
Marko Naoki Lins
Pli
kaj pli da novaj esperantistoj lernas pere de la reto. La reto iĝis
esenca ilo por Esperanto en la tuta mondo. Pro tio ke la reta Esperanto-lernado
eksplodas, indas nun ekscii iom pli pri tiu fenomeno, pri didaktiko, statistiko
kaj kiom da homoj nuntempe rete lernas Esperanton.
Ni prezentu ĉi tie kelkajn retajn kursojn: La brazila Kurso de Esperanto celas al tre internacia publiko, diras Paul Ebermann, mentoro de la germanlingvaj paĝoj de la retkurso. Fine de ĉiu leciono estas taskoj, kiujn la lernanto solvu. Tiujn solvojn li povas sendi retpoŝte al "mentoro" (kursestro), kiu korektas la erarojn. La defia projekto akiris ekzemple en Germanio intertempe 52 lernantojn kaj 19 mentorojn. Entute kvar lernantoj ĝis nun faris la finan ekzamenon. Germana Esperanto-Junularo tre subtenas la kursoprojekton. Ĝi donas provmembrecon de unu jaro al ili, se ili estas gejunuloj, klarigas Ebermann.
La kurso, elŝutebla lernprogramo, tradukita al pli ol dek lingvoj, jam famiĝis en la movado. En la tempo de Zamenhof, tiu komunikado okazis ĉefe per letero, klarigas la kreinto de la kurso, Carlos Alberto Alves Pereira. Esperanto jam ne profitis la rimedojn de radio kaj televido. Analoge, nun Esperanto ne povas preteratenti la helikopteron de interreto, filozofiumas Carlos. Li verkis profesian kaj senpagan programon, kiu eĉ instruas la elparolon de Esperanto.
Grave estas, ke mi povas instrui ne forirante el la hejmo kaj povas korekti la taskojn en libera momento, emfazas Danuta Kowalska, kiu instruas en Israelo laŭ la brazila kurso. Kiam ne estas volontuloj por klubaj kursoj, estas bone ne perdi almenaŭ tiujn, kiuj volas lerni interrete. Por ili ĉi tiu formo estas ankaŭ pli komforta. Poste ili korespondas, povas partopreni en Esperanto-aranĝoj kaj elekti sian vojon. Junularaj hobioj estas komputilo kaj interreto, tial ili estas la vojoj sur kiuj oni povas trovi la lernontojn.
Axel Rousseau mastrumas la francan version de la Kurso de Esperanto. Ni havas samajn rezultojn kiel en Germanio. Male al Germanio niaj lernantoj venas el la tuta franclingvio.
Ni havas lernantojn 60%-e en Francio, sed ankaŭ en Belgio, Kanado, Alĝerio kaj Svisio, aldonas Rousseau. Bedaŭrinde ĝis nun nur unu sukcese finis la kurson. Interesan statistikan materialon Rousseau ofertas ĉe http://ikurso.esperantojeunes.org/stat-fr.html . Tie li bildigas la geografian devenon de la studantoj. La reta adreso de Kurso de Esperanto: http://www.kurso.com.br/eo/.
Samaltnivela retkursa projekto kiel la brazila certe estas lernu!, kiu alportis Esperanto-retkursejojn al nova nivelo de profesieco. Ĝi ankaŭ montras la kreskantan kunlaboron inter Esperanto-instruistoj. Ĉimaniere homoj povas, anstataŭ verki kurson de la komenco, uzi la jam faritan laboron kaj plibonigi ĝin per sia kontribuo. Tiel la estontaj kursverkantoj havos eĉ pli bonan bazon por komenci, kaj la kvalito kreskos.
Lernu! estas plurlingva kursejo kiu celas helpi al retemuloj lerni Esperanton en facila kaj senpaga maniero. Ni planas al ĝi aldoni iom post iom pli da kursoj kaj subteniloj, klarigas Hokan Lundberg, la teknika prizorganto de la retkurso, kaj aldonas: Ni volis enhave resti tre proksime al la reala Esperanto-mondo kaj pro tio tre atentis pri interaktiva kursaro, uzo de kutima ĉiutaga lingvaĵo, konsciigo pri E-aranĝoj kaj muziko, literaturo, filmetoj. La kursanoj ne sentu lernadon kiel ion sekan – ili ekde la komenco sentu ke Esperanto estas bunte aplikata kaj vivanta lingvo. Pro tio ĉe nia retejo ekzistas ankaŭ reta vortaro kaj tujmesaĝilo, do la kursanoj povas tuj babili inter si aŭ kun lingvohelpantoj, diras Sonja Petrović, respondeca pri la didaktiko. Lernu! laŭ ŝi estas ankaŭ iuspeca eksperimento pri metodiko de perreta, seninstruista kaj senklasa lingvolernado. Ĉimomente lernu! ekzistas en 18 lingvaj versioj kun ĉirkaŭ 1 350 registritaj lernantoj en pli ol 40 landoj, sed tiuj ciferoj konstante kreskas. La lingvonivelo de la uzantoj tre varias.
