- Principe la ĉefa administrado kaj librotenado de UK estas prizorgata en la CO. Tien oni sendas la aliĝilojn kaj mendilojn, kaj principe ankaŭ ĉiujn pagojn. Por la kongresaj spezoj estas aparta librotenado.
- LKK havas la taskon regule informi la CO pri siaj laboro kaj decidoj. LKK sendas al la CO la protokolojn de ĉiuj siaj kunsidoj.
- Senpagaj aliĝoj:
a) Senpagan aŭtomatan aliĝon al UK ricevas: la membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, Honoraj Membroj de UEA, membroj de la Estraro de UEA, Ĝenerala Direktoro de UEA, Direktoro de la CO, Redaktoro de la revuo Esperanto, Konstanta Kongresa Sekretario, aliaj oficistoj de UEA bezonataj por labori en UK, kaj la membroj de LKK.
b) Senpagan honoran aliĝon ricevas ĉiuj membroj de la Honora Komitato de UK kaj eventuale ankaŭ kelkaj aliaj kongreslandaj eminentuloj, proponitaj de LKK kaj aprobitaj de la Estraro de UEA.
c) Krome, rajtas aliĝi senpage:
1) ĵurnalistoj senditaj al UK por raporti pri ĝi ; pri tia akredito de ĵurnalistoj decidas la direktoro de la CO;
2) junuloj ĝis inkluzive 19-jaraj en la 1-a de januaro antaŭ UK;
3) Infanoj ĝis inluzive 13-jaraj en la 1-a de januaro antaŭ UK, kiujn akompanas almenaŭ unu el la gepatroj ;
4) Akompananto de handikapulo (laŭ art. 19 c. 4).
- La kongresaj eldonaĵoj estas publikigataj je la kostoj de la kongresa buĝeto. En ili povas esti presitaj artikoloj, informoj kaj reklamoj utilaj por la kongresanoj, sed neniaj aferoj, kiuj povus kompromiti la neŭtralecon aŭ la reputacion de UEA. Redaktado de la kongresaj eldonaĵoj okazas en la CO. En la Kongresa Libro aŭ en aparta suplemento al ĝi devas esti presitaj la oficiala programo kaj eventuale aliaj oficialaj komunikoj de UEA.
- La invitanta LA kaj LKK interkonsentas kun UEA kiel plej bone ekspluati la informan valoron de la Kongreso pere de la amaskomunikiloj k.s. La koncerna LA kaj UK povas pri tio subskribi apartan kontrakton kaj ellabori komunan buĝeton.
- UK finance funkcias surbaze de aparta buĝeto. La unuan skizon de la buĝeto ellaboras KKS kaj prezentas ĝin al la Direktoro de la CO kaj la Ĝenerala Direktoro, kiu post konsulto de LKK, prezentas ĝin al la Estraro por aprobo. Tiu buĝeto kaj la sekvaj artikoloj (19-23) formas la bazan financan strukturon de UK, kaj ili devas esti atentataj ĉe la ellaboro de ĉiuj kontraktoj (art. 5) kaj alpreno de ĉiuj aliaj decidoj kun financaj sekvoj. Principe LKK ne prenas financajn decidojn ekster la kadro de la akceptita buĝeto. Ĉiu kontrakto kun financaj sindevigoj de UK bezonas subskribon de reprezentanto de la CO.
- Kalkulo de kotizoj laŭ aliĝkategorioj kaj periodoj:
a) La kotizo normale estas fiksita en eŭroj. La CO fiksas la rilatajn
kotizojn en la kongreslanda valuto laŭ kurzo interkonsentita kun
LKK.
b) La bazan kongreskotizon (tiun de individua membro de UEA en la unua aliĝperiodo) fiksas la Estraro de UEA.
c) Rabaton egalan al 50% de la baza kotizo ricevas:
1) ĉiu komitatano kaj observanto en la Komitato de UEA;
2) Kunulo/kunloĝanto samadresa;
3) Junulo ĝis inkluzive 29-jara en la 1-a de januaro antaŭ UK:
4) Handikapulo, jure rekonita, bezonanta akompananton kaj povanta tion pruvi per kuracista atesto:
ĉ) Aliĝinto, kiu ne estas individua membro de UEA devas krompagi 25% de la baza kotizo. Ĉi tiu krompago koncernas ankaŭ la individuajn membrojn en la kategorio Membro kun Gvidlibro (MG).
d) Rabaton egalan al 25% de la baza kotizo ricevas kongresanoj el landoj kun pagaj kaj transpagaj malfacilaĵoj laŭ listo proponita de la CO kaj aprobita de la Estraro.
e) La Estraro fiksas la aliĝperiodojn. Normale la unua aliĝperiodo daŭras ĝis la 31-a de decembro antaŭ UK.
f) En ĉiu nova aliĝperiodo al ĉiu kotizo aldoniĝas 25% de la samkategoria kotizo en la unua aliĝperiodo.
g) En apartaj kazoj la Estraro rajtas fiksi specialajn kotizojn por kongreslandaj partoprenantoj de la UK.
ĝ) Post aprobo de la Estraro de UEA, eblas tute aŭ parte redoni la pagitan kotizon al tiuj kongresanoj, kiuj efike kunlaboris en la aranĝoj de la Kongreso. Proponon pri tio al la Estraro liveras KKS post konsulto de LKK.
h) Principe la kongreskotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo. La estraro de UEA rajtas ekzameni esceptajn kazojn kaj decidi laŭ sia bontrovo.
- Por faciligi la partoprenon de handikapuloj, homoj kun ekonomiaj malfacilaĵoj kaj infanoj, samkiel por subteni difinitajn fondaĵojn de UEA, la Estraro decidas pri apartaj donacaj kasoj. Tiujn kasojn administras la CO.
- 65% de la kongreskotizo iras al la kongresa kaso kaj 35% al la ĝenerala kaso de UEA, el kio oni financas la salajrokostojn de la kongresa administrado en la CO.
- En okazo de profito rezulte de UK 20% iras al la Kongresa Rezerva Fondaĵo (KRF) de UEA. La resto estas uzata principe por informaj celoj, tiel ke el tiu resto 60% iras al la Propaganda Konto de UEA, 30% al la LA kaj 10% al la invitanta instanco por la loka esperantistaro. La invitanta LA kaj LKK povas interkonsenti pri alia disdivido de sia profitoparto kaj skribe komuniki tion al la CO.
- En okazo de malprofito rezulte de UK, UEA estas plene respondeca pri la likvido de ĉiuj ŝuldoj. KRF kovras 50% de la malprofito, sed oni ne povas por tiu celo utiligi pli ol 75% de la disponeblaj rimedoj de KRF. La reston de la malprofito UEA kovras el siaj aliaj rimedoj. La kontraktoj laŭ art. 5 povas difini aldonajn eblecojn likvidi malprofiton.
- Ĉiuj dokumentoj rilataj al UK, inkluzive de la librotenado de la kasisto de LKK, estas propraĵo de UEA kaj estos senditaj al CO antaŭ la 1-a de februaro de la postkongresa jaro. La spezokonton de UK pretigas la CO kaj prezentas ĝin al la Estraro por aprobo.
- Por ĉiu demando ne traktita en tiu ĉi Regularo aŭ en iu al ĝi rilata kontrakto, validas la Statuto aŭ tiurilata regularo de UEA. En kazo de dubo aŭ malkonsento, aŭ de eksterordinaraj cirkonstancoj ne antaŭviditaj en tiu ĉi Regularo, decidas la Estraro de UEA.
Noto: Ĉi tiu Regularo estis akceptita dum la 80-a UK en Tampereo, 1995.