
Amri Wandel, Israelo (1999, sed daŭre aktualas…)
Mi estas la nova gvidanto de Rondo Familia (RF). Mi iom hezitis "heredi" tiun taskon de Renato kiu fondis kaj vartis RFn dum multaj jaroj. Nun Renato sentas ke liaj infanoj jam tro aĝas, kaj petis min transpreni tiun rolon.
Mi kredas ke RF plenumas gravan rolon servante kiel ligilo inter familioj kaj generacioj: ĝi reprezentas la mezan generacion, kiu ofte ankaŭ havas malgrandajn infanojn. Tiu generacio troviĝas inter la junularo kaj la pli aĝa generacio, kiu konsistigas la plejparton de la e-movado. Mi kredas ke RF devas surpreni eĉ pli grandan rolon ol tiun kiun ĝi plenumis ĝis nun, uzante ekzistantajn kaj novajn rimedojn, kaj tiucele la estraro diskutos kaj prezentos al vi en la kunsido en Berlino du konkretajn proponojn:
Nuntempe la plej konataj renkontiĝojn por e-familioj kaj infanoj estas REF, PSI, IF kaj la IIK (lige kun la UK). Mi kredas ke unu el la plej gravaj celoj de RF (kaj fakte de la tuta e-movado) estas subteni kaj flegi tiun "malfortan" intergeneracian grupon de ĉirkaŭ 1000 e-familioj, per la kreo de bonaj kondiĉoj por internaciaj familiaj renkontiĝoj.
Ni devas dediĉi apartan atenton por la infanoj de e-familioj, por havigi al ili pli da okazoj taŭgaj por sperti e-on en internacia etoso. Tiu aĝo povas esti la decida tempo en ilia e-evoluo, ĉu ili perceptos e-on kiel enua kunveno de olduloj aŭ mirakla mondo ankaŭ por infanoj. Mi havas du bonajn pruvojn pri tio: miaj du filinoj, kiuj plurfoje spertis la IIKn.
Speciale la Internacia Infana Kongreseto estas grava rimedo por doni al niaj esperantidoj la eblecon sperti internacian infanan etoson, kaj por logi ilin al la e-socio. Ĝi samtempe donas al la gepatroj la eblecon partopreni la Universalan Kongreson, kiu alikaze povus esti malfacila aŭ neebla kun junaj infanoj (kaj tiel kontribuas al la buĝeto de la UK).
Nuntempe la IIK ne plene efektivigas tiun potencialon pro ĝia alta kotizo, kompare kun similaj internaciaj renkontiĝoj. Tio estis la impreso kiun mi ricevis de multaj diskutoj kun geamikoj kaj e-familioj en internaciaj familiaj renkontiĝoj.
Ni proponas ke RF, kunlabore kun UEA, klopodu adapti la IIKn por pli bone plenumi tiujn celojn, kiuj ja ne estas nur celoj de RF, sed de la tuta Esperanto-movado.
Konkrete, la propono konsistas el kvar partoj:
1.1 La partoprenkotizo estu signife malaltigita, ĝis proksimume la nivelo de la averaĝa kotizo de REF. Samtempe estu du kotizkategorioj, por A kaj B landoj, kiel la UK kotizo.
1.2 UEA serĉos plurajn profesiajn prizorgantojn, kiuj pretos (kun)gvidi la IIKn de tempo al tempo. Tiu skemo garantios kontinuecon, sen ŝarĝi unu solan personon per la tasko gvidi la IIKn ĉiujare. Por altiri kandidatojn kaj por certigi taŭgan nivelon kaj laboremon, tiuj gvidantoj ricevos taŭgan kompencon, kaj financan kaj per ebleco partopreni parton de la UK programo.
1.3 Ĝis nun la kriterioj pri la okazigo de IIK variis, kaj interalie dependis de minimuma nombro de aliĝintoj, kiuj ne estis anticipe konata. Por havi kontinuecon kaj ebligi al familioj plani kun certeco, la lima nombro estu malalta - 10 infanoj, kaj se ĝi ne setos atingota, estu grantiita alternativa varto-servo surloke.
1.4 UEA kaj RF surprenu la respondecon akiri la bezonatajn monrimedojn per varbado de kontribuoj de la esperantistaro (al la konto idoj-p), per reklamado en la revuoj kaj dum la UK (ekz. dum la vizito de la infanoj, dum ilia apero en la fermo, dum la kunveno pri RF), kaj laŭnecese per suplementa sumo aparte buĝetita kadre de la UK buĝeto.
Necesas krei efikan ligilon inter la e-familioj kaj atingi pli da familioj. La ĉefa rimedo nuntempe estas la "Cirkulaĵo", kiu ĝis nun estis dissendita senpage, kaj kreis deficiton de ĉ. 1000 gld, malgraŭ la subvencio de UEA. La dua propono celas finance sanigi kaj modifi la aspekton de la bulteno.
2.1 Eldoni ĝin en nova formo kaj enhavo, kiu estos pli aloga ankaŭ al la ĝenerala e-publiko, kiu sekve havos intereson aboni ĝin. La prioritato estas trovi novan redaktoron, kaj indas tiucele enkonduki malaltan honorarion por ĉiu n-ro redaktita. 2.2 E-familioj plue povos ricevi ĝin senpage, sed estu libervola kotizo, forte reklamita kaj rekomendinda por la pli riĉaj landoj.
2.3 Paralele estu lanĉita interreta paĝo por RF kaj la familia bulteno - sed ni memoru ke ĝi ne povas anstataŭi la paperan bultenon: grandan parton de la familioj ne havas retaliron, aliaj ne havas la tempon regule viziti ĝin.
2.5 Ĉio-ĉi bezonos pli grandan financan subtenon por la cirkulaĵo, almenaŭ komence, sed prezenatas realan ŝancon sendependigi ĝin en la estonteco. En la komenca fazo de du jaroj, la proponita subvencio estu en la nivelo proksimume duono de la kosto produkti kaj dissendi "Kontakto"n.
(Rimarko: alternative, oni povas nomumi komisionon kiu rekomendu la taŭgan nivelon, sed tiam ni riskas sperti grandan prokraston, do necesos provizora sumo).
2.4 Rimedoj: venu de reklamado, varbado de kontribuoj al RF, unuaj abonoj. Aparte, la "Hejma Vortaro", kiun iniciatis Renato, kaj transprenis Jouko Lindstat kun internacia teamo de nacilingvaj respondeculoj baldaŭ aperos en papera eldono de UEA. Ĉar la iniciantoj kaj la aŭtoroj de ĝi ĉiuj estas e-familianoj kaj laboras por la celoj de RF, estas dece ke la eventuala profito eniru en la konton de RF.
(Rimarko: ni devos diskuti tiun punkton en la teamo de la HV, eventuale en denask-l)