Interesa cifero estas ke preskaŭ 40% de la registritoj lernas laŭ la anglalingva versio, tamen jam 35% rekte per Esperanto, dum ekzemple nur unu persono uzas la laste aldonitan slovakan version.
Lernu! ofertas tri diversajn kursojn. Momente nur ĉirkaŭ 12% de la kursanoj, kiuj komencis iun kurson, faris ĝin ĝis la fino, sed ni laboras por altigi tiun ciferon per altigo de motiviĝo kaj subteno al lernantoj, diras Petrović kaj malkaŝas alian Retkursoj: Ĉu taŭga metodo por instrui Esperanton? interesan "problemon": la kvanto da korespondoj venantaj kadre de la porkomencanta kurso superis fortojn de la lingvohelpantoj. Tial oni devis malintensigi la varbadon de novaj uzantoj kaj ekserĉi pliajn helpantojn por la plej popularaj lingvoj de lernu!
La projekto lernu! ricevas subtenon de la fondajo Esperantic Studies Foundation, tiel ke pluraj teamanoj povas profesie prizorgi ĝin. Pli frue mi rekomendis al la interesitoj librojn, menciis kursoliston kaj atentigis pri unu tre malnova koresponda kurso, kiu origine estis papera kaj ne bone adaptita al la interreto. Hodiaŭ la situacio multe pliboniĝis!, entuziasmas la germana lingvohelpanto Gunnar R. Fischer.
Lernu.net certe estas ankoraŭ plibonigebla, sed ĝi jam bone funkcias kaj estas granda paŝo antaŭen. Malofte mi povas montri Esperanto-produktojn al homoj sen embaraso – sed jen brila escepto rilate al kvalito kaj kunlaboro de samideanoj.
La retadreso de Lernu! estas: http://www.lernu.net
Ankaŭ la vasta Rusio ofertas Esperanto-retkurson por rusparolantoj. Ĝi sin bazas sur la klasika ruslingva lernolibro de Boris Kolker. La kurso funkcias kiel retgrupo ĉe Yahoo, en kiu ĉiu lernanto ricevas la tutan stokon de la lecionoj tuj ĉe la aliĝo kaj po iomete faras taskojn kaj sendas ilin al la grupo. Iu el la instruistoj kontrolas – kaj sendas reen al la grupo ktp.
La rezultoj estas bonaj, diras Slavik Ivanov. Ofte okazas reklamado en diversaj ruslingvaj dissendoj kaj forumoj. Nun en ĝi membras 315 personoj, detalas Ivanov. Por li la reto fariĝas la sola loko, kie li delonge kaj konstante instruas.
Emfazon la rusoj donas al la didaktika koncepto. Fakte temas pri tre serioza kurso (20 lecionoj): Vere malmultaj homoj finas ĉiujn 20 lecionojn, sed tiuj malmultaj kutime iĝas (almenaŭ amatoraj) esperantologoj, vere, substrekas Ivanov. La rusa retkurso: http://www.ikso.net/esperanto-kurso/ .
La argentina kurso de Esperanto de la Instituto de Esperanto ekzistas ekde 2001. Ĝi estas kreita tre profesie kaj bonaspekte. Pli ol 50% de la lernantoj, jam pli ol 10 000, venas el hispanlingvaj landoj. Ĝi konsistas el 15 lecionoj, kaj estas tute senpaga. La lecionoj enhavas multajn demandojn, respondojn, dialogojn kaj esprimojn de la ĉiutaga vivo. Ĝi estas eminente praktika. Ĉiu leciono entenas glosaron, ekzercojn kaj respondojn kaj enhavas enkondukon al la literaturo de Esperanto. La lecionoj povas esti presitaj, kaj la kurso elŝutita al la malmola disko. Ĉiu versio de la kurso (havebla en 7 lingvoj) havas "instruistan estraron", al kiu la lernanto povas sendi mesaĝojn por fari demandojn, klarigas Marcelo Casartelli, la ĉefadministranto. Argentina kurso de Esperanto: http://www.hzmj.org/e-kurso/indeh.htm; http://www.hzmj.org/e-kurso/index.htm (por la ĉina versio); http:// www.institutoesperanto.com.ar (por la aliaj versioj).
Transirante la Pacifikon ni venas al reta semajna tradukkurso Syukan yasasii sakubun (Semajna facila frazfarado). Ĉi tiu retkurso, kiun partoprenas ĉiusemajne dudeko da kursanoj, estas senpaga. Ĉiudimanĉe mi donas japanan frazon, kaj la kursanoj retpoŝtas al mi sian tradukon.
La sekvan dimanĉon ili legas mian korekton kaj mi donas novan ekzercfrazon, klarigas Saka Tadasi. Retkurso havas la avantaĝon ke mi povas verki komenton tiom longe kiom necesas. La retkurso de Saka celas doni al la kursanoj la kapablon esprimi sin en Esperanto komprenebla internacie.
