Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝorevuo esperanto › jarkolekto 2003 › majo

Revuo Esperanto

n-ro 1159 (5) - majo 2003

Kovrilo de la maja kajeroEnhavlisto kaj du rete legeblaj artikoloj kaj krucenigmo NOVA!

 

FRONTPAĜE: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĉi-jare fariĝas 65-jaraĝa. Al ĝiaj plej brilaj agadoj sendube apartenas la E @ I-seminarioj, kiuj helpas al niaj junaj aktivuloj efike uzi interreton. La lasta okazis en la sveda Lesjöfors, la ĉi-jara IJK-urbo.




Vi trovos...

Vi bedaŭrinde ankoraŭ ne trovos la kutiman membro-statistikon (ĉar ĝi ankoraŭ ne ekzistas), informojn pri la aprila estrarkunsido (ĝi okazis post la limdato), nek rezulton de la konkurso Membro-membron! (mankis informoj pri kelkaj pagoj). Se vi ankoraŭ ion vane serĉos en la maja numero (aŭ serĉis en la antaŭaj), bonvolu noti tion: en la junia revuo vi trovos enketilon, per kiu ĉiu el la legantoj povos esprimi sian opinion pri la revuo kaj helpi tiel al la redaktoro baki kukon se eble laŭ ĉies gusto (ĉu tio eblas?)...

Stano Marĉek

Lasta ŝanĝo:
2003-05-22
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/revuo_maj2003.html