Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto › jarkolekto 2003 › julio-aŭgusto › malferme

Defendi naciajn kulturojn

Malferme

Mihail Lineckij (Ukrainio)Mikaelo Lineckij

Verŝajne multaj el vi sentas la gravecon de la nuna situacio. Denove komencis aperadi kontraŭ- Esperantaj artikoloj, diraĵoj ktp. Bonege! Tio signifas, ke nia ioma aktiviĝo estas rimarkita!

Mi opinias, ke ankaŭ nia multjara tolerema konduto rilate al la angla donis sian rezulton, sed ĝi estas ne tro pozitiva, ĉu ne? Ni humile atendas, ke la ĉirkaŭa mondo atentos nian inteligentecon kaj oni komencos persekuti nin kun la krioj: Ni konsentas, ke Esperanto estas la plej bona solvo de la monda lingva problemo! Helpu enkonduki ĝin tutmonde!...

Kaj kion faras en tiu tempo la angla? Ĝi, simile al nerapide iranta tanko, kontente murmuranta per potenca motoro kaj malavare provizata per petrolo, subpremas la mondon.

Min mirigas kiel ŝtatpotenculoj preskaŭ zombie defendas la solvon de la lingva problemo nur pere de la angla. Iel feble oni parolas ankaŭ pri varianto, kiam ĉiu lernu 3-4 lingvojn.

La dua situacio memorigas provojn modernigi vaporlokomotivon, fermante la okulojn al la fakto, ke ekzistas signife pli potencaj kaj pli ekonomiaj dizela aŭ elektra lolokomotivoj.

Simile nia agado, direktita same kiel antaŭe al provoj disvastigi Esperanton en la popolo ne multe sukcesas. La rezulton ni ĉiuj bone vidas – nun ĉiam pli malfacilas motivigi al homoj, precipe al la junularo, la neceson lerni Esperanton, kiam oni energie lernas la anglan kaj vidas, ke tio donas pozitivajn rezultojn en la plua vivo. Eble jam venis la tempo direkti nian agadon ne al persvado de ni mem pri la bonecoj de la justa solvo de la problemo, sed al tiuj, de kiuj vere dependas la decido. Ni ĉiuj en niaj landoj bone vidas la rezultojn de la anglalingva invado – la naciaj lingvoj pli kaj pli asimiliĝas kun la angla.

Strange, ke oni tute ne asocias la enorman instruadon de la angla kun tiu minaco. Estas nature, ke bone ellernitan lingvon oni inklinas uzi. Malgraŭ tio, ke oni insistas pri vasta kaj profunda lernado de la lingvoj por uzi ilin en komunikado kun la ekstera mondo, oni pli kaj pli vaste uzas (99%-e) la anglan interne de la landoj. Fakte estas kreata reĝimo de pleja favoreco por homoj, kiuj kvante konsistigas nur 8% de la monda loĝantaro.

Antaŭ nelonge aperis trafa ŝerco:

– Kiel nomiĝas homo, scipovanta multajn lingvojn? – Poligloto. – Kiel nomiĝas homo, scipovanta du lingvojn? – Bilingvulo. – Kiel nomiĝas homo, scipovanta unu lingvon? – Usonano.

Certe temas ne pri usonaj esperantistoj kaj ne pri tiuj nemultaj usonaj stranguloj, kiuj okupiĝas pri lernado de fremdaj lingvoj. Se iu ofendiĝis pro la ŝerco, mi anticipe pardonpetas… Laŭ mi ĝuste nun estas bona momento proponi apliki Esperanton kiel alternativan varianton por la internacia komunikado en ĉiuj niveloj – de la popola ĝis la ŝtata.

Ja ĉiuj komprenas, ke EU estas kreita kiel alternativo al la Usona potenco. Same eŭro estas alternativa al la monde uzata dolaro. Kial ni ne uzu tiujn argumentojn en nia agado? Verŝajne ĝuste esperantistoj estas tiuj homoj, kiuj plej bone vidas la malpurigon de siaj denaskaj lingvoj kaj povas argumente alarmi kaj moviĝi tiudirekte, aligante al tiu movado ankaŭ neesperantistojn.

Antaŭ du jaroj al mi venis ideo, kiel eblas fari bonan simbiozon por promocii Esperanton kiel defendilon de la kulturo kaj lingvo, estanta unu el la ĉefaj konsistaĵoj de kulturo.

Pasintjare estis registrita Societo por subteno kaj defendo de la ukraina kulturo "Espero", kies laborlingvoj estas la ukraina kaj Esperanto.

Kion signifas la subteno? Tio estas konatigo de eksterlandanoj kun ukrainaj kulturo kaj historio pere de Esperanto. Kulturo estas verŝajne la sola varo, kiu ne timas konkurencon – ĉiu popolo ja havas sian unikan nacian kulturon. Kion signifas la defendo? Tio estas atentigo de la potenculoj pri minaco al la kulturo kaj la lingvo flanke de (ĉefe) la sennacia, t. n. "amasa" usondevena kulturo.

Certe, neniuokaze mi alvokas al batalo kontraŭ la angla – oni povus nin tre nekorekte kompreni. Necesas strebi al subteno de praktika apliko de Esperanto en la ŝtata nivelo.

Bona ekzemplo por ni estas interreto – kiam neniu premas Esperanton, ĝi mem montras sian potencon kaj okupas indan pozicion. Se ni sukcesos atingi ŝtatan subtenon por la komenco almenaŭ en kelkaj landoj, oni konvinkiĝos pri la utileco de nia lingvo.

Se iu el vi ekinteresiĝis, mi invitas viziti la ttt-ejon de la Societo www.espero.kiev.ua, en kiu estas respegulitaj la agado kaj planoj de la Societo. La ttt-ejo estas dulingva – ukraina kaj Esperanta.

Tre gravas, ke la agado estas sociutila kaj Esperanto estas uzata laŭ sia destino – esti laborinstrumento por la komunikado. Se tiu agado estas/os sukcesa, de ĝi profitos kaj la naciaj kulturoj kaj Esperanto.

Kaj nun mi volas turni min al tiuj esperantistoj, kiuj volas praktike promociigi Esperanton al vere serioza nivelo. Mi pretas lanĉi Internacian Asocion de Kulturdefendaj Societoj – AKSo. Ĝi ne planatas esti Esperanto-organizo – Esperanto estu nur ĝia laborlingvo, sed kunlabori kun UEA – jes.

Mi proponas sloganon por la Asocio – La sola rimedo, kiu povas savi naciajn kulturojn de la angligo – estas Esperanto!

Malpacience mi atendas reeĥojn, konsilojn, konsiderojn kaj sugestojn.

Ni faru ĉion eblan por ke la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben' efektiviĝu!

Mikaelo Lineckij

Gvidanto de Societo por subteno kaj defendo de la ukraina kulturo Espero, lineckij @ ukrpost.net

Lasta ŝanĝo:
2003-09-11
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/julaug/malferme.html