnadon aŭ eĉ malprogreson. Ĉiu povas siamaniere interpreti tion laŭ sia sento aŭ/kaj laŭ la loko, kiun li havas en la Esperanto-movado. La disvastiĝo de Esperanto dependas de ĉies klopodoj, kiuj estas preskaŭ nur bonvolaj. Ĉu pro tio tiuj, kiuj taskas al si labori por Esperanto, neglektu la tutan laboron?

Io tia plagas la movadon, kaj vere malhelpas la glatan disvastiĝon de Esperanto, kiu trafis ĉiujn kvin kontinentojn, kaj ankaŭ la "trian mondon". Tio koncernas ne nur Afrikon, sed ankaŭ partojn de la aliaj kontinentoj. Ŝajnas, ke la aparteno al la unua aŭ al la tria mondo ege influas la disvastigon de la internacia lingvo.

Kiu rilatas kun homoj el tiuj "mondoj", povas rimarki, ke la triamondanoj sin dediĉas al la E-lernado pli ol la aliaj. Nur manko de rimedoj bremsas la agadon. Eble la triamondanoj kredas, ke per Esperanto ili atingos la "unuamondecon", dum la "unuamondanoj" ne havas alian superan rangon atingendan. Eblas fari eksperimenton: kolekti adresojn tra la mondo kaj skribi al ĉiuj. Oni rimarkus, de kiu parto de la mondo venus pli da respondoj. Tio estas nur unu flanko de la afero, ĉar temas pri rilato inter unuopuloj. Necesas ankaŭ eksperimenti ĉe rilatoj inter landaj asocioj kaj UEA por trovi alian fenomenon.

Ho, vi nur perdas vian tempon, dediĉante vin al Esperanto. Tio ĉi estas hobio por eŭropanoj. Tiel ĉi reagis afrikano, kiu multajn jarojn vivis en Eŭropo. Li diris tion, kiam li trovis kiel samlandanoj suferas por la disvastigo de Esperanto: iri multajn kilometrojn por partopreni kunvenojn, lerni la lingvon eĉ malsataj; maldormi por kopii tutan vortaron, verki tekston, skribi leterojn, senlaboraj, ktp. Ne necesas listigi ĉion, ĉar estas malfacile kompreni la situacion nur legante pri ĝi. Etnologo, kiu la tutan vivon studis sian fakon, neniam gustumante la vinon, scias pri ties gusto multe malpli ol vindrinkanto mem. Kiu neniam vizitis lokon, sed nur baziĝas sur legaĵoj, filmoj, rakontoj por juĝi, havas malprecizan juĝon pri la loko. Do, la afrikano kiu avertis, vivis en ambaŭ medioj. Ĉu li pravas?

Necesas alproksimiĝi al gvidantoj de E-organizaĵoj por rimarki ion. Preskaŭ ĉiuj niaj organizaĵoj bone funkcias nur dum E-renkontiĝoj, kiujn iliaj estraranoj partoprenas. Tiam la estraro faras nenion krom laboro. Ili regule partoprenas kunvenojn, diras belajn vortojn, faras allogajn proponojn/ promesojn. Kaj kio poste? Jes, la posto estas la ĉefa problemo, kaj jen venas la praveco de la afrikano. En la jarlibro estas amaso da adresoj de landaj/fakaj asocioj. Ĉiuj konsentas, ke la plimulto, ekster la E-renkontiĝoj, funkcias nur dank' al laboro de unu aŭ du personoj. Kion povas fari unusola persono?

Kelkfoje tiujn sinoferulojn kaptas elreviĝo kaj frustriĝo pro neagemo de la aliaj. Jen do ankaŭ kelkaj el tiuj ĉi hezitas aŭ eĉ rifuzas labori. Tamen kiam okazas E-renkontiĝo, ĉiuj estraranoj ĉeestas, kaj tiam ĉiu el ili ŝatus montri sin la plej bona. Necesas do atendi la fermon de la renkontiĝo, kaj oni rimarkos ke preskaŭ ĉiuj reiras al sia silentado. Kiam iuj silentantoj devis reageti al vekaj provokoj, iliaj oftaj vortoj estas: Laborpremo, familia zorgo, vojaĝo, ktp. devigis min silenti. Kvankam ili plu nenion faras, tiuj reagetoj tamen estas pli bonaj ol tutjara silentado, ĉar ili scias kiam reagi: tuj post la renkontiĝo, ofte UK, ili iomete laboras kelkajn semajnojn; same antaŭ nova Erenkonti ĝo, ĉar ili ŝatus "purigi" sin antaŭ la revido dum la nova E-renkontiĝo.

Ĉu tiu konduto progresigas la movadon? UEA jam havas belajn planojn, sed malmultaj el ili efektiviĝis. La kialon ni serĉu ne for, sed proksime, ĉe la hobieco, kiu estas donata al la Esperanto-afero. Estas homoj , kiuj mem elpensas iniciaton por Esperanto kaj uzas proprajn rimedojn por sukcesigi ĝin. Disaj esperantistoj fervore propagandas, sed estraranoj en E-organizaĵoj ofte silentas pli ol kadavro. Malmultaj tamen sindediĉe, sinofreme, malegoisme, diligente, akurate kaj tute malferme faras multegon; bedaŭrinde tiaj homoj maloftas: du el tiuj homoj estas Renato Corsetti kaj Hans Bakker (ĉiu rajtas longigi la liston, eĉ aldonante la propran nomon, se tia li/ŝi trovas sin).

Se la plimulto de la esperantistoj povus konduti kiel tiuj homoj, certe la ricevintoj de ĉirkaŭ ducent leteroj/cirkuleroj, kiuj iris al landaj asocioj pri rubrikoj de la strategia plano de UEA, jam estus reagintaj. La subkomitatoj de UEA bone funkcius, ILEI sukcesus bone zorgi pri la E-instruado tra la mondo, IEK zorgus ne nur pri ekzamenado, sed ankaŭ pripensus pri kio ekzameni, kaj montrus tion al ekzamenotoj kaj instruistoj.

Estraroj de E-organizaĵoj estus ne disaj aroj, sed unu tuto, harmonie kaj kohere laboranta. IEI interkonsentus kun UEA/ ILEI pri E-instruado, ktp. Spegulo ne mensogas. Se ĝi diras, ke iu havas fuŝeton, li/ŝi ne koleru kontraŭ la spegulo, sed zorgu pri si, ke la fuŝeto malaperu. Kiu rompas la spegulon, ne forigas la fuŝeton, sed pligrandigas ĝin kaj ĝi certe iam iĝos fuŝego, ĉar la spegulo ne plu ekzistos por informi. Necesas ke ĉiuj iomete enmemiĝu por bone vidi la aferon. Kion ajn ni decidas fari, ni sinofere zorgu, ke ĝi sukcesu. Se ni decidas amuziĝi, ni uzu ĉiujn rimedojn por sukcesigi la amuzon. Ni zorgu ankaŭ pri niaj hobioj, kiel ni tion faras por la "malhobioj". Kvankam nia movado estas bonvola, ni devigu nin efektivigi la laboron, kiun ni akceptas fari. Tion farante ni progresigos Esperanton, kiu atingos pli da homoj ol nun.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/februaro/malhobie.html