
Sed
ne nur Pekino, la tuta lando estas nia ekskursa celo. Kaj pro tio ni ofertas
al la kongresanoj 8 antaŭ- kaj postkongresajn ekskursojn. Por ĉiuj
plaĉoj kaj poŝoj.
A1Ŝanhajo, Guilin kaj Xi’an estas nia unua proponata antaŭkongresa ekskurso. Ŝanhajo, la havenurbo de Ĉinio, estas ankaŭ la industria kaj komerca bazo de la lando.
Ĝia moderneco impresas ĉiujn vizitantojn, kiuj certe ankaŭ restas longan tempon vizitante interesegajn kaj famajn templojn kaj ĝardenojn. Guilin estas tutmonde konata pro sia belega pejzaĝo, kun unikaj montoj, riveroj kaj kavernoj.
En Xi’an, antikva ĉefurbo de Ĉinio, la lasta celo de la ekskurso, oni vidas inter aliaj, la miraklajn terakotajn ĉevalojn kaj militistojn de la Qin-dinastio.
A2 La dua antaŭkongresa ekskurso iras al Ŝanhajo, Zhouzhuang, Suzhou kaj Hangzhou. Zhouzhuang estas urbeto kun pli ol 900 jaroj da historio. Ĝi estas tre interesa loko, ne nur pro la dometoj konstruitaj ĉe la riveroj aŭ la 14 pontoj el la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing, sed ĉar la riveretoj kiuj interkruciĝas tie havas la formon de “#”. Suzhou famiĝis pro siaj ŝtonaj pontoj, ĝardenoj kaj pro silko. Hangzhou, “Paradizo en la Homa Mondo” imponas pro la pejzaĝo, kun lagoj kaj ruinoj, kaj pro la temploj troveblaj en la urbo.
A3 Tria eblo antaŭkongresi estas vojaĝo al Kunming, Dali, Lijiang, Xishuangbanna kaj Kunming. La sudokcidenta Kunming, konata kiel “Printempa Urbo” kaj “Flora Urbo”, havas verdan pejzaĝon dum la tuta jaro kaj ankaŭ belajn homfaritajn konstruaĵojn, kiel ekzemple temploj kaj pordegoj. Dali estas fama kultururbo de Ĉinio, kie vivas ĉefe baj-nacianoj. Miljara pagoda triopo kaj la antikva urbo estas inter la vizitotaj lokoj. Lijiang estas antikva urbo sub neĝa monto je alteco de 5595 metroj super la marnivelo. Inter la vidindaĵoj estas oceana glacirivero. Xishuangbanna estas en tropika regiono. Krom la belega naturo ankaŭ la kioskoj, temploj kaj pagodoj havas grandan turisman valoron.
A4 Kiel lasta opcio antaŭkongresi la kongresanoj povas iri al Shenyang, Yanji kaj Changbai-monto. Tiun ĉi ekskurson ni planis precipe por niaj koreaj samideanoj, sed ne nur por ili. En Shenyang troviĝas la alia imperiestra palaco de Ĉinio (krom tiu en Pekino), kiu estas impona konstruaĵo.
Yanji, landlima regiono kun la Popola Demokratia Respubliko de Koreio, estas la plej frua loĝloko de kore-nacianoj en Ĉinio.
Changbai-monto estas unu el la 8 famaj montoj de Ĉinio. Ĝi allogas pro imponeco, mistereco kaj primitiveco. Ĉirkaŭe troviĝas, inter aliaj, la Ĉiela Lago, belega akvofalo kaj termofontaro.
P1 Por daŭrigi en la etoso de la kongreso, post la solena fermo, restas ankoraŭ 4 ebloj ekskursi. La unua portas la kongresanojn al Xi’an kaj Guilin.
P2 La dua al Xi’an, Dunhuang, Turpan kaj Urumqi. Post Xi’an oni iras al la 2000-jara Dunhuang kiu estas en la provinco Gansu. Tie oni vizitos Sonantan Sablomonton, Lunarkan Fonton kaj Mogao-kavernaron. Turpan estas urbo sur la Silka Vojo, kie estas la ruinoj de la antikva urbo Jiaohe, subtera puto, Fajra Monto kaj Vinbera Valo. La ekskurso finiĝas ĉe Urumqi. La vizitotaj lokoj tie: la Ĉiela Lago kaj Nanshan-paŝtejo.
P3 Tria eblo ekskursi estas partopreni en la belega Postkongresa ekskurso P3, kiu portos la kongresanojn al Chengdu, Chongqing, La Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, Yichang kaj Ŝanhajo. Ĉe Chengdu vizitindas la 2500-jara akvoreguliga konstruaĵo, kiu ĝis hodiaŭ irigacias 600 mil hektarojn da kampoj. La plej granda municipo de Ĉinio, Chongqing, situas ĉe la kunfluejo de Yangzi-rivero kaj ĝia branĉo Jialing. La ekskurso iras ankaŭ al la Eling-parko kaj al telfero super Jialing-rivero. La Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero estas 192-kilometra parto de la rivero, ekde la turisma loko Bajdicheng, en Sichuan-provinco, ĝis Nanjin-pasejo, en Hubei-provinco. La tri gorĝoj estas Qutang, Wuia kaj Xiling. Post vizito al la belega urbo Yichang oni flugos al la famega Ŝanhajo, kie finiĝas la ekskurso.
P4 Kiel lasta eblo, sed unu el la plej interesaj, estas ekskurso al Chengdu kaj Lhasa, en Tibeto. Post vizito al Chengdu la ekskursanoj flugos al Lhasa, la ĉefurbo de Tibeto. Dum la unua tago oni devas ripozi por alkutimiĝi al la altecdiferenco. Ekde la dua tago en Tibeto oni vizitos la Potalan-palacon, Jokhang-monaĥejon, Barkhon-straton, parkon Norbu Lingka, hospitalon de tibeta medicino kaj Gandainmonaĥ ejon.
Kiel oni povas vidi, la granda problemo rilate al la ekskursoj ĉi-jare estas: kiu(j)n el ili elekti?
Clay Magalhães
Konstanta Kongresa Sekretario
*** (Informoj pri ĉiuj ekskursoj troviĝas en la Dua Bulteno, kiun ricevas ĉiu aliĝinto al la UK 2004, kaj ankaŭ en la retpaĝo de la kongreso http://www.uea.org/kongresoj/uk_2004.html).
Lastmomenta sciigo: en la mezo de marto 2004 la nombro de aliĝintoj transpasis milon.