Esperanto-tago en Google

El UEA-vikio

Redakto de 15:30, 2. Jul 2012 de Renato (Diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



Google festis kun ni la 150-an naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof. Supozeble milionoj da homoj aŭdis pri Esperanto je tiu tago. Estus bele denove havi Google kiel kunfestanton je la 26-a de julio 2012, 125-a datreveno de Esperanto.

Por atingi tion Esperanto-parolantoj el multaj partoj de la mondo devus skribi al Google (laŭeble eventuale ankaŭ al la naciaj reprezentejoj).

La ĝenerala adreso alskribenda estas: proposals@google.com.

Se vi trovas la kontaktadresojn de lokaj Google-respondeculoj, bonvolu skribi ankaŭ al ili.

Ekzempla mesaĝo (en traduko): Saluton, je la 26-a de julio okazos la 125-a datreveno de la unua libro pri Esperanto (Esperanto-naskiĝo). Mi tre ĝojus se Google povus festi tiun gravan tagon per GoogleDoodle. Martin Schäffer, Meksiko

Inventu viajn proprajn tekstojn. Kompreneble ili devus esti klaraj, bonstilaj kaj ĝentilaj kaj MALLONGAJ. Skribu en via nacia lingvo kaj laŭeble aldonu tradukon al la angla kaj al Esperanto. Subskribu kaj menciu vian landon. Tio estas necesa por montri la tutmondecon de Esperanto.

Nur se ni kunagas, ni iĝas atentinda grupo.

Personaj iloj