La tezo ke Esperanto malfacilas por japanoj parte trovas rekonon ĉe Saka: La lingva substrato kaj ideoasocioj de japanoj tute diferencas de tiuj de eŭropanoj, kaj pro tio japanoj havas nenion por gardi sin kontraŭ misuzo de subtilaj vortoj devenantaj de la radikoj komunaj al ĉefaj eŭropaj lingvoj se ne troveblaj en vortaroj. Semajna facila frazfarado: http://plaza.harmonix.ne.jp/~sakat/.
En 2002 ni lanĉis retpoŝtan korespondan kurson en la hungara kaj espereble baldaŭ sekvos franca versio, diras Thierry Salomon, la prizorganto de la kurso de la firmao AbonaSoft BT. Retaj kursoj estas gravaj en instruoplano en Hungario, ĉar multaj volas lerni Esperanton – pro la deviga atestilo por diplomiĝi – kaj mankas instruantoj. Kie ekzistas sufiĉe da postulado, eĉ Esperanto povas iomete gajnigi. Sekve AbonaSoft postulas por la 12 lecionoj, kun diplomo je la fino, 8 000 hungarajn forintojn (25 eŭrojn). La didaktita koncepto estas neniel revolucia, sed kadre de la kurso oni uzas ankaŭ la adapteblan komputilan lernohelpilon. Tiu plurlingva programo baziĝas sur demandaroj. En la nova versio la demandoj povas esti ankaŭ sonoj aŭ bildoj. La ĉefa avantaĝo estas ke eblas mem facile aldoni novajn demandarojn kaj interŝanĝi ilin kun aliaj lernantoj/instruantoj, fieras Salomon pri sia produkto. AbonaSoft-kurso: http://abonasoft.netfirms.com Ankaŭ en interretaj listoj ekestas diskuto pri la reta lingvolernado. Sergeo el Israelo ekzemple opinias, ke hodiaŭ homoj ne nur emas serĉi pli facilajn vojojn lerni la lingvon, sed ankaŭ la pli malmultekostajn aŭ eĉ senkostajn. Tio estus tutmonda tendenco, valida ne nur rilate al Esperanto. Laŭ nia reta statistiko la nombro de lanovaj gelernantoj estas kvin fojojn pli granda ol la samtipa nombro dum la lastaj du jaroj. La absoluta plimulto de tiuj novaj esperontoj aĝas malpli ol 25 jarojn – mi pensas ke tio rilatas al la fakto, ke pli aĝaj homoj trovas tiatipan lernadon – pere de komputilo/interreto – pli komplika, filozofiumas Sergeo kaj aŭguras: La futuro de Esperanto pli kaj pli – se ne nur – dependas de la tutmonda reto – kaj ni nepre devas utiligi ĝin por nia profito. Aŭ perdi la ŝancon ekzisti.
La kostan flankon substrekas la slovako Viliam Búr: Certe homoj volas legi kaj lerni senpage. Ni vivas en la tempo de senpaga programaro, senpagaj libroj, senpage legeblaj novaĵoj. Ankaŭ Esperanto, la libera lingvo de la homaro, devas esti senpaga.
Sed ĉu la lernantoj de Esperanto ankaŭ fariĝos esperantistoj? Firman opinion pri tio havas Gunnar R. Fischer: Kvankam homoj nun amase lernas Esperanton per interreto, ni plej verŝajne ne spertos fortan pozitivan membrokreskon pro tio. Nur 10% de la kursanoj entute veturas al renkontiĝo kaj vere praktikas la lingvon. Kaj en interreto, kie la homoj pli senzorge uzas kaj konsumas aferojn, verŝajne la procentaĵo estos eĉ pli malgranda. Ĉu kialo por rezigni? Laŭ Fischer ne: Ĉar ĉiu persono, kiu iam lernis Esperanton, normalkaze havas pli bonan opinion pri la lingvo. Kaj tian subtenon ni ja urĝe bezonas... Gravas resti "en kontakto" kun la homoj!
Aparta "anekdoto" je la fino: Amiko antaŭ kelkaj tagoj rete rerenkontis knabinon, kiu jam ekde tri jaroj partoprenas renkontiĝojn. Ŝi neniam kapablis paroli pli ol 1-2 frazojn kaj krom tio krokodilis kaj aligatoris. Sed post kiam ŝi malkovris interretan kurson, ŝi en unu semajno atingis rimarkeblan nivelon.
Kiaj konkludoj eblas? Estis aparte interese ekscii pri la diversaj retkursoj kaj ilia sukceso. Certe la prizorgantoj devas pli bone (kaj daŭre) plani kaj allogi novajn lernantojn. Retaj kursoj ŝajne ekhavas ĉiam pli kaj pli gravan rolon en la instrua laboro de esperantistoj tra la mondo. Ankoraŭ Nne estas studo pri la buĝetoj de Esperanto-asocioj dediĉitaj al retaj kursoj, nek pri la tempo uzita por organizi kursojn. Eble tiu ĉi artikolo helpos doni la unuan malgrandan superrigardon. Ĉiuokaze praktika konsilo al esperantistoj, kiuj jam havas aŭ planas verki novajn kursojn: Kontaktu unue la aliajn – kiel ekzemple la teamon de lernu! – kaj laboru kune.